Statuto

Artikolo 1. NOMO

  • La nomo de la organizaĵo estas: La Kanada Esperanto-Asocio.

Artikolo 2. OFICIALA LINGVO

  • (2.1) La oficiala lingvo de la asocio estas la internacia lingvo, Esperanto.
  • (2.2) Por komencantoj kaj la membrokategorio, “Amiko de Esperanto” estas novaĵleteroj kaj specialaj aranĝoj en la lingvoj angla kaj franca.
  • (2.3) Tiu-ĉi statuto estas havebla al la membroj en la angla kaj franca lingvoj.

Artikolo 3. CELO

  • (3.1) La celo de la asocio estas la progresigo de Esperanto kiel valora studobjekto, speciale en la Kanada komunumo. La celo estas plene kaj sole eduka, nome, instrui Esperanton en Kanado.
  • (3.2) La asocio kondukas sian agadon sen profitcelo je la membroj. La asocio uzos por la progresigo de sia celo ĉiujn profitojn aŭ kreskojn en sia aktivo aŭ havaĵo.
  • (3.3) La asocio estas nek sekta nek politika organizaĵo.

Artikolo 4. MEMBRECO

  • (4.1) Persono kiu subtenas la celon rajtas aliĝi.
  • (4.2) Provinca Esperanto-asocio, loka Esperanto-societo aŭ klubo kiu subtenas la celon rajtas aliĝi.
  • (4.3) La membreco estas bazita je la kalendara jaro.
  • (4.4) Estas jenaj kategorioj de membreco:
    • (4.4.1) Asocia Membro estas provinca asocio, societo, aŭ klubo kiu havas minimumon da 20 voĉdonrajtaj membroj de la K.E.A.
    • (4.4.2) Grupa Membro estas persono kiu aliĝas al la K.E.-Asocio pere de provinca, aŭ loka Esperanto-asocio, societo aŭ klubo.
    • (4.4.3) Individua Membro estas persono kiu rekte aliĝas al la Kanada Esperanto-Asocio.
    • (4.4.4) Geedza Membro estas ĉiu el geedza paro en kiu unu pagas la plenan kotizon kaj la alia pagas la duonon. Ili ricevas nur unu ekzempleron de la asocia organo.
    • (4.4.5) Junula Membro estas tridek jaraĝa aŭ pli juna, kaj estas samtempe membro de K.E.A. kaj J.E.K.
    • (4.4.6) Amiko de Esperanto estas persono kiu ŝatas la ideon de Esperanto sed ankoraŭ ne lernis ĝin. Li/ŝi pagas kotizon por ricevi informojn kaj novaĵojn pri Esperanto en unu el la oficialaj lingvoj de la lando.
    • (4.4.7) Dumviva Membro pagas grandan monsumon unufoje por dumviva membreco.
    • (4.4.8) Honora Membro estas persono kiu faris grandajn kaj esceptajn servojn por la Esperanto-movado en Kanado, aŭ en la mondo. En ĉiu jaro la asocio aljuĝas la honoran membrecon al nur unu persono.
    • (4.4.9) Komencantoj de Esperanto pagas kotizon por ricevi specialajn pedagogiajn helpojn, konsilojn, legomaterialojn kaj lecionojn por tempodaŭro de unu jaro. Persono rajtas aliĝi per tiu-ĉi membro-kategorio nur unu foje.
  • Nur membroj de membro-kategorioj (4.4.3), (4.4.2), (4.4.4), (4.4.5), (4.4.7) estas voĉdonrajtaj membroj de la asocio.
  • Voĉdonrajta membro de la asocio ricevos ekzempleron de ĉi-tiu statuto kaj membroliston.

Artikolo 5. EKSIGO DE MEMBRO

  • (5.1) La estraro povas eksigi membron kiu agas kontraŭ la celo aŭ la principoj de la asocio se almenaŭ 2/3 de la estraranoj voĉdonas por la eksigo.
  • (5.2) Se la eksigoto estas estrarano li/ŝi ne rajtas partopreni tiun voĉdonon. En tiu kazo necesas, ke almenaŭ 2/3 de la aliaj estraranoj subtenu la eksigon.
  • (5.3) La eksigoto rajtas remembriĝi laŭ referenduma decido.

Artikolo 6. MEMBROKOTIZO

  • (6.1) Provinca E-asocio, aŭ loka E-societo, klubo, aŭ persono pagas kotizon por specifa membrokategorio krom per tiu de Honora Membro.
  • (6.2) La sumon decidas la estraro de tempo al tempo, laŭ bezono.
  • (6.3) La kotizo estas pagenda la 1-an de januaro en ĉiu jaro, kaj validas nur post plena pago de tiu kotizo.

Artikolo 7. ELEKTOJ

  • (7.1) La estraro konsistas el du kategorioj:
    • Reprezentantoj de la voĉdonrajtaj membroj;
    • Reprezentantoj de provincaj asocioj, regionaj asocioj, junulaj kaj aliaj asocioj, societoj kaj kluboj.
  • (7.2) Estas minimumo de kvin kaj maksimumo de dek-unu reprezentantoj de voĉdonrajtaj membroj.
  • (7.3) Reprezentantoj de la voĉdonrajtaj membroj sin proponas al kandidatiĝo en aŭgusto de la dua oficjaro.
  • (7.4) Anonco pri kandidatiĝo devas esti liverita al la estrara sekretario antaŭ la 31-a de aŭgusto.
  • (7.5) Se pli ol dek-unu personoj anoncas sin kiel reprezentantoj de la voĉdonrajtaj membroj la deĵoranta estraro devas okazigi referendumon de la asocio.
  • (7.6) Provinca E-asocio, societo aŭ klubo kiu havas minimumon de 20 voĉdonrajtaj membroj de la K.E.A. rajtas esti reprezentita en la asocia estraro. Por ĉiu dudeko da voĉdonrajtaj membroj kiun ĝi havas en K.E.A., provinca E-societo, societo aŭ klubo rajtas elekti unu reprezentanton al la estraro de K.E.A.
  • (7.7) La provincaj E-asocioj, kaj aliaj E-asocioj kaj kluboj elektas sian/siajn reprezentantojn dum speciala kunveno en la aŭtuno de la dua oficjaro, kaj anoncas la rezulton al la sekretario de la deĵoranta estraro.
  • (7.7) La reprezentantoj de la voĉdonrajtaj membroj estas elektitaj por du jaroj.
    • La reprezentantoj de la provincaj E-asocioj, kaj aliaj E-societoj kaj kluboj estas elektitaj por du jaroj.
  • (7.8) Okaze de la morto, eksiĝo aŭ eksigo de reprezentanto de provinca E-asocio, kaj aliaj E-societoj kaj kluboj, la koncerna organizaĵo elektas novan reprezentanton.
    • Okaze de la morto, eksiĝo aŭ eksigo de reprezentanto de la voĉdonrajtaj membroj, la deĵoranta estraro alelektas voĉdonrajtan membron kiel reprezentanton por la restanta deĵorperiodo.
  • (7.9) La novaj estraranoj enoficiĝas kaj eklaboras la 1-an de januaro de ĉiu dua jaro.
    • (7.9.1) La ĉefestraranoj estas: prezidanto, vic-prezidanto, kasisto, sekretario, kaj la redaktoro de la asocia organo.
    • (7.9.2) La estraranoj elektas inter si la ĉef-estraranojn. Oni rajtas proponi sin por certa ofico.
    • (7.9.3) Okaze de la morto, eksiĝo aŭ eksigo de ĉefestrarano, la restantaj estraranoj elektas inter si novan ĉefestraranon.
    • (7.9.4) Okaze de refendumo la estraro elektas du kontrolantojn kiuj ne estu membroj de la estraro.

Artikolo 8. ESTRADO

  • (8.1) La K.E.Asocio estas estrata de la estraro.
  • (8.2) La demokrata principo de estrado per la plimulto el la voĉdonrajtaj membroj regas rilate al ĉiuj decidoj farataj de la estraro krom en la kazo de eksigo, artikolo 5.1.
  • (8.3) Kvorumo de la estraro estas la plimulto.
  • (8.4) La estraro faras ĉiujn decidojn per la voĉdono de la kvorumo en konferenco aŭ kunsido aŭ per la koresponda balota sistemo. Perpoŝta balotado okazu kiam estas necese.
  • (8.5) Estrarano rajtas fari proponojn sen subtenanto kaj sendi ilin al la prezidanto. La prezidanto devas multobligi la tekston de la proponoj kaj dissendi ilin al la estraranoj 30 tagojn antaŭ la okazigo de la balotado. Por ŝpari tempon kaj por helpi al la prezidanto, estraranoj rajtas dissendi siajn proponojn rekte al ĉiuj aliaj estraranoj, kaj tion anonci al la prezidanto.
  • (8.6) Dum 30 (tridek) tagoj inter la dissendo de la proponoj kaj la dissendo de la balotiloj, ĉiu estrarano havas la bezonatan tempon por sendi sian starpunkton al la prezidanto rilate al la proponoj. La prezidanto devas multobligi tiujn reagojn kaj dissendi ilin kune kun la balotiloj, se ne pli frue. Por ŝpari tempon, ĉiu estrarano rajtas sendi siajn reagojn rekte al ĉiuj aliaj estraranoj. En tiu kazo, oni devas sciigi la prezidanton, ke ne necesas multobligi kaj dissendi la reagan leteron.
  • (8.7) Por esti validaj, la balotiloj devas atingi la prezidanton plej malfrue 50 tagojn post la dissendo.
  • (8.8) La prezidanto rajtas esprimi sian opinion pri ĉiuj proponoj sed voĉdonas nur se la voĉoj estas egalmulte por kaj kontraŭ la propono.
  • (8.9) La rezulto de la balotado estas anoncita al la estraro per la listo de nomoj sub kvar titoloj: a) ne voĉdonis, b) sin detenis, c) voĉdonis jes, d) voĉdonis ne. La prezidanto rajtas transdoni la laborojn de 8.5, 8.6, kaj 8.9 al alia membro.

Artikolo 9. REFERENDUMO

  • Referendumo estas farenda en jenaj kazoj:
    • skriba postulo de almenaŭ 5 membroj de la estraro;
    • skriba postulo de almenaŭ kvarono de la membraro;
    • statutŝanĝoj;
    • peto pri reaniĝo de eksigita membro;
    • se pli ol dek-unu voĉdonrajtaj membroj anoncas sin por la estraro;
    • disiĝo de la asocio;
    • vidu Arikolon 11.3.
  • La tekston de la referendumo verkas ĝiaj postulantoj kaj sendas ĝin al la kontrolantoj. Vidu ankaŭ Artikolon 7.16.
  • La kontrolantoj dissendas la tekston kune kun la balotilo al ĉiuj voĉdonrajtaj membroj. La balotiloj devas esti ricevitaj de la kontrolantoj plej malfrue 50 tagojn post la dissendo de la balotiloj.
  • La estraro rajtas publikigi sian starpunkton pri la afero antaŭ aŭ kun la dissendo de la balotiloj.
  • La kontrolantoj kalkulas la balotilojn kaj anoncas la rezulton al la estraro.
  • La estraro devas anonci la rezulton en la sekvanta numero de la asocia organo.

Artikolo 10. KOMITATOJ

  • (10.1) La estraro povas starigi komitatojn, aŭ nomumi membrojn al certaj postenoj aŭ specifaj laboroj de la asocio. Specifaj laboroj estas inter alie: Informa Fako, Asocia Organo, Libroservo, Centra Biblioteko, Arkivo, Lingva Komitato, Ekzamena Komitato, Fondusoj kaj Fondaĵoj de la Asocio, Centra Oficejo, Eldona Komitato.
  • (10.2) Ĉuj postenoj kaj komitatoj ekzistas laŭ la bezono de la estraro kaj povas esti nuligitaj aŭ ŝanĝitaj laŭ estrara decido.

Artikolo 11. KONGRESOJ

  • (11.1) La kongresoj okazu laŭ invito de provincaj asocioj, societoj aŭ kluboj. La invitanta organizaĵo elektas Lokan Kongresan Komitaton.
  • (11.2) La kongreso aŭdas raportojn de la estraro, pridiskutas asocian agadon, kaj faras rekomendojn pri estonta agado.
  • (11.3) Kondiĉe ke kvarono de la membroj de la K.E.A. partoprenas la voĉdonon dumkongrese, proponoj akceptitaj de la kongreso devas esti akceptitaj de la estraro aŭ submetitaj al voĉdonrajtaj membroj por referendumo.

Artikolo 12. DISIĜO

  • En okazo de la disiĝo de la asocio, ĉiu restanta aktivo, post pago de ĉiuj ŝuldoj, donaciĝos al unu aŭ pli el la rekonataj karitatemaj organizaĵoj en Kanado.