Esperanto-Nov-Skotio

Esperanto-Nov-Skotio


Esperanto Nouvelle-Écosse


329 Poplar Drive
Dartmouth, NS B2W 4K8
Canada

Kontaktuloj (anstataŭigu " ĉe " per "@"):
Bob Williamson: bob.williamson ĉe ns.sympatico.ca
Reni Porter: rennyporter ĉe gmail.com


Nous regrettons que nous ne pouvons pas offrir la traduction en langue française.



Lokaj Agadoj


Venonta Kunveno


Ni kunvenas proksimume dufoje ĉiumonate, sed tute ne regule. Ni havas neniun formalan programon, kaj simple konversacias pri io ajn laŭplaĉe. Plej ofte estas de kvar ĝis ok ĉeestantoj ĉe niaj kunvenoj.

Nia sekvonta 2-hora kunveno okazos dimanĉon, la 2-an de aprilo, 2017 je la 14:00-a horo ĉe la hejmo de John Huang en Halifakso, Nov-Skotio. Ni kore invitas ankaŭ vin ĉeesti. Ni vere bonvenigas komencantojn kaj scivolemulojn, aparte tiujn, kiuj uzas la lernilon Duolingo (por anglalingvanoj). Bonvolu kontakti nin (informo supren) por plia informo. Trovu nin ankaŭ ĉe Meetup.

Refoje en 2013 (sed ne poste), la grupo ĉeestis la ĉiujaran Vorton ĉe la strato librofoiron en Halifakso. Dankon al ĉiuj, kiuj haltis por ekscii pri Esperanto.




Surreta Katalogo de Libraro Ludovika


Libraro Ludovika estas la plej granda aktiva Esperanto-biblioteko en Nord-Ameriko. Ĝi havas pli ol 2000 aĵojn, kiujn kolektis D-ro Stevens Norvell, St. John's, NovLando, Kanado. (Oni jam movis la libraron al Kalgario, kie ĝi ankoraŭ estas havebla al KEA-anoj.)

Ties katalogo estas nun surreta:

Enkonduko

Katalogo mem



Gazeteto kaj Aliaj Aktivaĵoj


Nia grupo, kvankam eta, sufiĉe aktivas ekde 1984. Krom la kunvenoj, kaj la libraro:

  • Ni ne plu eldonas Inter Ni-on, monatan kvar-paĝan gazeteton, kiun oni legis en pluraj landoj. Antaŭaj numeroj de Inter Ni estas elŝuteblaj en pdf-a formato ĉe http://www.gazetejo.org/eo/interni .

  • Ni gastigas internaciajn vizitantojn.

  • Kim Keeble antaŭe instruis Esperanton per senpaga 12-leciona poŝta kurso. Bedaŭrinde, la 27-an de oktobro 2015 mortis Kim (90 jaraĝa).

  • Ni dismetas faldfoliojn pri Esperanto kaj la poŝta kurso en bibliotekoj, universitatoj, kaj aliloke.

  • Ni donacis kopiojn de la libro Esperanto en la Moderna Mondo al kaj publikaj kaj lernejaj bibliotekoj.

  • Ni havas pri-Esperantan tablon ĉe la jara Word on the Street (Vorto ĉe la Strato) librofoiro en Halifax (septembre).

  • Kaj ni faras aliajn reklamadojn.

Por plia informo pri venontaj eventoj, bonvolu kontakti iun el la homoj listigitaj supre