Decembro 2023

  • Esperanto-USA invitas nin ĉiujn

    Esperanto-USA invitas nin ĉiujn

    Estimataj Estraranoj kaj Membroj de la Kanada Esperanto-Asocio, Kun granda plezuro, Esperanto-USA ĝojas inviti vin kongresi kun ni en bela kaj sunoplena Los-Anĝeleso, somere de 2024. Ni multe profitis vian gastemon dum la Universala Kongreso en Montrealo, kie ni ankaŭ festis nian unuan ĉeestan kongreson post la komenco de Kovimo; efektive, por multaj usonaj Esperantistoj,…

  • Ni Festu Zamenhof-Tagon kun Lumo

    Ni Festu Zamenhof-Tagon kun Lumo

    Hodiaŭ, je Zamenhof-Tago, la Tago de la Esperanta Libro, ni festu kun kvazaŭ libreto, la dua duobla numero ĉi-jare de Lumo, la revuo de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK). Bonvolu trovi ĝin –jam enretigita de redaktoro Ĵenja Amis– en la kutima loko: https://esperanto.ca/lumo/. Legu, ĝuu, kaj reagu. Koran dankon, Ĵenja!

  • Registraĵoj de KVaK 6 estas disponeblaj!

    Registraĵoj de KVaK 6 estas disponeblaj!

    Ĉu vi ne ĉeestis la sesan Kanadan Virtualan Kongreson (KVaK 6)? Ne maltrankviliĝu, sed spektu la registraĵojn per YouTube! La registraĵoj de KVaK 6 estas disponeblaj ĉi-tie.