“Vankuvero Vin Brakumas!” estis salutkanto al la partoprenantoj de la 69a UK en Vankuvero en 1984. La filmeto estis farita por la 7a Kanada Virtuala Kongreseto kiu okazis la 6an de Aprilo 2024 por festi la 40an datrevenon de la Vankuvera Universala Kongreso.
REKANTAĴO
Bonvenon, bonvenon, bonvenon por ni ĉiuj.
1a VERSO
Vankuvero vin brakaumas
Tra la koroj ĝojo lumas
Amikeco nin kunfandu
Kaj ni ĉiuj kune kantu
2a VERSO
Filoj de la vasta mondo
Sin salutas ĉi rondo
Amikeco nin kunfandu
Kaj ni ĉiuj kune kantu
3a VERSO
Sama lingvo nin kuntenas
Por la paco ni manpremas
Amikeco nin kunfandu
Kaj ni ĉiuj kune kantu
4a VERSO
Kune luktas ni por bono
Por estonto de la homo
Amikeco nin kunfandu
Kaj ni ĉiuj kune kantu
5a VERSO
Venke flugas nia kanto
En la lingvo esperanto
Amikeco nin kunfandu
Kaj ni ĉiuj kune kantu