Kio gravas al malsata homo?
Kio vintre dormas en nia domo?
Kies idoj subgrunde kreskigxas?
Kio per fosilo auxtune rikoltigxas?
Estas TERPOMO, la plej grava legomo!
El la dektri membroj, kvin estas novaj membroj, inter ili Konrad, kiu estas estrarano de Kebekia Esperantista Junulara Organizo (KEJO) kaj zorgas pri rilatoj kun JEK, kaj Bill, kiu cxi-printempe fondis la Esperanto-klubon de Universitato McGill. Bonvenon al vi cxiuj! Ses membroj de 1995 estis membroj ankaux en 1994, unu realigxis post unu-jara pauxzo kaj alia post du-jara for-esto.
El la dektri membroj de 1994, ses estas denove membroj en 1995. Kvin el ili membrigxis per pago de la jara kotizo al KEA, kaj unu estas dumviva membro. Du el la membroj de 1994 transpasis la agxlimon de JEK. Kaj kvin ne plu estas membroj cxar ... eble ili forgesis realigxi ... eble monstro mangxis ilin ... eble ....
Simpla listo de la nomoj sekvas: Bruce Arthur, Gregorio Bueckert, Dan Christensen, Deogratias Cima, Peter Hansen, Konrad Hinsen, Ciprian Jauca, Jill Maciak, Bill Mak, Laurinda Matheson, Michel McCall, Kevin Schoedel, Vincent Kerby Waud.
Pro la demisio de Luc, la Junulara Komisiono nun havas nur unu membron (mi, Bruce Arthur). Se vi pretas esti membro de la Junulara Komisiono kaj tiel helpi gvidi JEK-on, skribu al Bruce cxe la cxi-suba adreso.
Membroj de JEK povus fari same, precipe tiuj, kiuj estas universitataj studentoj.
Komence, vi petu permeson de la universitato Sekve, vi starigu vian tablon. Vi bezonos iom da materialo (revuoj, libroj) por meti sur la tabln kaj afisxon por la antauxo de la tablo aux por la muro malantaux vi. Se vi volas disdoni faldfoliojn, vi povas acxeti diversajn de Kanada Esperanto-Asocio.
Sekve, vi sidu cxe la tablo kaj respondu al demandoj de preterpasantoj. Plej gravas, ke vi estu entuziasma. Post informado, necesas instruado. Espereble, iuj inform-petantoj volos lerni Esperanton. Se vi mem ne volas (aux ne povas) instriu, havigu al vi informojn pri kiel acxeti lernolibrojn aux sekvi korespondan kurson.
Post cxio, sendu raporton al JEK por ke aliaj membroj povu lerni de via sperto.
(Dankon al Normand Fleury por la plejparto de la konsiloj en cxi tiu artikolo.)
La Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos de la 31a de julio gxis la 7a de auxgusto (1995) apud Sankt-Peterburgo en Rusio. Petu aligxilon aux pliajn informojn de la redaktanto de Juna Alumeto.
La Nord-Amerika Junulara Tendumado (NAJT) okazos cxi-jare dum somera semajnfino, simile kiel en 1994. La organizanto, Brian Krueger, diris, ke li klopodas trovi bonan lokon. Por pliaj informoj, skribu al li: 92 Chapman Rd., Glastonbury, CT 06033, (Usono).
Deziras Korespondi: En Litovio estas iuj lernantoj de Esperanto, kiuj deziras korespondi kun kanadanoj. Ili estas 13-25 jaragxaj kaj interesigxas pri muziko, sporto, naturo, fotografado. Interesatoj skribu al: Jolanta Lailskaite, Mikluseny Gyv., Putinyg, LT-4580 Alytus, Litovio.
La Junulara Fonduso enhavas la monon, kiu pagas la kostojn de Juna Alumeto kaj de aliaj eventualaj projektoj de JEK. Se vi volas donaci al cxi tiu fonduso, sendu cxekon al Kanada Esperanto-Asocio (P.O.Box 2159, Sidney, BC V8L 3S6) kun mencio ke la donaco estas por la junula fonduso. Vi ricevos impost-malaltigan kvitancon (kaj nian elkoran dankon!).
Septembra Numero: Sendu anoncojn kaj artikolojn por
Juna Alumeto al la redaktanto cxe la adreso:
Box 61, Grenfell, SK S0G 2B0 (Kanado). Mi ankaux sxatus ricevi
ideojn kaj opiniojn rilate la Junularan Komisionon.