MeKaRo

MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto), estas kunveno de Esperanto-parolantoj ĉefe de Kebekio kaj Ontario, kiu okazas ĉiujare dum la longa semajnfino de la Nacia Tago de Patriotoj.

Ĝi okazas alterne en Kebekio kaj Ontario, ĉiufoje en malsama urbo. Partoprenas ĝin multaj homoj de ambaŭ provincoj sed ankaŭ multaj Usonanoj. MeKaRo-2024 okazos en Kebekio.

Pli da informo pri MeKaRo 2024 estas havebla ĉe la retejo de Esperanto-Societo Kebekia kaj Eventa Servo.