Neforgesebla Koreujo

El la plej lasta numero de Lumo, verkis Suzanne Roy:


Dum la aŭtuno 2023, mi vizitis Sudan Koreujon. Estis mia unua vojaĝo al Orienta Azio. Kial Koreujo? Ĉar tie mi havas amikojn. Dank’ al Esperanto, kompreneble.

Tiu aventuro fakte komenciĝis en 2022. Tiam la kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kiu devintus okazi en Kebekurbo, estis nuligita. Sed grupo da Koreoj, kiuj jam rezervis sian vojaĝon, decidis serĉi iun por helpi ilin viziti Kebekon dum la semajno tuj antaŭ la montreala UK. Ili trovis min dank’ al la mondfama “Ŝlosilo”, kiu instruis Esperanton al preskaŭ ĉiuj koreaj samideanoj, kaj kiun mi bonŝance ekkonis en 2013 en Rejkjaviko. Mi tuj klarigu, ke aziaj esperantistoj kutime uzas simbolan nomon, kiun ili mem elektas, kiam ili esperantistiĝas. Tiel la tre taŭge nomita Ŝlosilo vere iĝis por mi ŝlosilo al Azio!

Do mi tre ĝoje (kvazaŭ profesie, ĉar de jaroj mi planis ĉiujn ekskursojn por la venonta UK) konigis al ili mian landon. Dum tiu semajno mi malkovris, ke Koreoj estas ne nur seriozaj kaj kompetentaj homoj, sed ankaŭ viglaj, amuzaj, ĉarmaj… Ni amikiĝis kaj ili varme invitis min al Koreujo. Neniam invitu min, se vi ne vere volas, ke mi venu!

Kiam amikinoj miaj en Tririvero ekparolis pri vojaĝo al Vjetnamujo, mi tuj pensis, ke tio estus bona okazo por viziti miajn koreajn amikojn. Mi kontaktis Tamaran (kiu por mi estas “Tamara la dua”, kompreneble), kiun mi plej bone konis kaj kiu elstare laboras en la seula sekcio de Korea Esperanto-Asocio. Ŝi tuj entuziasme respondis kaj iĝis ĉeforganizanto de mia ĉeesto en Koreujo. Ŝi kontaktis esperantistojn en diversaj urboj kaj ili kunordigis veran programon por mi, kvazaŭ vojaĝagentejo, sed multe pli interese: vojaĝo ne nur al turismaj lokoj, sed al la vera koro de la lando, ĝia popolo.

Kiel rakonti tian sperton? Tiom da neforgeseblaj momentoj. Pejzaĝoj, monumentoj, historiaĵoj, jes, sed ĉefe homoj. Imagu: de la unua ĝis la lasta tago, sindonemaj personoj akompanis min. Ili jam konis la urbojn, la muzeojn, la parkojn… sed ili volis veni kun mi, ĉiam pluraj el ili, elspezante sian tempon kaj monon por mi, fremdulino. Tiom da ili, karaj gastigantoj, gvidantoj, ŝoforoj, kunmarŝantoj kaj montgrimpantoj! Nun mi ne aŭdacas nomi ilin, ĉar mi timas, ke mi ne povos mencii ĉiujn, kiel ili certe meritas. Nur unu mi absolute devas aparte danki: Zelkova, kiu gastigis min dum pluraj tagoj kaj eĉ akompanis min ĝis Busano. Kiam, post unu monato en Vjetnamujo, mi revenis por pasigi lastan semajnfinon ĉe ŝi en Seulo, mi sentis min kvazaŭ revenante hejmen.

Nu, mi parolu iom pri la lando mem, ĉu ne? Kion vi ŝatus scii? Koreujo estas tre moderna, riĉa socio, kiu nekredeble rapide ŝanĝiĝis, post grava milito dum la 1950-aj jaroj. La Koreoj konstruis fabrikojn, aŭtoŝoseojn, metroojn, turojn, tunelojn… Inter sovaĝaj arbaraj montoj kreskis densaj urboj, aroj da ĉielskrapantoj. La kontrasto estas vere surpriza. Ankaŭ mirigis min la efiko de ĝia publika transportsistemo: estas preskaŭ neniu trafiko! Neniu vico ankaŭ en vendejoj: oni trovas rapide kaj pagas per karto, foje eĉ nur per vizaĝo! Imagu, dum 15 tagoj, mi eĉ ne vidis unu monbileton!

Koreujo estas montara lando. Aroj da krutaj montetoj, unu malantaŭ la alia. Tre malmulte da ebenaĵoj. Do pejzaĝoj tre specialaj, malsimilaj al la niaj. Dank’ al miaj spertaj (kaj atletaj!) amikoj, mi havis la ŝancon supreniri kelkajn el la plej sanktaj montoj, interalie la Soraksan kaj Ĉilisan. Belegaj vojetoj, ornamitaj ne nur per ŝtonegoj kaj riveretoj sed ankaŭ per budhismaj temploj. Kaj kompreneble, mirindaj vidindaĵoj.

Ankaŭ Seulo, la modernega ĉefurbo, estas montara! Provu imagi urbon ne multe pli vastan ol la Montreala insulo, sed dekfoje (10!) pli dense loĝatan. En ĝia centro, monteto iom pli alta kaj pli kruta ol la montreala kaj ĉirkaŭe, anstataŭ riverego, montoj kaj ankoraŭ montoj! La urbo mem enhavas 10 milionojn da loĝantoj kaj la ĉefurba regiono entute pli ol 30 milionojn. Sed oni ricevas neniun homamasan impreson, tre strange.

Nun mi devas rakonti pri manĝaĵoj kaj tablokutimoj, ankaŭ ege malsimilaj al la niaj. La bazo de la korea kuirarto estas kimĉio, tio estas fermentitaj legomoj, ĉefe brasikoj sed ankaŭ multaj aliaj. Ekzistas multe da diversaj receptoj, kombinaĵoj, spicoj, fermentadoj. Oni servas ilin ĉiam, ĉie, kun ĉio! Kimĉioj havas sian propran meblon: apartan fridujon, ofte plursekcian (pro diversaj temperaturoj). Kiam oni malfermas ĝin, ŝvebas odoro tre… kimĉia.

Mi tute ne ŝatis. Tio, kio savis min, estas la abundo kaj diverseco de la pladoj. Kaj la partigado! Ekzemple, se 10 personoj sidas ĉe restoracia tablo, antaŭ ia mendo jam estas probable almenaŭ 20 teleretoj kaj bovloj sur la tablo: estas kimĉioj kaj aliaj akompanaĵoj. Poste ĉiu persono mendas pladon. Sed ne pensu, ke vi ricevos tion, kion vi mendis! Ne. Ĉiuj pladoj estos metitaj ien ajn sur la tablo, por dividi. Eble vi neniam vidos tion, kion vi elektis, sed vi ĉiam, inter ĉio, trovos ion bongustan.

Pri kio vi ankaŭ ŝatus, ke mi parolu? Ho jes, pri la lingvo! Nu, mi scias nenion pri ĝi. Vere. Mi decidis lerni la vjetnaman kaj tute fidi la korean esperantistaron por la cetero! Sed mi lernis la skribsistemon, kiu estas tre bela kaj originala. Tiel oni povas legi fonetike kaj foje trovi kompreneblan vorton, tre amuze. Mi komprenis: tunnel, motel kaj kelkajn aliajn. Oni ankoraŭ vidas multe da ĉinaj signoj, eĉ se la korea alfabeto ekzistas de pli ol 500 jaroj, sed la junuloj ne plu lernas la ĉinajn signojn. Modernaj Koreoj uzas nur la korean sistemon (kaj lernas la anglan, sed malmultaj vere parolas ĝin).

Mi havis okazon viziti la oficejon de la seula Esperanto-movado. La loko tre impresis min: centra, vasta, bone ekipita. Ili aĉetis ĝin (kelkajn miliardojn da ŭonoj)! Ili ankaŭ havas dungiton, kelkajn horojn semajne. Kia lukso! Sed mi ankaŭ vidis, kiel fervore la tieaj esperantistoj laboras. Ili ĉiam zorgas pri venonta kunveno, vojaĝo, alveno de fremdulo…

Post mia vizito de Vjetnamujo, mi ankaŭ tre plezure vizitis oficejon de la firmaego Samsung, kie Ŝlosilo instruas ĉiusemajne al grupo da emeritoj. Admirinda laboro kaj rezultoj!

Tre bonŝance, mi revenis ĝustatempe por partopreni la zamenhofan feston. Mi trovis ĝin tre interesa, sed multe pli oficiala (eĉ formala) ol nia montreala zamenhofa vespero. Estis okazo por revidi plurajn el miaj amikoj, kiuj eĉ venis el aliaj regionoj por tiu okazo.

La sekvanta tago, la lasta, estis dimanĉo. Flugo posttagmeze. Kion fari? Monteton, eble? Jesss! Denove, lastfoje, akompanis min miaj tre karaj koreaj amikoj. Ankoraŭ hodiaŭ, skribante pri tiu neforgesebla vojaĝo, mia koro ŝvelas pro emocio. Mi neniam povos sufiĉe danki tiujn mirindajn personojn, kiuj tiel afable bonvenigis min.

Fotoj de Suzanne Roy 


Afiŝita

en

de

Etikedoj: