Septembra Lumeto 2024

Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.


Pasintaj Eventoj

Pasintmonate okazis la Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Aruŝo, Tanzanio, kaj Paralela Universo en diversaj lokoj trans la mondo. Legu la raportojn de kanadanoj pri ili en venonta numero de Lumo. Se vi deziras kontribui por Lumo, bv. kontakti la redaktoron, Ĵenja Amis. 

Venontaj Eventoj

NOREK

La Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (https://eventaservo.org/e/0075b9) okazos sabaton la 7an de septembro en Seatlo, kun virtuala parto de 15:30 ĝis 17:00 Pacifika Tempo. Se vi deziras ĉeesti, tuj tuj sciigu al Arlyn por ke ŝi povos doni al vi la Zoom-kodon. Pere de atendoĉambro oni ne permesos nekonatulojn partopreni. Ne atendu ĝis la lasta minuto! Skribu al Arlyn Kerr esperanto@morsekob.org.

Renkontiĝo Brazila-Kanada (RBK)

La sekva RBK okazos virtuale vendredon, la 4-an de Oktobro. Rafael Scapin parolos pri siaj spertoj kiel Braziliano loĝanta en Kanado, kaj pri la diferencoj inter la du landoj. Estos ankaŭ la kutima amikema babilado. Vidu la informon jam troveblan en la fidinda retejo https://pma.brazilo.org/brazilo-kanado/.

KEA kore invitas vin partopreni pere de Zoom: https://us02web.zoom.us/j/83365337484

Meeting ID: 833 6533 7484
Trovu la lokan numeron: https://us02web.zoom.us/u/ktULbrRwq

Kanada Virtuala Kongreseto (KVaK)

Ne forgesu pri la 8a eldono de KVaK, kiu okazos la 2an de novembro 2024. Pli detalaj planoj venos poste, sed verŝajne estos ero pri kanadaj indiĝenoj, memoroj pri la ĉi-jara UK en Tanzanio, diskuto pri la strategia plano de la Kanada Esperanto-Asocio, kaj la kutimaj muzika paŭzo kaj babilado. KEA kore invitas vin partopreni pere de Zoom:

https://us02web.zoom.us/j/82112426443

Lokaj Kluboj

Dum la aŭtuno, ne forgesu la kutimajn kunvenojn de niaj Esperanto-grupoj tra Kanado – BV disvastigi kaj ĉeesti renkontiĝojn! Viaj amikoj ŝatus vidi vin, kaj niaj grupoj vere dependas de via partopreno por pluvivi kaj prosperi.

Viktoria Kafejo de Idejoj (Zoom)
Je la 9a horo PT, sabate
https://eventaservo.org/o/ViktoriaEsperanto

Vankuvero Kultura Kumziko (Zoom)
La 1a jaŭdo monate, je la 18:30a horo PT
https://eventaservo.org/o/EO-Vankuvero

Vankuvera Renkontiĝo
La 3a jaŭdo monate, je la 18:30a horo PT
https://www.meetup.com/vancouver-esperanto

Alberta Kunvenu! (Zoom)
Je la 19a horo MT, marde
https://eventaservo.org/o/Esperanto-Alberta

EO-Prerioj Kumziko (Zoom)
La lasta jaŭdo monate, je la 19a horo CT
https://eventaservo.org/o/GEKO

NOEL Ni babilu! (Zoom)
Je la 19h ET, ĉiun trian vendredon monate

Toronto Socia Kunveno 
Je la 18a horo ET, la 1a merkredo monate (Loblaws Carlton St – Maple Leaf Gardens) poste restoracio je la 19h30
https://www.meetup.com/esperanto-toronto

Toronto Konversacio por komencantoj (Jitsi)
Je la 13a horo ET, dimanĉe
https://eventaservo.org/o/EO_TOR

(Kitchener-Waterloo & Hamilton – kiel Toronto, supren)
Londona Neformala posttagmezo de amuzo kaj konversacio 
Je la 12a horo ET, sabate (Tim Horton’s, Wellington Rd)
https://www.meetup.com/Esperanto-London

Otava Konversacia Rondo Tutmonda (Skype)
Je la 19a horo ET, lasta ĵaŭdo ĉiumonate
https://eventaservo.org/o/Esperanto-Otavo

Montrealo Ni parolu! 
Je la 18:00 ET, la dua kaj la lasta vendredo ĉiumonate (Resto Végo, rue St-Denis)
https://www.meetup.com/esperanto-montreal

Nov-Skotio Videkunveno (Zoom)
Je la 11a horo AT dimanĉe
https://eventaservo.org/o/EO_Nov-Skotio

Nov-Skotio EO-Kafejo
Je la 14a horo, la 3a dimanĉo ĉiumonate (Ampersand Kafejo, HFX Centra Biblioteko)
https://www.meetup.com/Esperanto-Halifax

GEKO subtenas vian EO-Klubon

Post la someraj ferioj, la aŭtuno estas kiam rekomenciĝas lernejoj kaj universitatoj, kaj okazas multaj eventoj kie Esperanto povas esti disvastigita. Ĉu vi bezonas helpon por identigi eblecojn en via urbo por reklami Esperanton? Ĉu via loka klubo bezonas broŝurojn, afiŝojn, flagojn, standardojn, T-ĉemizojn aŭ aliajn materialojn? Ĉu vi volas kreskigi vian kluban membrecon? 

Ekzistas helpo por vi: GEKO estas organizo kiu subtenas la kreskadon de nia EO-komunumo. Ni povas sendi al vi tion, kion vi bezonas (kutime senpage) aŭ desegni ĝin se ĝi ne ekzistas. Ni ankaŭ povas helpi krei planon por reklami Esperanton kaj varbi novajn homojn en via urbo. Antaŭen Esperantujo! Skribu al saluton@geko.to

Speciala alvoko: Helpu komencantojn!

Multaj EO-renkontiĝoj interrete nun estas atingeblaj per EventaServo.org …tamen tre malmultaj estas por komencantoj, kiuj lernas Esperanton. Unu estas la Konversacioj por Komencantoj, ĉiun dimanĉon je la 14a horo (ET) per Jitsi: https://meet.jit.si/Esperanto-Toronto

Konversacioj por Komencantoj de Esperanto Toronto estas amuza kaj neformala ĉiudimanĉa babilo por lernantoj.

Tamen ni bezonas vian helpon: ĉiudimanĉe ĉeestas komencantoj, sed malmultaj aŭ neniuj spertaj Esperanto-parolantoj. Ĉi tio signifas, ke foje, la blindulo devas gvidi la blindulon!

Se vi estas sperta esperantisto, ni amus se vi povus meti ĉi tiun eventon en vian kalendaron kaj ĉeesti kiam vi povas. Ne necesas temo, leciono aŭ preparo: ĝi estas tre afabla kaj organika renkontiĝo por ekzerci paroli kaj aŭskulti. Memoru, ke la atento estas sur komencantoj por ke ili lernas Esperanton, do ni devus permesi al ili grandan spacon kaj tempon por ekzerci ilian paroladon.

Toronto Konversacio por komencantoj (Jitsi)…kutime, sed ne necese, ĉiusemajne

Dimanĉe 13:00 Orienta Tempo 
Ligilo: https://meet.jit.si/Esperanto-Toronto 
Meetup: https://www.meetup.com/esperanto-toronto/events/
EventaServo: https://eventaservo.org/o/EO_TOR

Ĉi tiu retkunveno kutime (sed ne necese) ĉiu-dimanĉe okazas. En EventaServo oni konscie reklamas ĝin nur unufoje en la monato kun la espero, ke ankaŭ spertaj parolantoj ĉeestos specife por helpi la komencantojn.


Afiŝita

en

de

Etikedoj: