Ĉefpaĝo

La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) estas nacia senprofita eduka asocio de la parolantoj kaj subtenantoj de Esperanto en Kanado, kiuj havas komunan intereson pri uzado kaj antaŭenigo de la Lingvo Internacia kiel solvo al la lingva problemo monda.

Per siaj eldonoj kaj servoj, KEA celas plibonigi komprenon pri Esperanto kaj pri la monda lingva problemo.

Membreco en la asocio estas havebla al ĉiuj, kiuj subtenas tiujn celojn. La asocio estas komplete neŭtrala rilate politikajn, religiajn, kaj gentajn aferojn, kaj ne okupas sin pri tiaj aferoj. La statuto de KEA estas rete havebla.

La membroj havas diversajn interesojn kaj kialojn por membriĝo en la asocio, inkluzive lingvistikon, hom-al-homan komunikadon, vojaĝadon, literaturon, mondpacon, kaj multajn aliajn tiel unikajn kaj individuajn kiel ĉiu el niaj membroj.

Laŭ Otava horzono 🇨🇦