La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto 2015

La MeKaRo 2015 okazos en Toronto, Ontario, de la 16a ĝis la 18a de Majo 2015. Ĝin organizas la Esperanto-Rondo de Toronto.

Vi trovos ĉiujn informojn pri ĝi en la retejo http://mekaro.ca/ .
Se vi intencas ĉeesti, bonvolu indiki tion per frua aliĝo, per la aliĝilo en la retejo, ĉar oni bezonas scii la nombron da partoprenontoj por plani la aranĝon, kaj ankaŭ uzos la liston por krei nomŝildojn. En la retejo estas listo de tiuj kiuj jam aliĝis, kaj multaj informoj pri la evento.