Novaĵoj

Mez-Kanada Renkontiĝo

La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) estas turisma semajnfino, kiu okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en Majo, t.e. la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktorina Tago en Ontario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario. Ĝi estas okazo por konatiĝi kun Esperantistoj el aliaj urboj, kune viziti restoraciojn kaj turismajn allogaĵojn, kaj ĝui la unuan longan semajnfinon de la somero.

La venonta MeKaRo okazos en Toronto, Ontario, de la 16a ĝis la 18a de Majo 2015. Ĝin organizas la Esperanto-Rondo de Toronto.

Kontrolu la retejon de MeKaRo por pliaj informoj.

Syndicate content