Oktobra Lumeto 2024

Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.


Kasisto serĉata

La estraro de KEA serĉas novan kasiston por anstataŭigi nian fidelan kaj longdaŭran kasiston, Raymond Brisebois. Raymond nun preparas manlibron por klarigi la agadojn de tiu posteno, kiun li mem komencis kiel kasista novulo. Laŭ li, ne estas malfacila laboro. KEA volonte akceptos vian baldaŭan proponon ĉe informo@esperanto.ca.

Kontribuu al Lumo!

Restas iom da tagoj ĝis la limdato de la aŭtuna-vintra numero de nia revuo: 10-a de oktobro, 2024. Koran dankon! (yevgeniya.amis@gmail.com)

Pasintaj Eventoj

Ĉu vi mem ĉeestis la septembran eventon NOREK, la Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco, la 7an de septembro, aŭ aliajn eventojn kiel Paralela Universo?

Ĉu vi povus rakonti al ni pri viaj spertoj por Lumo? Bv. retmesaĝi pri ili al Ĵenja Amis.

Venontaj Eventoj

Renkontiĝo Brazila-Kanada (RBK)

La sekva RBK okazos virtuale vendredon, la 4-an de oktobro. Rafael Scapin parolos pri siaj spertoj kiel Braziliano loĝanta en Kanado, kaj pri la diferencoj inter la du landoj. Estos ankaŭ la kutima amikema babilado. KEA kore invitas vin partopreni pere de Zoom: https://us02web.zoom.us/j/83365337484

VK2024

La 5a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 28a de novembro ĝis la 1a de decembro 2024. Ĝi estas senpaga por aktualaj individuaj membroj de UEA. La temo ĉi-jare estas: “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo.”  

Por pli da informo kontrolu: https://vk.esperanto.net/2024/ 

Pli da internaciaj eventoj estas troveblaj: https://eventaservo.org/ik 

Kanada Virtuala Kongreseto (KVaK)

Ne forgesu pri la 8a eldono de KVaK, kiu okazos la 2an de novembro 2024. Okazos, inter aliaj, ĝisdatigo de la estraro, prezento pri la unua UK en Afriko, muziko, kaj oportuno babili kun aliaj samideanoj. KEA kore invitas vin partopreni pere de Zoom: https://us02web.zoom.us/j/82112426443

Zamenhofa Tago 2024

La 15a de decembro estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Tradicie, esperantistoj okazigas inform-kunsidojn kaj renkontiĝojn por disvastigi literaturon en Esperanto, sed festoj ankaŭ povas impliki manĝon aŭ socian renkontiĝon. Ni volas vidi vian feston! Bv. sendi foton al Ĵenja Amis. 

Invito al Nepalo

Eklernu pri la Speciala Ekskurso 2025 en Nepalo, okazonta ekde 26-a februaro ĝis 8-a de marto. Oni celas turismigi la partoprenantojn en mondfamaj turismaj lokoj de Nepalo, inkluzive la naskiĝlokon de Budho. Diversaj esperantaj eventoj okazos por pli vastigi la lokan movadon. Ĉiuj aĝgrupoj povas facile partopreni kaj ĝui la eventon, kaj samtempe oni kuraĝigos al nepalaj esperantistoj. Pli detale vi povas legi en EventaServo https://eventaservo.org/e/5734f0

Se vi havas demandojn pri la programo, bonvolu skribi al ni.

Bharat Kumar Ghimire, Prezidanto

Nepala Esperanto-Asocio: nespa.1990(ĉe)gmail.com

Dulanda Kongreso 2025

KEA kaj Esperanto-USA aranĝas kunan Dulandan Kongreson en Toronto, de la 11a ĝis la 14a de julio, 2025. La LKK jam eklaboris kaj la retejo baldaŭ malfermiĝos.

Metu la datojn en vian kalandaron nun!

Estus belega oportuno por tiuj, kiuj poste flugos de Toronto al la ĉeĥa UK en Brno, tra Vieno.

NASK 2025: ĉu en Toronto?

Oni esploras la eblon okazigi la kursaron de NASK en Toronto venontsomere.  NASK okazus tuj antaŭ la Dulanda Kongreso, eble la 5a ĝis la 11a de julio.  NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro, estas intensa, plentempa, kaj amuza 1-semajna programo, kiu instruas Esperanton al lernantoj de diversaj niveloj.  Kreite antaŭ pli ol 50 jaroj, NASK estas la plej granda Esperanto-lernejo en nia hemisfero. 

Se la ideo partopreni en NASK en Toronto interesas vin, bonvolu indiki tion per eta formularo:

https://forms.gle/v4WJMx8DcmmjQAk79  (La NASK-teamo sendos detalojn, kiam haveblaj)

Se ne estas sufiĉa intereso, NASK ne okazos en Toronto – Plenigu la formularon nun!

Ankaŭ vidu la retpaĝon ĉe: www.NASK.org


Afiŝita

en