Ĉu Bonintenca Kontraŭdiro?  

El la plej lasta numero de Lumo, verkis Francisko Lorrain:


Tiu artikolo estis verkita kaj proponita por publikigo en Revuo Esperanto (malakceptita, sen klarigoj) antaŭ jam iom da jaroj. Lumo kun plezuro akceptis tiun tre bone argumentitan artikolon, kiun mi mem legis antaŭ jaroj, kaj trovis publikiginda. La artikolon verkis nia kara kunlaboranto kaj provlegisto de Lumo. Eble, la enhavo tamen surprizos iujn legantojn. Ĉu vi konsentas? Ĉu vi malkonsentas? Donu vian opinion! Lumo ne hezitas akcepti artikolojn, kiuj lanĉas al respekta debado kaj donas la eblon esprimi diversajn opiniojn.

Ĵenja Amis.

De jaroj UEA-reprezentantoj kaj multaj aliaj aktivuloj insistadas, ke unu el la gravaj celoj de nia movado estas helpi konservi la tutan buntecon de la nuna homa lingvaro. Celo laŭdinda, certe — sed laŭ mi neniel akordigebla kun tio, ke ni samtempe proponas Esperanton kiel internacian pontlingvon por la tuta homaro. Kial do? 

  1. Veras, ke multaj el la nunaj esperantistoj ŝatas lingvojn, organizas lingvajn festivalojn kaj bedaŭras la konstantan iom-post-ioman malaperon de lingvoj tra la mondo. Mi estas mem unu el tiuj. Sed ĉu tia estus la plimulto de la esperantoparolantoj en mondo, en kiu Esperanto estus iĝinta grava mondlingvo? Ne: la plejparto estus lerninta la lingvon devige aŭ pro ia avantaĝo profesia, mona, pova, ktp. 
  2. Se Esperanto fariĝus la plej grava monda lingvo, anstataŭ ajna nacia lingvo, tio estus ja pli justa, en la senco, ke la homoj almenaŭ tiam iĝus lingve pli egalaj. Jes. Sed la rezulto fakte ne estus tiel ideala. Oni konsciu, ke eĉ tiam la parolantoj de latinidaj aŭ ĝermanidaj lingvoj, kaj pli ĝenerale tiuj de eŭropaj lingvoj, havus averaĝe grandan avantaĝon, kompare kun tiuj ne scipovantaj tiajn lingvojn. 
  3. Jen nun aserto, kiu surprizos multajn: se Esperanto vaste disvastiĝus kiel monda lingvo, tiam, laŭ mi, la nunaj naciaj lingvoj povus malaperi eĉ pli rapide ol okazas nun! Male, male, vi replikos! Nu, bone pesu la sekvajn punktojn. 
    • En nia kirliĝanta tutmondiĝanta socio, la homoj pli kaj pli vojaĝas alilande, amikiĝas, geedziĝas kun alilandanoj. Ili pli kaj pli envolviĝas en internaciajn rilatojn, kaj en sia privata kaj en sia publika kaj labora vivo. 
    • Se Esperanto iĝus grava mondlingvo, do, ĝi neeviteble pli kaj pli enmiksiĝus en la vivon de ĉiuj, en multegaj kampoj, kiel la angla nun faras. Sed ĉu tiu enmiksiĝo de Esperanto estus pli aŭ malpli ampleksa ol tiu de la angla? Jen la kerna afero. Diskutas ĝin la sekvaj alineoj. 
    • La angla diversmaniere trudas sin, parte pro la kolektiva potenco de la anglalingvaj landoj. Povus esti, ke Esperanto trudus sin sammaniere, ekzemple, se ĝi iĝus oficiala lingvo de Eŭropa Unio, kie ĝi vigle disvastiĝus, kio poste devigus aliajn landojn mem uzi ĝin, nur por rilati kun Eŭropo! Sed ni supozu, ke tio ne okazus, kaj ke Esperanto estus tutmonde adoptita, pli malpli samtempe. Do la premo lerni Esperanton en la mondo estus, almenaŭ parte, alispeca ol la premo nun lerni la anglan. 
    • Sed la angla nun disvastiĝas ne nur per politika-komerca trudado, sed ankaŭ simple tial, ke la mondo bezonegas ian interlingvon, por komerci, intertrakti, interŝanĝi, interrilati. Kaj al la sama bezonego respondus Esperanto, sed sen same trudi sin. 
    • Ĉu la maltruda Esperanto, mondlingviĝinta, malpli enmiksiĝus en la vivojn de ĉiuj, ol la angla nun? Tio ne evidentas. Altrudo vekas reziston. Krome la angla multrilate malfacilas. Male, Esperanto kaj pli facilas, kaj pro sia neŭtraleco vekus malpli da rezisto. Tute ne estus surprize, se Esperanto tiam eĉ pli enmiksiĝus en niajn vivojn, ol faras la angla nun! Kiel tia amasa enmiksiĝo efikus je la naciaj lingvoj? 
    • Lingva komunumo povas vere pluvivi, en vigla, daŭripova maniero, nur se ĝiaj anoj ĉiutage inter si multe parolas kaj uzas ĝin, en multaj vivsferoj, en multaj kampoj. Cetere, tial la esperantistaro ĝenerale — inkluzive min — ne tiel bone regas la internacian lingvon. 
    • Kaj, se mondlingvo, ĉu la angla, ĉu Esperanto, ĉiam pli kaj pli enmiksiĝos en la vivon de ĉiuj, tiam neeviteble la naciaj lingvoj daŭre perdos terenon, iom post iom. La procezo verŝajne daŭrus jarcentojn, kompreneble (estas konate, ke tiaj ŝanĝiĝoj estas malrapidaj). Oni jam observas tiun procezon en Eŭropo, kie la angla daŭre alproprigas al si pli kaj pli grandan lokon. Ĉu estus alie kun Esperanto? Ne: se unu lingvo pli kaj pli uziĝas, tiam uziĝas malpli kaj malpli la aliaj — simpla matematiko. 
    • Konklude, se, kiel estus verŝajne, mondlingviĝinta Esperanto pli enirus en niajn vivojn, ol la angla faras nun, tiam des pli rapide erodiĝus la naciaj lingvoj (tamen nur iom post iom, jarcenton post jarcento). 
    • Bedaŭrinda konkludo, ĉu ne? Ĉu viglaj lingvaj politikoj en ĉiu aparta lingvio povus helpi renversi tiun prognozon? Parte, certe. Kiel kebekiano, mi iom scias pri viglaj lingvaj politikoj. Mi tute ne kontraŭas ilin, male! Sed mi vidas, ke ili nur malrapidigas la enmiksiĝan procezon — en komerco, politiko, universitatoj, scienco, ktp. 

Ĉu do iam, post jarcentoj, aŭ eĉ jarmiloj, la tuta homaro parolos nur unu saman lingvon? Tio ja eblas. Zamenhof cetere ne bedaŭrus tion: “Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo.” (El “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”, II, en Fundamenta Krestomatio.) Malofte citata frazo, ĉu ne? Nu, mi ja bedaŭrus la malaperon de la bunta vivanteco de nia dum jarmiloj disvolviĝinta lingvaro. Sed eble ĝuste tiu malapero estas parto de la prezo, kiun devos, frue  aŭ malfrue, pagi la homaro por sia unuiĝo! 

UEA devas aŭ tute forlasi, forĵuri ĉian finvenkismon, aŭ tute forlasi tiun strangan ideon, verdire ĉiam nur nebule klarigitan aŭ pravigitan, ke iel mirakle Esperanto per si mem, per siaj bonaj ecoj, aŭ per la bonaj ecoj kaj intencoj de siaj parolantoj, helpus la homaron konservi siajn lokajn lingvojn. Tiuj du celoj rekte kontraŭdiras unu la alian. 


François (Francisko) Lorrain estis prezidanto de la unua eldono de INK (La Interkultura Novelo-Konkurso), la redaktoro de la lasta eldono de La Eta Princo kaj tradukinto de Kristnaskaj Rakontoj el Franca Kanado. Krome, li estas fidela korektanto de Lumo (en la pasinteco, La Riverego). Sur la foto, li prelegas pri Kristnaskaj Rakontoj dum la unua Virtuala Kongreso de UEA. 


Afiŝita

en

de

Etikedoj: