Esperanto-Rondo de Otavo

Logotipo de ERO

Bonvenon al la retpaĝaro de la Esperanto Rondo de Otavo (ERO).

La Esperanto Rondo de Otavo regule kunvenas du fojojn ĉiumonate. Niaj du oficialaj renkontiĝlokoj estas la kafejo Bridghead kaj la Universitato de Otavo, escepte de nia ĉiujara Zamenhof-festo. (Pliaj informoj troveblas en nia kluba kalendaro.)

En niaj renkontiĝoj, ni celas diskuti diverstemajn aferojn uzante la internacian lingvon, Esperanto. En la kafejo, ni simple babilas kaj ĝuas kafon, kaj dum la Universitataj renkontiĝoj ni okupiĝas pri formalaj klubaj aferoj aŭ aŭdas prelegon rilate al interesa temo. Tiuj, kiuj jam bone ellernis la lingvon estas bonvenaj simple veni kaj ĝui la diskutadon, dum kaj komencantoj kaj progresantoj estas kuraĝigitaj veni por ke ili profundiĝu en samideanplenan etoson. Ĉiaokaze, ni varme bonvenigas vin al la Esperantlingva flanko de Otavo.

Se vi havas demandojn pri nia klubo, bonvolu kontakti s-ron Yves Bellefeuille retpoŝte (yan@storm.ca) aŭ telefone (613-996-8216).

Kalendaro

(Klaku sur evento sube por vidi detalojn.)