Politiko pri Privateco

Malgraŭ tio, ke la kanada leĝaro pri protektado de privateco PIPEDA (Persona-Informo-Protekta-kaj-Elektronikaj-Dokumentoj-Akto), kaj similaj leĝoj provincaj aŭ teritoriaj, ne specife rilatas al nia neprofitcela organizaĵo, tamen la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) agnoskas la neceson protekti la privatecon de siaj membroj. Tial KEA promesas obei la jenajn principojn:

  1. KEA starigas Oficon de Privateco, kiun prizorgas la Sekretario.
  2. KEA sekure gardas ĉiujn personajn datumojn, kiujn transdonas al KEA la membroj.
  3. Membroj de KEA ĉiam rajtas kontroli, ŝanĝi, aŭ malpermesi la aperigon de siaj personaj datumoj.
  4. La KEA-anoj kiuj rajtas aliri la personan datumaron estas nur tiuj, kiuj bezonas vidi ĝin por plenumi siajn taskojn, ekzemple la Kasisto, la Sekretario, la Prezidanto, kaj la datuma administranto.
  5. KEA kolektas de sia membraro nur tiujn personajn datumojn, kiuj necesas por la justa plenumo de siaj taskoj.
  6. KEA informas membrojn pri la uzo de iliaj personaj datumoj, ekzemple por la ĉiujara Membrolisto.
  7. KEA-ano ĉiam rajtas kontesti la obeadon de KEA al ĉi-tiuj principoj per mesaĝo al iu(j) estrarano(j).

Marto 2024