Biblioteko

Libraro Ludovika disponeblas rete ĉe biblioteko.ca!

La tuta kolekto de Libraro Ludovika de KEA estas havebla por la membroj de nia asocio!

Dank’ al laborego de Martin Morris, profesia bibliotekisto, la tuta biblioteko estas zorge katalogita, serĉebla, kaj ĉiu libro de ĝi estas pruntebla por la membroj de KEA kaj ESK. Aldone, en la sama katalogo, troveblas la tuta biblioteko de la Esperanto-Societo de Kebekio.

Vi povas serĉi librojn, muzikon kaj periodaĵojn. Kiam vi trovis, kion vi serĉas, vi povas mendi la erojn. Oni sendos ĝin al vi tute senpage — dank’ al malavaraj donacoj de kelkaj individuoj el Kanado. Vi tamen devos mem resendi la erojn, post kiam vi legis / aŭskultis.

La biblioteko eĉ havas la detalan instrukcion pri la uzado, listojn de rekomendoj (ekz., kolekto de UK-2022 kaj Baza Legolisto de W. Auld) kaj eĉ lokon por sugestoj. Notu, ke temas ne nur pri malnovaj libroj. Dum la ĉi-jara UK, KEA-estraro komisiis al Martin Morris novigi la kolekton, kaj vi povas ankaŭ prunti kelkajn el plej novaj eldonoj — inkluzive tiujn de KEA / ESK mem! Bonan legadon!