MEKARO-5

Kvina MezKanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo), okazis en Montrealo, de la 19a ĝis la 21a de majo 2007e. Ĉi-jara temo estis historio. En 2008, MeKaRo okazos en Toronto.


Bildoj de 5a-MeKaRo en Montreal troviĝas : ĉi-tie

Bildoj de 4a-MeKaRo en Otavo troviĝas : ĉi-tie


MeKaRo 5

Partoprenintoj

Ju pli da homoj despli interesa estos la renkontiĝo ! Jam anoncis sian partnoprenon je MeKaRo la jenaj homoj el... :

... Bostono : Jakobo, Dejv, Lena, Ĝinger (bebo)
... Bufalo : Vernero
... Kebekurbo : Lucie, Raymond
... Montrealo : Boris, Cora, Daniela, Francisko, Jean-Claude, Kajmo, Louise, Marc-Phillipe, Magnolia, Marteno, Matt, Mikaela, Normando, Rumeno, Silvano, Suzanne, Valérie, Yan, Zdravka, pluraj infanoj...
... St-Hyacinthe : Emmanuel
... Toronto : Behrouz, Jeremio, Jean-Guy, Ken, Scott, Sonja
... TriRivero : Francis, Marie-Christine
... Otavo : Benjameno

Tempoplano por la semajnfino

Sabato (19a de majo)
14:00 Rendevuo ĉe turista informejo (angule Place Jacques-Cartier kaj strato Notre-Dame) Piedira vizito de Malnova Montrealo (Domo Sir Wilfrid Laurier, Kastelo Ramesay);
18:00 Manĝo en la china kvartalo

Dimanĉo (20a de majo)
10:00 Vizito de la Muzeo «Pointe-à-Callières»;
13:00 Tagmanĝo;
15:00 Prelegetoj che UQÀM;
18:00 Manĝo ĉe Commensal;
20:00 Filmoj ĉe ONF

Lundo (21a de majo)
10:00 Rendevuo ĉe Kastora Lago ĉe Reĝa Monto. Promenado, vizito de Wilson Domo;
12:00 Pikniko;
14:00 Fino