NASK

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) estas somera studprogramo kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno, kaj kunlaboro. Ĝi unuafoje okazis en 1970 kaj depost tiam pli ol 2000 studentoj partoprenis, inkluzive multajn el Kanado.

Ĉijare ĝi okazos en Raleigh, Norda Karolino de la 1-a ĝis la 5-a de julio, je la meznivela (B2) kaj supera niveloj. Stipendioj eble estls disponeblaj por membroj de KEA. 

Pli pri NASK