Kio diable estas Esperanto-sumoo?

El la plej lasta numero de Lumo, verkis Garry Evans:


Ĉu vi ŝatas legi librojn en Esperanto, sed ĉiam forgesas? Ĉu vi volas ion por instigi vin pli ofte legi en Esperanto? Esperanto-sumoo povas helpi vin.

Sed, kial sumoo (la japana luktosporto, en kiu du dikegaj homoj provas puŝi unu la alian ekster la rondon dum luktoj, kiuj kutime daŭras nur sekundoj) iel ajn rilatas al Esperanto?

Sumoaj turniroj okazas sesfoje jare en Japanio en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro. Ĉiu turniro daŭras 15 tagojn, de dimanĉo al dimanĉo.

En 2009 sinjoro Jasuo Hori el Japanio ekhavis la ideon organizi Esperanto-legadan konkurson je la sama frekvenco. Dum 15 tagoj partoprenantoj ĉiun tagon legu libron. Ĉiu partoprenanto povas elekti sian libron kaj la kvanton da paĝoj, kion ŝi aŭ li intencas legi ĉiun tagon. Se vi estas komencanto, vi povas decidi simple legi Gerda Malaperis po du paĝojn tage; spertaj esperantistoj po 30 pagôj de La Litomiŝla Tombejo de Karolo Piĉ (eble la plej malfacile komprenebla romano en Esperanto). Partoprenanto, kiu plenumas sian tagan taskon, havas unu venkon. Ne vere temas pri konkurso, ĉar ne ekzistas venkintoj aŭ ĉampiono. Vi kvazaŭ luktas kontraŭ vi mem por atingi perfektan rekordon de 15 venkoj dum la du semajnoj. Sed la solidara sento, ke vi legas kune kun 300 aliaj esperantistoj tra la tuta mondo, eble donos al vi pli da disciplino por legi ĉiun tagon kaj ĝui la legadon de Esperanto-libroj.

La aliĝmaniero estas simpla. La tuta regularo troveblas en la retejo de Esperanto-sumoo. Por komenci, sendu retmesaĝon al S-ro Hori hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp kun viaj detaloj. Krom la libro, kiun vi planas legi, vi elektu luktistan nomon. Mi estas Gario, sed plejparte homoj elektas pli buntan nomon kiel Horizonto (S-ro Hori mem), Fiŝino aŭ Esploristo.

Dum la konkurso, vi raportu al via prizorganto ĉiun kvinan tagon pri viaj venkoj aŭ malvenkoj. Esperanto-sumoo ĉijare verŝajne okazos de la 10-a ĝis la 24-a de marto, 12-26-a de majo, 14-28-a de julio, 8-22-a de septembro, 10-24-a de novembro (laŭ la turniroj de la Japana sumoo, sed povas okazi ke S-ro Hori ŝanĝas datojn pro siaj propraj farendaĵoj).

En la januara Esperanto-sumoo ĉijare partoprenis 313 luktantoj el 38 landoj, sed bedaŭrinde nur du el Kanado: Vaughn Seward el Edmontono kaj mi. El la pasinteco, estis 1-2 aliaj kanadaj partoprenantoj, sed neniam pli ol kvar. En januaro, Kanado estis nur en la 22-a loko laŭ lando (egale kun DR Kongo). Estus bone, se ni povus kuraĝigi pli da esperantistoj el Kanado partopreni.

Sed kie trovi libron por legi? Ne forgesu pri Libraro Ludovika, biblioteko de la Kanada Esperanto-Asocio, kiu enhavas la plej grandan kolekton de Esperantaj libroj en Norda Ameriko (proksimume 3000). Se vi estas membro de KEA aŭ de Esperanto-Societo Kebekia, vi rajtas pruntepreni librojn. La biblioteko eĉ sendos la
librojn al vi poŝte senpage – vi devas pagi nur la resendan koston. Se vi preferas legi bitlibrojn, vi trovos multajn sugestojn en la retejo la Esperanto-sumoo.


Afiŝita

en

de

Etikedoj: