Poezio por la projekta Kanada Literatura Antologio: John McCrae





La Esperanto-klubo de Victoria proponas, ke la KEA eldonu antologion de esperantigitaj tekstoj de kanadaj verkistoj — ĉu anglalingvaj aŭ franclingvaj; poemoj, noveloj, mallongaj eltiroj de romanoj, eseoj, k.t.p. La celo estas de traduki, akiri eldonpermesoj se tiu necesas (por kopirajtaj verkoj produktitaj post la jaro 1923), kaj eldoni libron, eble de kvarcent aŭ kvincent paĝoj, antaŭ la 2017 Universala Kongreso de Esperanto. Se la UEA elektas Kanadon (Montréal) kiel gastigonto, ni kredas, ke tia libro estos bona kunvena kromprivilegio, kaj ke la libro helpos al Esperantistoj de aliaj nacioj (kaj al ni mem) plibonigi la komprenon de kanada, inkluziva de kebekia, kulturo.

Se vi povas helpi per elekti tekstojn, traduki ilin, sugesti plibonigojn, kontroli kaj provlegi, k.t.p., mi esperas, ke vi skribu al mi, Eriko Pedersen, je antologio@shaw.ca

Jen du ekzemploj de poezio de John McCrae:

In Flanders Fields

John McCrae (1872–1918)

In Flanders fields the poppies blow
between the crosses, row on row,
that mark our place; and in the sky
the larks, still bravely singing, fly
scarce heard amid the guns below.

We are the Dead. Short days ago
we lived, felt dawn, saw sunset glow,
loved and were loved, and now we lie
in Flanders fields.

Take up our quarrel with the foe:
To you from failing hands we throw
the torch; be yours to hold it high.
If ye break faith with us who die
we shall not sleep, though poppies grow
in Flanders fields.

En Flandrokampoj

John McCrae (1872–1918)

En Flandrokampoj blovas la papavoj,
vicon post la vico, enter krucaĵoj,
kiuj signas nian lokon; ĉiele,
tra la pafiloj, apenaŭ aŭdeble,
ankoraŭ kante flugas la alaŭdoj.

Ni estas la Mortuloj. Antaŭ tagoj
ni vidis aŭrorojn kaj sunsubirojn,
ni vivis, amis kaj estis amatoj,
kaj nun ni ripozas en Flandrokampoj.

La lukton kontraŭ malamik’ alprenu;
ni donas torĉon al vi; kaptu, tenu
alte ĝin el niaj paneaj manoj.
Tro baldaŭ ni mortis. Ne fidon rompu,
aŭ alie, jam ne dormos ni, kvankam
kreskos la papavoj en Flandrokampoj.

Québec

John McCrae (1872–1918)

Of old, like Helen, guerdon of the strong —
Like Helen fair, like Helen light of word, —
"The spoils unto the conquerors belong.
Who winneth me must win me by the sword."

Grown old, like Helen, once the jealous prize
That strong men battled for in savage hate,
Can she look forth with unregretful eyes,
Where sleep Montcalm and Wolfe beside her gate?

Kebeko

John McCrae (1872–1918)

Antikve, rekompens’ de la fortulegoj,
kiel Helena belega, vortleĝera:
“Al la venkinto apartenas trofeoj;
kiu gajnas min, per la glavo venkas min.”

Elkreskinte, la premio enviinda
por kiu homoj batalis malamike,
ĉu ŝi povas elrigardi malbedaŭre
kien kaj Montcalm kaj Wolfe apude dormas?