Estimataj Estraranoj kaj Membroj de la Kanada Esperanto-Asocio,
Kun granda plezuro, Esperanto-USA ĝojas inviti vin kongresi kun ni en bela kaj sunoplena Los-Anĝeleso, somere de 2024. Ni multe profitis vian gastemon dum la Universala Kongreso en Montrealo, kie ni ankaŭ festis nian unuan ĉeestan kongreson post la komenco de Kovimo; efektive, por multaj usonaj Esperantistoj, tio estis la unua ĉeesta aranĝo, kiun ili partoprenis. Ni ankaŭ memoras, ke plurajn fojojn en la pasinteco, ni komune kongresis, kaj komune profitis. Do, ni entuziasmas reciproki la gastemon, kiun vi montris al ni en Montrealo.
La Usona Kongreso en 2024 okazos ĉe CSU (Kalifornia Ŝtata Universitato) – Dominguez Hills, kies Biblioteko disponas je Esperanto-kolekto. La tereno situas nur 15 minutojn fore de la LAX flughaveno, kaj same nur 15 minutojn fore de la plaĝo, kion ni profitos por plaĝa vespero dum unu el la kongres-vesperoj.
La precizajn datojn* ni ankoraŭ pritraktas kun la universitato. Plej verŝajne la kongreso okazos meze de Julio; ni certe evitos kolizion kun NASK aŭ la Universala Kongreso. La vetero meze de Julio en Los-Anĝeleso estas ĝenerale tre agrabla, kaj aparte konvena por plaĝumado.
Ni celas organizi la plej grandan, buntan, kaj energian Esperanto-aranĝon en Norda Ameriko en 2024, kaj esperas ke via partopreno kontribuos al tio. En 2023, nia Landa Kongreso en Ralio kunigis preskaŭ 100 Esperantistojn kaj enhavis tre interesajn kaj partoprenigajn programerojn, kiel grupa muziko-farado, spektaklo de improvo(improvizita teatro), kaj seriozaj diskutoj pri la estonteco de la Esperanto-movado en Usono kaj Norda Ameriko. Por 2024, ni celas kunigi eĉ pli da Esperantistoj por des pli bunta programo, inkluzive kurseton por (post-)komencantoj kaj junulara programo. Ni certe bonvenigos proponojn. Krome, ni povos disponigi ĉambrojn por viaj laborkunsidoj.
Los-Anĝeleso kaj Kalifornio estas riĉaj je historiaj gravaĵoj de nia movado. En 2024, ni celas aldoni novan ĉapitron al tiu historio. Ni esperas, ke vi verkos tiun ĉapitron kun ni!
Amike kaj elkore,
Brandon Sowers
Prezidanto de Esperanto-USA
P.S. Intertempe E-USA lanĉis la aliĝpaĝon: https://mallonge.net/UsonaKongreso24
* La datoj estos la 12a-15a de Julio.