Tago de la gepatra lingvo

El la plej lasta numero de Lumo, verkis Bob Williamson


La 21-an de februaro 2024, UEA refoje festis la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo per Gazetara Komunikilo (GK), kiu celis antaŭenigi “la gravecon de lingva diverseco kaj multlingva edukado.” Montrita estis la afiŝo kiun ankaŭ publikigis Esperanto por UN en 37 lingvoj krom la esperanta, kaj tiu GK n-ro 1154 en 18 lingvoj aldone al Esperanto. 

La 21-an de februaro 1999, Unesko proponis la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo al la Unuiĝintaj Nacioj, kiu festis ĝin la sekvan jaron. La dato memorigas tumultojn je tiu dato en 1952 en Dako, tiam Orienta Pakistano (nun Bangladeŝo), kiam polico mortigis kelkajn studentojn kiuj manifestaciis por la Movado por bengala lingvo. Post naŭmonata civila milito, orienta Pakistano deklaris en 1971 sian sendependecon de Pakistano. Depost tiam, la nacia lingvo de la nova ŝtato Bangladeŝo estis la bengala. 

Ĉi-jare dum sabata posttagmezo, la kvar esperantistoj de Halifakso partoprenis en la ĉefa biblioteko tiun feston, organizita de la Bangladeŝa Komunuma Asocio de Nov-Skotio. Ni montris afiŝojn kaj librojn, donis broŝurojn kaj informkartojn, kaj paroletis kun diversaj scivolemuloj kiuj ofte sciis nenion pri Esperanto. Bedaŭrinde, nia partopreno apenaŭ gravis. La evento plimulte celis celebri la bengalan kulturon, kun pripensa diskuto pri edukado por minoritataj lingvuloj. Ankaŭ bedaŭrinde, oni ne malfermis la grandan muron malantaŭ la teatro por permesi la ceteran publikon ekscii pri kaj rigardi la eventon. Estis belaj, eĉ kortuŝaj prezentaĵoj de kantistoj, dancistoj, kaj tamburistoj kiuj montris la diversecon de lingvaj komunumoj. Oni laŭvice ornamis per floroj fidelan imitaĵon de la Ŝahid Minar (martira monumento). Tamen, krom kelkaj minutoj por rakonti esperantlingvan rakonton al la infanoj kaj paroleti kun gepatroj, restis malgranda influo de ni. Oni povus eĉ diri, ke tio ne estis nia celpubliko. Pro tio, nia grupeto devos zorge pripensi, ĉu ni kapablas plimulte influi la eventon venontjare, aŭ ĉu ni rezignu pri partopreno en tia festotago. 


Afiŝita

en

de

Etikedoj: