Jen la muzika paŭzo de la 7a Kanada Virtuala Kongreseto.
“La kanto ‘The Spirit of Radio’ estas de la kanada rokgrupo Rush. La titolo venas de la devizo de loka radio-elsendejo en Toronto “CFNY 102.1” (eble estas Torontanoj, kiuj rekonas tiun nomon, ĉar ĝi ankoraŭ elsendas uzante la nomon “CFNY The Edge”).
Malgraŭ la ĝoja etoso de la kanto, ĝi fakte estas lamento pri la ŝanĝo, de libere programita muziko elektita per la radio-gastigantoj, al komercaj antaŭelektitaj muziklistoj elektita per komercistoj. La elsendejo en Toronto, estis unu el elsendejoj , kiuj ankoraŭ rajtigis siajn gastigojn elekti sian propran muzikon libere, kiam Rush verkis la kanton. Sed la kanto ne estas omaĝo al tiu specifa elsendejo, ĝi ja fine forigis la rajton libere elekti muzikon de siaj gastiganoj, sed la kanto temas pri la “interna ideo” de libere programita radio; tio estas, ke ĝi estas ilo por disvastigi novan, interesan, kaj valoran muzikon eĉ , se la muziko ne estis aparte komerca.
Sed mi opinias, ke la kanto havas novan signifon en la nuna epoko. Dum epoko, kiam oni povas simple tajpi peton en maŝinon kaj ricevi informon, poemon, arton, aŭ kanton, oni sendube pripensas “Ĉu homa arto mortos? Ĉu ĝi jam mortis? Ĉu fari arton, aŭ lingvan, aŭ muzikan, aŭ vidan ankoraŭ valoras, indas, aŭ eĉ gravas?”
Laŭ mi, tio nun estas, pri kio temas la kanto, ne plu specife radio, sed pri teĥnologio kaj arto pli ĝenerale. Post ĉiu teĥnologia antaŭenigo la art-mondo ŝanĝiĝas. Sed muziko neniam mortis nek mortos. La modo, per kiu homoj ĝuas kaj kreas ĝin simple ŝanĝiĝis.
Kiel la granda rok-poeto kaj tamburisto de Rush Neil Peart diras “Moderna muziko farita per maŝinoj ankoraŭ estus homema…la kondiĉo estas pri honesteco”
Tio vere estas pri kio temas la “Spirito de Radio”: la honesteco de homoj, la amo de arto, kaj la nekomerca klopodo de kreado.
Tial mi diras, vivu la spirito de radio.”
TEKSTO La tag' nova kun amika voĉ' de kunulo ne trudema. Sonas kanto nekaptebla kaj magia muziko vin feliĉigas Veturante sur malplena voj' kun magio je viaj fingroj Ĉiam restas la spirito sen ĝenante vin en via soleco Nevideblaj ondoj krakas vive, brilaj atenoj viviĝas pro energi'. Reag' emocia sur ond' eterna portas donacon netakseblan preskaŭ sen prez'. Moderna muziko farita per maŝinoj ankoraŭ estus homema sen sensenta rango. La kondiĉo estas pri honestec', jes pri honestec'. Je la liberec' de muziko ni kredas, sed belaj premioj, senfinaj kompromisoj rompas iluzion de la virteco, jes. La vortoj de profetoj estis skribitaj sur la eldonej', koncertej'. Eĥoas pro la son' komerca, komerca, komerca.