“Oni simple ne planas…” vivi en Ukrainio dummilite

El la plej lasta numero de Lumo, verkis Ĵenja Amis:


Mi rigardas la fotojn el nia vizito al Ukrainio, en 2012. Tio estis la lasta vizito de mia edzo Joel kaj mi al Ukrainio. Mi mem poste vizitis en 2018 kaj 2019, por aranĝi ĉion por la translokiĝo de mia patrino al Kanado. Pasis jam pli ol jardeko de tiu bela vojaĝo en 2012, sed mi sentas, ke pasis ne jardeko, sed jarcento… Jen, sur la fotoj, la bela grupo de esperantistoj de ĉiuj aĝoj, ridetantaj kaj feliĉaj. Ni manĝas kuketojn alportitajn de ni el Kanado, kaj diversajn Ukrainajn bongustaĵojn. Ni trinkas teon (la nepra parto de ĉiuj Esperanto-kunvenoj en Ukrainio). Ni amuzas nin per rol-ludoj, ni rakontas pri Kanado, montras fotojn, ridas. Se iu dirus al ni tiam, ke ekzakte post 10 jaroj Ukrainio plonĝos en militon, ni neniel kredus… 

La du junuloj – Svitlana kaj Roman — estas ĉarma paro, kiu eĉ fondis la junularan klubon, kiun ni vizitis en 2012. Ili aktiviĝis jam post kiam mi elmigris el Ukrainio en 2005, do, mi ne konis ilin antaŭ mia foriro. Ni estas amikoj en Fejsbuko, kiu tiam kaj tiam “manĝigas” al mi fotojn de tiu bela paro, jen grimpanta la montojn, jen sur la fonoj de ekzotikaj pejzaĝoj tie kaj jene en la mondo. Roman estas profesia turisma gvidanto. En la lasta foto, kiun mi vidis, kaj kiu frapis min, estis Roman vestita per milita uniformo, la unuan tagon kiel servanto en la armeon… Tio ne devas esti surprizo, ja ĉiu viro en Ukrainio nun povas esti vokita en la armeon, ja oni vivas en milita tempo, sed ial tio estis ŝoko vidi lin vestita milite. Tio estis eble antaŭ kelkaj monatoj. Kaj jen imagu mian ĝojon kaj surprizon, kiam mi legis, ke Svitlana skribis al mi pri sia vizito al Montrealo!

Ŝi venis kun du infanoj – 9-jara Diana kaj 11-jara Boguslav – por ĉ. sessemajna vizito al Kebeko, kun mallonga tempo Montreale. La montrealaj esperantistoj renkontiĝis en sia kutima loko, Resto Végo, por bonvenigi ilin kaj aŭskulti ŝian rakonton pri la situacio en Ukrainio, fine de februaro 2024. La postan tagon ni ankaŭ iom promenis Montreale — vizitis mian laborejon: la Nacian Filmoficejon, kie ili aparte aprezis la pupojn el animaciaj filmoj kaj la tablofutbalon. Sed tie ĉi mi parolos ne pri nia agrabla montrealumado, sed pri tio, kion Svitlana rakontis al ni pri iliaj vivoj en Ukrainio. Do mi proponas ŝian rakonton, iom miksitan kun mia propra voĉo.

“Estis eraro…ĉio baldaŭ finiĝos”

En la komenco, neniu kredis ke milito okazos. Eĉ kiam Rusio havis la armeon apud la landlimo kun Ukrainio, homoj en Ukrainio ne kredis, ke la sekvan tagon okazos invado kaj milito, rakontas Svitlana. Mi mem rememoras ankaŭ la frazon de mia amiko kaj antaŭa samlernejano: “La surteriĝo de eksterteranoj sentiĝus pli verŝajna ol milito kun Rusio…”. Oni ne povis imagi, ke Rusio, la lando, kun kiu oni havas tiom fortajn ligojn familiajn, kulturajn, lingvajn, volos neniigi nin… La rusa lingvo estas ofta lingvo por multegaj Ukrainianoj. Ni plejparte kreskis en dulingva medio, ofte kun gepatroj jen de ukraina, jen de rusa origino, kun la geavoj loĝantaj jen en Rusio por pluraj personoj el Ukrainio, kaj jen en Ukrainio por multaj personoj el Rusio (kiu estas ankaŭ la kazo de Svitlana). “Kiam la milito komenciĝis, ni vere pensis, ke estas iu eraro. Tuj kiam oni komprenos, ke estas eraro, ĉio finiĝos”, konfesas Svitlana. Por multaj – inkluzive de mi – tiu milito sentiĝas kiel plej abomeninda perfido…

La plej bonaj falis unue…

Svitlana diras, ke ĝuste en la unuaj monatoj kaj unua jaro de milito oni perdis la plej bonajn individuojn de la lando. La eliton. La intelektulojn. Ĉar militservi volontulis ĉiuj, tre ofte ankaŭ personoj de tutlanda renomo: aktoroj, atletoj, ĵurnalistoj, muzikistoj… kaj simple ĉiuj, kiuj sentis ke estas ilia devo iri kaj defendi la landon… Unu el tiuj personoj estis mia antaŭa samklasano el la lernejo. Mi legis pri lia morto en la novaĵoj. Li estis atleto kaj organizanto de konata komunuma atleta konkurso…

Rusa Bombado de Mariupol. Foto: Mvs.gov.ua, Creative Commons, CC BY 4.0

Elektroperdoj

Se estas unu angla vorto, kiu eniris en la ĝeneralan vortoprovizon de ĉiu persono en Ukrainio inter la malfrua 2022 kaj la frua 2023, ĝi estas la vorto “blackout” – elektrohalto. En Kijivo la elektro jen estis, jen ne estis, alternante pli-malpli ĉiujn kvar horojn. Oni devis do bone plani sian vivon, komunikadon, retumadon, hejmtaskojn, lernej-laborojn, kuiradon kaj ĉion alian ĉirkaŭ la periodoj de elektro kaj senelektro. Oni lernis vivi laŭ tiu horaro. Svitlana rakontas, ke unu fojon ŝi estis kaptita en lifto, ankoraŭ 10–15 minutojn antaŭ ol la senelektriĝo devis okazi laŭ la horaro. Ŝi diras, ridetante, ke jen ŝi praktike lernis, ke la horaroj ne estas ekzaktaj, sed nur proksimumaj. Bonŝance, ŝia edzo Roman revenis kaj aŭdis ŝiajn frapojn kaj la vokojn por helpo. Li trovis en jutubo videon pri kiel malfermi la lifton, kaj ŝi eliris el la lifto, starante meze inter la du etaĝoj. Svitlana diras, ke ne estis danĝere, kaj ke nuntempe en Kijivo la senelektrigoj ne okazas – aŭ okazas malofte, bonŝance…

La infrastrukturo damaĝita

Aparte en la komenco de la invado, multaj objektoj de la urba infrastrukturo en diversaj urboj, kaj, kompreneble, ankaŭ en Kijivo, estis damaĝitaj. T.e., la lokoj, kiuj provizas kaj purigas la akvon, generas kaj distribuas la elektron, ktp. Tio ege malfaciligas la ĉiutagan vivon. Dum Svitlana parolas pri tio, mi rememoras la kanadan ŝtormon de printempo 2023, kiu trafis Orientan Kanadon, kiam ni mem perdis elektron por iom da tempo… Estas nur en tiaj momentoj, kiam ni memoras, en kiom komfortaj kondiĉoj ni loĝas, kiam ni perdas tion, eĉ nur por kelkaj horoj aŭ kelkaj tagoj… Mi aldonu, ke tiuj damaĝoj de la infrastrukturoj ne estis hazardaj — ili estis zorge planitaj, por trafi ekzakte tie, kie ĝi plej doloras kaj trafos kiom eble plej multe da homoj…

Infanhospitalo en Mariupol, marto 2022. Foto: armyinform.com, Creative Commons, CC By 4.0

La vivo kun haltoj

Kiam oni aŭdas la sirenon, oni devas iri al la plej proksima ŝirmejo por kaŝiĝi de aeratako. Tio estas la rutino por ĉiuj loĝantoj de la lando. Kiam oni observas rusan aviadilon, eĉ tute fore, eĉ ekster la limoj de la lando, oni anoncas la eblan atakon. Se oni estas en transporto, oni devas eliri el ĝi. Se oni estas en la lernejo aŭ infanĝardeno, universitato, laborejo aŭ kiu ajn alia loko, oni iras suben por kaŝiĝi, kaj oni restas tie ĝis la minaco estas for. Do, oni iom alkutimiĝis al la interrompoj al la ĉiutaga vivo. Oni estas preparita por tio – kun poŝtelefonoj plene ŝargitaj, kromaj poŝtelefonaj ŝargiloj, etaj lampoj, manĝetoj… “Kijivo estas nun la plej sekura urbo en Ukrainio, sed certe ne 100-procente, ĉar estas milito”, diras Svitlana. Tuj poste ŝi aldonas, ke nur 5 km de ŝia domo falis restaĵo de raketo, kiu damaĝis domojn kaj mortigis 7 homojn… Eble, la vorto “sekura” estas tre relativa…

Familioj dividitaj

Post nia kunveno kun Svitlana, mi metis kelkajn fotojn en Fejsbukon. Ŝi sidis apud unu el niaj klubanoj, kaj mi memoras, ke unu amiko skribis: “Bela familio”. Mi devis klarigi, ke la persono apud ŝi ne estas ŝia edzo – kaj ke ŝia edzo Roman estas en la armeo (homoj de militserva aĝo ne rajtas foriri el la lando)… La edzo de Svitlana, Roman, studis medicinon – kaj eĉ se li laboris nelonge laŭ sia medicina fako (epidemiologio), li tamen estis prenita en la armeon kiel kuracisto, kun la rango de leŭtenanto. La realo de pluraj familioj en Ukrainio estas ke ili estas dividitaj. La viroj estas en la armeo — ĉu volontule, aŭ vokite… Pluraj virinoj kaj infanoj foriris el la lando. Fakte, esperantistoj bone organiziĝis por helpi al rifuĝintaj ukrainianoj. La plejparto de esperantistoj el Ukrainio tamen restis en Eŭropo, sed mi konas kelkajn, kiuj iris ankaŭ al Ameriko. Svitlana diras, ke en Ukrainio ŝi diplomiĝis pri la franca kaj la angla, sed ke antaŭ la milito ŝi ne multe uzis la francan. Sed tio evidentiĝis ege utila, kiam ŝi iris loĝi kun la gefiloj en Francio. Kompreneble, la franca tre utilas ankaŭ nun, vizitante Kebekion. (Svitlana rakontas, ridante, ke ŝia gastiganta familio en Francio trovis bonan manieron lerni la ne-tro-facilan-por-ne-slavoj nomon de ŝia filo: Boguslav, kiu estis ĉarme nomita “Beau-gosse-slave” – bela slava knabo, en la franca lingvo). Ŝiaj infanoj ankaŭ iom parolas la francan, kaj eĉ iris al la lernejo en Francio.

Sed… la prezo de tiu sekureco estas apartiĝo de la familioj… Mi demandis al la infanoj, kiu estas ilia plej ŝatata loko en la mondo. Diana respondas senhezite, Ukrainio…

Mapo de la milito, je la fino de januaro 2023.

Laceco instaliĝas

Post la komenca sento de socia devo, kiam pluraj personoj volontulis por la armeo, nun, pli ol du jarojn poste, laceco instaliĝis. Tiu sento de laciĝo eĉ pliiĝis post la longe atendata, sed apenaŭ sukcesa, kampanjo de kontraŭatakado, pasintaŭtune. Kompreneble, la granda parto de tiu kulpo pezas sur ni, la Okcidento, kiu ne sufiĉe provizis per armiloj… Sed la realo estas, ke la homoj, kiuj volontulis militservi antaŭ du jaroj, volas – kaj devas – iom ripozi, kaj la kvanto de volontuloj nun ne sufiĉas por liberigi la personojn, kiuj batalas, tro lacigitaj, dum tro longa tempo…

La vivo daŭras

Oni ne povas esti en streĉo pri milito la tutan tempon. La homoj iras al kinejoj, kafejoj, kunmanĝas, kuntrinkas, babilas kaj kunridas, diras Svitlana. Rigardante tion de ekstere, oni eble povus foje iluzie pensi, ke fojfoje oni forgesas, ke estas milito. Sed jen la milito revenas en la konversacio, ĉar ĉies amikoj kaj familianoj estas jen en la armeo, aŭ jen tiam kaj tiam venas la sono de sireno kaj la tempo kaŝiĝi, se estas antaŭvidita atako…

Svitlana notas ankaŭ la ŝanĝiĝojn en la kulturo — aparte de la populara kulturo. La kantoj pri la milito kaj la sopiro pri la amatoj, iom kiel tiuj dum la Dua Mondmilito, estas parto de la nuna kulturo kaj arto en Ukrainio. Alia parto estas danki la armeon en la komenco de ĉiuj eventoj. Jen ni estas en tiu bela teatro (kinejo, kafejoj), komfortaj, kaj ni estas dankemaj al la armeo, kiu batalas, por ke ni povu ĝui tiun belan tagon (vesperon) ktp.

Oni ne faras planojn…

Iu saĝulo diris, ke, se oni volas ridigi Dion, oni rakontu al Dio siajn planojn. Do, en Ukrainio nun oni simple ne planas. Ĉar neniu scias, kiel aferoj iros kaj kio okazos morgaŭ. Dum ni promenis en la Malnova Urbo, mi memoras Svitlanan diranta, “nu, ni ne scias, kio alia okazos en Eŭropo, poste”. Jes, post la milito en Ukrainio, aŭ eble dum ĝi. Ĉu la milito estos lokita en Ukrainio, aŭ ĉu ĝi saltos preter la ukrainajn limojn kaj plonĝigos ankaŭ alian parton de Eŭropo en militon? Tristaj pensoj…

Kio poste?

Garry Evans demandis, kiel Svitlana vidas la solvon de la milito. Malfacila demando. Kompreneble, oni ne konas la respondon… Eĉ se Ukrainio (espereble) gajnos, ne estas klare, kiel la lando povas reintegriĝi. Ekzemple, kiel la orienta parto (Donbaso, Lugansko) povus unuiĝi kun la cetero de la lando – pri tio mi dubas, persone… Kaj krome, kun tiom da vivoj perditaj por defendi ĉiun centimetron, la investo de la lando estas tro alta por konsideri la cedon de certaj teritorioj interŝanĝe al la ĉeso de la milito…

Finaj pensoj

Mia koro doloras. Mi volas reveni en la tempo, antaŭ tiuj 12 jaroj, kaj trinki teon kaj manĝi kuketojn, ludante rol-ludojn kaj rakontante pri Kanado. Mi volas ke Svitlana kaj Roman, la infanoj, estu kune, kaj ke unu tagon ili vizitu Montrealon ĉiuj kune, kvarope. Mi volas ke ili estu sekuraj kaj ne devu fari korŝirajn elektojn. Mi provas foje kompreni, ĉu la mondo rompiĝis en unu momento, aŭ estis pluraj etaj rompiĝoj, kiuj okazis tiam kaj tiam, kiuj fine algvidis al tiu situacio. Mi revas, ke unu tagon mi vekiĝos por konstati, ke la milito estis nur koŝmaro, malbona sonĝo… Kaj mi volas ke esperantistoj – kaj ĉiuj homoj de la mondo – konsentu pri almenaŭ unu principo: ke la vivo de ĉiu persono estas sankta kaj neprenebla, kaj ke la devo de ĉiu persono estas esti instrumento por la paco. 


Afiŝita

en

de

Etikedoj: