Esperanto: nekunhavebla en norda Ontario… 

El la plej lasta numero de Lumo, verkis James Bridge: 

Antaŭ pli ol dek jaroj, mi atendis la eldonon de la ruslingva kurso de Duolingo, sed dank’ al defieto lerni plejeble multe da Esperanto ene de nur du semajnoj fare de iu poligloto, kies nomo mi antaŭ longe forgesis, mi deiris de la tiame celata vojo relerni la rusan kaj eklernis Esperanton nur por distri min. Mi enamiĝis al la lingvo kaj fine de tiuj du semajnoj mi tiel multe ĝuis la lernadon kaj novan mondon de Esperantujo, ke mi flankenlasis la rusan. 

Eble du jarojn poste, kiam mi taksis min sufiĉe scipova en la lingvo, mi volontulis por estri lokan grupon de Duolingo-lernantoj. Malgraŭ la antaŭavertoj de la reprezentanto de Duolingo, ke mi estu preta, ĉar la unuan renkontiĝon ĉeestus certe kelke da homoj, neniu ĉeestis. Mi daŭrigis la ĉiusemajnajn renkontiĝojn dum du monatoj, sed neniu venis. Tio multe surprizis min, ĉar, kvankam mi loĝas en iu el la pli grandaj urboj en norda Ontario, kaj fakte la kvindek-unua plej granda urbo en Kanado, mi ne povis kompreni, kial jam ne estas eĉ unu alia parolanto en urbo, kie troviĝas grandaj kolegio kaj universitato. Mi ride demandis min, ĉu mi estas “unikornulo”? 

Mi poste kredis, ke mankas aliaj esperantistoj en mia urbo, ĉar la lingvo estas nekonata. Do mi pasigis pli ol jaron farante filmetojn esperante kun anglaj subtekstoj traktantajn lokajn historion kaj aferojn, sed rapide mi trovis min barita de la ĉefa Facebook-grupo en mia urbo. Laŭ la grupestro, la kialo estis “komerca agado”, malgraŭ tio ke mi ne petis monon. La grupestro plu klarigis, ke neniu alia persono en la grupo parolas la lingvon, kaj tial neniu povus esti certa pri tio, kion mi reale diras (supozeble mi kaŝus sekretajn mesaĝojn en la filmeto?). 

Ene de tiu tempodaŭro mi ankaŭ sendis al la loka gazetaro anoncojn verkitajn de la KEA pri Esperantaj eventoj, agadoj, k.s., sed oni tute ignoris min. Mia sperto, dum mi penis kunhavigi Esperanton en norda Ontario, montris, ke aliaj homoj forte malfidas la lingvon, kredante ĝin iel suspektinda, kaj indignas pri la peto ne nur lerni la lingvon, sed eĉ lerni pri la lingvo. 

Mi profunde bedaŭras devi raporti, ke pluraj jaroj da penoj konigi la lingvon en norda Ontario montras, ke aliaj homoj tie trovas la lingvon ĝena kaj suspektinda, kaj ili aŭ ignoras la lingvon aŭ aktive forpelas ĝin. Mi ne scias, kiel superi tiujn reagojn, sed mi ja scias, ke mi ne estas unikornulo. Multaj el ni ĝuas la lingvon kaj nian verdan kulturon, kaj laŭraporte pli da homoj unuafoje renkontas kaj eklernas la lingvon ĉiutage. Miaopinie, por sukcese kunhavigi la lingvon al neparolantoj, ni devas unue kompreni, 1) kiu emas lerni la lingvon, kaj 2) kial? Sen tiuj respondoj, nia lerninda lingvo kaj unuiga komunumo restos nekunhaveblaj. 

Redakcio: Ĉu vi loĝas en Sault Ste. Marie aŭ la regiono? Kontaktu la aŭtoron de tiu artikolo! Elkoran dankon! 


Afiŝita

en

de

Etikedoj: