Esperanto-Nov-Skotio

Esperanto-Nov-Skotio


Esperanto Nova Scotia


329 Poplar Drive
Dartmouth, NS B2W 4K8
Kanado

Kontaktuloj (anstataŭigu " ĉe " per "@"):
Bob Williamson: bob.williamson ĉe ns.sympatico.ca
Reni Porter: rennyporter ĉe gmail.com


Lokaj Agadoj


Venonta Kunveno


Ni kunvenas proksimume dufoje ĉiumonate, sed tute ne regule. Ni havas neniun formalan programon, kaj simple konversacias pri io ajn laŭplaĉe. Plej ofte estas de kvar ĝis ok ĉeestantoj ĉe niaj kunvenoj.

La sekvanta du-hora kunveno okazos dimanĉon, la 1-an de aŭgusto, 2010 je la 2:00-a horo ptm ĉe la hejmo de Kim Keeble en Upper Rawdon, Nov-Skotio. Ni kore bonvenigas ankaŭ vin al la kunveno. Bonvolu kontakti nin por informo kaj se vi bezonas veturadon tien. (Bob estos ĉe Reni je 12:50 kaj ambaŭ estos ĉe John je 1:10).




Surreta Katalogo de Libraro Ludovika


Libraro Ludovika estas la plej granda aktiva Esperanto-biblioteko en Nord-Ameriko. Ĝi havas pli ol 2000 aĵojn, kiujn kolektis D-ro Stevens Norvell, St. John's, NovLando, Kanado. (Oni jam movis la libraron al Montrealo, kie ĝi ankoraŭ estos havebla al KEA-anoj.)

Ties katalogo estas nun surreta:

Enkonduko

Katalogo mem



Gazeteto kaj Aliaj Aktivaĵoj


Nia grupo, kvankam eta, sufiĉe aktivas ekde 1984. Krom la kunvenoj, kaj la libraro:

  • Ni ne plu eldonas Inter Ni-on, monatan kvar-paĝan gazeteton, kiun oni legis en pluraj landoj. Antaŭaj numeroj de Inter Ni estas elŝuteblaj en pdf-a formato ĉe http://www.gazetejo.org/eo/interni .

  • Ni gastigas internaciajn vizitantojn.

  • Kim Keeble instruas Esperanton per senpaga 12-leciona poŝta kurso.

  • Ni dismetas faldfoliojn pri Esperanto kaj la poŝta kurso en bibliotekoj, universitatoj, kaj aliloke.

  • Ni donacis kopiojn de la libro Esperanto en la Moderna Mondo al kaj publikaj kaj lernejaj bibliotekoj.

  • Ni havas pri-Esperantan tablon ĉe la jara Word on the Street (Vorto ĉe la Strato) librofoiro en Halifax (septembre).

  • Kaj ni faras aliajn reklamadojn.



Por plia informo pri venontaj eventoj, bonvolu kontakti iun el la homoj listigitaj supre