El la plej lasta numero de Lumo, verkis Bob Williamson:
Kiel bone vi regas la lingvon Esperanto? Ĉu vi kontentas pri via kapablo kompreni la parolitan lingvon aŭ pri via lerteco flue paroli ĝin? Ĉu vi facile legas ĉi tiun tekston, aŭ ĉu vi konstante uzas vortaron aŭ tradukilon por kontroli la vortojn, kiujn vi legas kaj verkas? Se vi daŭre uzas vortaron, mi gratulas vin pro via rezoluteco. La reta PIV (vortaro.net) estas bonega elekto.
Kompreneble, preskaŭ neniuj el ni estas denaskuloj. Komence de la sperto, Esperanto estis tute fremda lingvo. Ni ĉiuj devis eklerni ĝin, kaj ni devis multe ekzerci nin por sufiĉe kontentiĝi pri la uzado. Pliboniĝo dependis ankaŭ de nia daŭra inklino strebi kaj de nia vivsituacio, kiu eble ne provizis sufiĉe multan tempon por daŭre progresi.
Kiel iom mallaborema veterano, mi mem bone komprenas tion. Mi spertadis kaj daŭre spertas defiojn. Frue mi trovis metodojn, kiuj multe helpis al mi: korespondado (kun vortaro), aŭskultado de podkastoj (ekzemple, pola-retradio.org), poste legado kaj verkado, kaj partoprenado en movadaj aferoj. Post la emeritiĝo, pli da tempo haveblis al mi; mi eĉ povis ĉeesti TAKE en 2008 kaj la UK-ojn de 2009 kaj 2022. Ekde la erao de retkunvenoj, mi sentis min pli kaj pli komforte en la parolkapablo. Ju pli multe da rekta partoprenado, des pli multe da progreso. Survoje mi ĉiam trovis novajn konatojn kaj amikojn.
Eble eĉ pli grave, mi iom post iom trovis, ke la internacia lingvo fariĝis la mia lingvo. Certe estas la dua post la gepatra lingvo, sed ne plu estas fremda lingvo. Ĝi ja apartenas al mi. Certe mi stumblas de tempo al tempo (kiel en la gepatra), sed perfekteco bezonas praktikadon. Retkunvenoj (vidu EventaServo.org) kaj legado (vidu biblioteko.ca/) multe helpas.
Parenteze, se vi bezonas ĝin, la retejo de KEA havas aŭtomatan tradukilon al la angla kaj franca. Tio faciligas la komprenon por neesperantistoj, kaj ankaŭ por ni.
Feliĉan ĝuadon de nia lingvo!