Ekzistu Junulara Komisiono de KEA, kiu reprezentos la interesojn de la junaj membroj de KEA en kontaktoj kun la estraro kaj la "ekstera mondo", kaj kiu kunordigos komunan agadon de tiuj gejunuloj.La membroj de la Junulara Komisiono estas Luc Goulet kaj Bruce Arthur, sed pliaj membroj estos bonvenaj (interesitoj kontaktu Bruce Arthur).
Kanada Esperanto-Asocio (KEA): Membroj de KEA ricevas la revuon Lumo, tri numerojn de Alumeto, kaj membroliston. Ili ankaux helpas antauxenigi Esperanton en Kanado. Kaj cxiu juna membro de KEA ricevas cxi tiun indan bultenon Juna Alumeto. Por havi membrecon de KEA dum 1995, oni nur devas pagi kotizon de dek (10) dolaroj. Trovu aligxilon kun cxi tiu numero de Juna Alumeto.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO): TEJO estas la junulara sekcio de la Universala Esperanto-Asocio kaj laboras mondskale por antauxenigi Esperanton inter junuloj. Gxi eldonas la revuojn TEJO Tutmonde kaj Kontakto, kaj gxi okazigas cxiujare kongreson por junaj esperantistoj, la Internacian Junularan Kongreson (IJK). La venonta (51a) IJK okazos dum la unua semajno de auxgusto, 1995, en Sankt-Peterburgo, Rusio.
Multaj landaj junularaj organizoj estas asociaj membroj de TEJO. Per TEJO, cxi tiuj organizoj kunlaboras kaj intersxangas informojn.
TEJO ankaux havas individuajn membrojn. Cxiu junulo, kiu aligxas individue al la Universala Esperanto-Asocio, farigxas membro de TEJO sen plia kosto. Sxparemuloj povas ricevi cxiujn avantagxojn de membreco en TEJO farigxante Membro-Jarlibro (MJ). Kontraux pli granda kotizo oni povas farigxi Membro-Abonanto (MA) aux Dumviva Membro (DM) kaj ricevi ankaux la revuon Esperanto. Trovu aligxilon de UEA/TEJO kun cxi tiu numero de Juna Alumeto.
Juna Amiko: JA estas kvaronjara revuo redaktita cxefe por infanoj, sed gxi estas bona anaux por cxiuj junuloj, precipe komencantoj. Gxi enhavas amuzajn rakontetojn, bildstriojn, ludojn kaj simile, kaj la abonprezo estas malgranda. Vi povas aboni Juna Amiko per la kunsendata aligxilo por UEA/TEJO.
Kebekia Esperantista Junulara Organizo (KEJO): Junuloj en Kebekio estas bonvenaj kiel membroj de la Kanada Esperanto-Asocio, sed junaj kebekianoj ankaux havas alian organizon, kiu aparte reprezentas ilin (ankaux junuloj logxantaj ekstere de Kebekio rajtas aligxi al KEJO). La kotizo estas $5 aux, por malricxuloj, $3. Por aligxi kaj peti pliajn informoj, skribu al: KEJO, 6358-A rue de Bordeaux, Montréal, QC H2G 2R8 (cxekoj estu skribitaj laux la nomo de Soci&eaute;té Québécoise d'Espéranto).
En la venonta (marta) numero: jara raporto, ktp. Sendu leterojn, artikolojn, anoncojn al: Bruce Arthur, Box 61, Grenfell, SK S0G 2B0.