Dulanda Kongreso 2025
-

Manifesto de Toronto
Verkita en la tago de Espero, la 12-an de Julio 2025 dum la Dulanda Kongreso en Toronto, kaj proponata al ĉiuj Esperantistoj de bona volo tra la mondo.
-

Mia unua fojo en Kanado!
“Unua surprizo por mi estis, ke mi ne vidis pasportkontrolistojn. Fakte, mi eniris la landon sen stampo en mia pasporto. Mi eĉ pensis, ke mi erare pretersaltis polickontrolon kaj revenis serĉi policistojn. Ĉarmaj policistoj nur ridetis kaj diris al mi: ‘Bonvenon al Kanado!’, do tio ege surprizis min.”
-

Riĉiga sperto!
[Alkongresa] vojaĝo estis por mi la plej longa, daŭrante preskaŭ 24 horojn. Kvankam mi sentis min tre laca post la alveno, mia laceco rapide malaperis pro la varma bonvenigo de loka esperantisto, s-ro John Huang, kiu afable gastigis min ĉe sia hejmo. Lia afableco tuj donis al mi la senton, ke mi estas inter amikoj,…
-

Mesaĝo de Ambasadoro Sinjoro Robert Rae
Jen mesaĝo de Kanada Ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj, Sinjoro Robert Rae, al la Kanada Esperanto-Asocio kaj EsperantoUSA por la Dulanda Kongreso en Toronto.
-

Dankon!
EsperantoUSA kaj la Kanada Esperanto-Asocio dankas al ĉiuj kongresanoj kaj volontuloj pro sia ĉeestado. Ni ege ĝuis la kongreson, kaj ni esperas ke vi same ĝuis!
-

Mesaĝo de la Urbestrino de Toronto
“Kun plezuro mi bonvenigas ĉiujn al la Dulanda Kongreso de Esperanto, gastigita de la Kanada Esperanto Asocio.”
-

Kongresa Horaro estas Disponebla
Ĉu vi jam aliĝis la Dulandan Kongreson en Toronto? La kongresa horaro estas disponebla ĉi tie. Ni esperas vidi vin ĉi somere!
