Centjariĝo de Marjorie Boulton

El la plej lasta numero de Lumo, verkis Geoffrey Greatrex:


Je la 7-a de majo ĉi-jare oni festos cent jarojn post la naskiĝo de Marjorie Boulton. La daton mi tre facile memoras, ĉar nur du jarojn poste (precize) naskiĝis mia propra patrino, kiu, feliĉe, daŭre vivas (en Britio). Oni festos ĉi-jare ankaŭ la centjariĝon de William Auld, longtempa amiko de Marjorie, kompreneble. La brita Esperanto-Asocio tial anoncas ‘festjaron Bauldton’ kun kongreso en Oksfordo; ĉu la kunmetita nomo vere funkcias en Esperanto, jen malfacila demando. 

La kontribuo de Marjorie al la Esperanto-literaturo certe ne dubindas. Multaj jam komentis tion, ekz. Humphrey Tonkin donis belan prelegon en la UK en Torino pasintjare pri ŝia traduko de Koriolano de Shakespeare. Mi unuafoje renkontis Marjorie en Oksfordo en oktobro 1986. Ĵus alveninte tie por studi la klasikan mondon ĉe kolegio Exeter, mi partoprenis la tiel nomatan ‘flavbekulan foiron’ (‘Freshers Fair’ en la angla, la traduko estas tiu de Marjorie). Je la budo de la loka asocio deĵoris, kontraste kun ĉiuj aliaj apudaj budoj, du maljunulinoj – Marjorie kaj Kate Hall. Ili certe surpriziĝis, kiam mi alparolis ilin per komenca ‘Saluton’: mi faris senpagan kurson (neoficiale) en mia lernejo en la antaŭa jaro. En la sekvaj jaroj mi ofte ĉeestis interesajn prelegojn en la domo de Marjorie en Stockmore street, kiam venis pluraj eminentaj samideanoj. Ĉiam ŝi provizis la ĉeestantojn per belaj frandaĵoj kaj trinkaĵoj. 

En la kanada kunteksto, ni memoru la belan amikecon, kiu naskiĝis inter Steĉjo Norvell kaj Marjorie. Mi memoras, ke mi parolis al Marjorie pri Steĉjo post mia unua vizito al Halifakso en 1992, kaj evidente mi pli bone konatiĝis kun li, kiam mi forlasis Oksfordon en 1998 por loĝi en Halifakso (1998-2001). En 1994 Marjorie venis al Halifakso, kie ŝin gastigis Steĉjo dum kvar tagoj, antaŭ ol ili ambaŭ veturis al Ludlow, Vermont, por ARE. La du korespondis regule post tiam, kaj en la sekva jaro ŝi kontribuis poemon al la novskotia revuo, Inter Ni

Ĉiam, kiam mi revenis al Britio, mi vizitis Marjorie-n en Oksfordo; ĝenerale, almenaŭ dum eblis, ni eliris manĝi en apuda hinda restoracio, ĉar spicaj manĝaĵoj plaĉis al ŝi. En 2014, kun la helpo de ŝia antaŭa kolegio, Somerville, mi organizis 90-jariĝan feston por ŝi, kiun ĉeestis pluraj samideanoj, ne nur britoj. Ŝi donis belan prelegeton pri la kolegia vivo en sia tempo, kiam ŝi konis (inter aliaj) Ia faman verkistinon Iris Murdoch. En la sekva jaro, per la helpo de sia flegisto Maciej Mirnowicz, ŝi partoprenis la 100-an UK-on (en Lille). Kvankam ŝi tiam malmulte mem parolis, dum la aŭtora duonhoro dediĉita al ŝi, pluraj homoj atestis ŝian bonkoremon kaj donacemon en ŝiaj rilatoj kun aliaj (ekz. per sendo de donacoj al la orfejoj en Brazilo). 

Lastatempe, dum mi ordigis miajn paperaĵojn ĉehejme, mi malkovris forgesitan poemon de Marjorie, kiu ne aperis en la lastatempe eldonita duvoluma kolekto eldonita de EAB, Unu animo homa (kiun mi cetere rekomendas). Eĉ se temas pri omaĝo al la londona klubo, mi opinias, ke ni rajtas ĝin aperigi ĉi tie nun por feste memori nian karan samideanon. 

Por la centjara festo de la Londona Esperanto-Klubo 

Marjorie Boulton, la 26-an de aprilo 2003 

Hodiaŭ ni festas. Ni festas jarcenton; 
ni festu fiere kaj fide;
ni festu dediĉon, la dev-diligenton,
ni festu laŭ veroj, valide.
Cent jarojn persistis la klub' en Londono,
per longaj laboroj, per multa sindono;
malgranda, mokebla, kaj minoritata,
ĝi daŭras, areto gefrata.

Ni festu per vortoj, ni festu per ritoj
pri klubo varmkore multrasa;
jen fremdaj studentoj, kaj
jen ekzilitoj, jen kamaradeco senklasa.
Jen kursoj, prelegoj kaj monda kulturo,
bultenoj kaj kantoj kaj literaturo;
pri la lingva miraklo ni daŭre atestu;
post jarcento, hodiaŭ ni festu.
Pioniroj persistis, aferoj progresis,
kaj multaj servintoj jam mortis;
en mondo neanta, defie ni jesis
kaj kontraŭ probabloj ni fortis.
Strebadis malmultaj, grupet' ŝajne febla,
kaj pruvas maleblon praktike tre ebla;
hodiaŭ al mondo ekstera ni gestu
defie; hodiaŭ ni festu.

Ne eblas sumigi la multajn sindonojn
plej ofte en preskaŭ silento,
de homoj solvintaj la multajn bezonojn,
gvidinte nin tra la jarcento,
sed hodiaŭ ni pensu pri ili kaj danku,
esperu ke tiaj future ne manku;
dum la dua jarcento sindono plu restu;
dankeme, hodiaŭ ni festu.
Eĉ rapide rigardi pasintajn programojn
registras mirindajn diversojn:
vojaĝojn, amuzojn, lumbildojn, deklamojn,
diskutojn, sciencojn aŭ versojn.
Sed apud frandadoj de scio kaj belo
flagretas lumige la pli alta celo;
ke amo, libero kaj paco pli estu:
hodiaŭ ni festu.
 
Hodiaŭ ni festu fiere kaj ĝoje;
sed morgaŭ ni ree laboru;
hodiaŭ ni festu, paŭzante survoje,
sed morgaŭ por streboj fervoru;
memoroj, honoroj kaj gloroj nun ravas,
sed la dua jarcento nun daŭre pli gravas;
ni nin redediĉu, fidelu kaj ardu,
kaj morgaŭ, antaŭen rigardu!

Afiŝita

en

de

Etikedoj: