Esperanto-Rondo de Toronto > Klubaj Novaĵoj

Klubaj Novaĵoj

This page in English

Ĉiuj estas bonvenaj ĉeesti niajn kunvenojn. La klubo kreskas kun novuloj kaj komencantoj, kaj ŝajne ĉi eniras belan epokon! Ni kuraĝigas membrojn fari prelegetojn en Esperanto pri iu ajn temo.

Nova! Intervjuoj kun kanadaj esperantparolantoj (kaj ligaro) troviĝas en nia informaĵ-paĝo.

Eventoj

Niaj ĉiusemajnaj kunvenoj
Niaj ĉiusemajnaj kunvenoj okazas en multaj ejoj en la urbo. Kutime, ni kunvenas lunde je 18:00 ĝis 20:00, ĉe "Timothy's" kafejo je la nordorienta angulo de Bay kaj College, okcidente el la College metrostacio. Promenu okcidente lau la norda flanko de College ĝis Bay. Serĉu la verdan kvinpintan stelon, simbolo de Esperanto, por trovi nin. Poste, ni ofte manĝas en loka manĝejo.

Dum la tria lundo de la monato, ni oficiale kunvenas ĉe 77 Carlton (loko: laŭ la suda flanko de Carlton, oriente de Maple Leaf Gardens). Ĉi-tio estas loĝa konstruaĵo. La gardisto je la pordo indikos al vizitantoj la lokon de la kunvenĉambro. Niaj lundaj kunvenoj ĉe 77 Carlton ĉesis ekde januaro 2006. Niaj ĉiuaj lundaj kunvenoj okazas ĉe la kafejo.

Nesomere, ni alie kunvenas sabate posttagmeze ĉe la domo de klubano Detlef, kie la kluba biblioteko estas. Pri detaloj, kontaktu Scott, ert (ĉe) sunspace.org.

La Torontano

La Torontano estas la oficiala bulteno de la klubo.Ĝi nun haveblas ĉe la retejo de Ken Price.

Kluba Estraro

Prezidanto:
Scott Robert Dawson, scott (ĉe) sunspace.org

Sekretario-Kasisto:
Alice Kazmierowski, takaz (ĉe) rogers.com

Ĉiuj komentoj kaj sugestoj estas ege bonvenaj! Sendu ilin al ert (ĉe) sunspace.org.

Esperanto-Rondo de Toronto

4 Craig Alan Court, Weston, ON, M9P 1K4, Kanado

Pri Esperanto | Klubaj novaĵoj | Horaro | Ligaro | Kiu ni estas
About Esperanto | Club news | Calendar | Links | Who we are

La kluban hejmpaĝon


Laste ĝisdatigita: 2007-01-05
TTT-estro: ert (ĉe) sunspace.org
La adreso de ĉi-tiu paĝo estas http://esperanto.ca/toronto/novajxoj-eo.html