Granbio, Kebekio, invitas ĉiujn al MeKaRo!

La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) por 2016 okazos en Granbio, Kebekio, de la 21a ĝis la 23a de Majo. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia.

MeKaRo estas turisma semajnfino, kiu okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en Majo (t.e., la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktorina Tago en Ontario). Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario.

Kial ĉeesti? MeKaRo estas la plej granda semajnfina renkontiĝo de Esperanto en Nord-Ameriko. La etoso estas amika, familie orientita, kaj turisma. Vi ne volos maltrafi ĉi tiun ŝancon!

Plenaj informoj troviĝas ĉe http://mekaro.ca/