Esperanto-Londono

Nia grupo interesiĝas pri ĉio, kiu rilatas al la Esperanto-movado — la lingvo, la historio, la kulturo, kaj la estonteco de ĉi tiu mirinda lingvo. Ni estas sufiĉe malstreĉa grupo, kaj ni bonvenigas Esperantistojn je ĉiuj niveloj, eĉ se vi estas komencanto.

Renkontu nin por neformala vespero de amuzo kaj konversacio ĉe Tim Hortons, 352 Wellington Road, ĉe la nordorienta angulo de Wellington Road kaj Base Line Road East, lunde de 19:30 ĝis 21:00.




Se vi interesiĝas renkontiĝi kun ni, aŭ se vi nur havas kelkajn demandojn rilate al nia grupo, kontaku nin per la retadreso eolondono(ĉe)gmail.com.