Ĉiumonata novaĵletero por Novembro. Ne forgesu ke KVaK 8 okazos morgaŭ!
Ĉu vi havas pensojn aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin pri tio: informo@esperanto.ca
Kanada Virtuala Kongreseto (KVaK)
Ne forgesu pri la 8a eldono de KVaK, kiu okazos morgaŭ, la 2an de novembro 2024 ekde 15h00 en orienta (Otava) horzono. Okazos, inter aliaj, ĝisdatigo de la estraro, prezento pri la unua UK en Afriko, muziko, kaj oportuno babili kun aliaj samideanoj. KEA kore invitas vin partopreni pere de Zoom: https://us02web.zoom.us/j/82112426443
Lumo
Lumo estas la revuo de KEA kaj ESK. Jen la plej freŝa numero…
Hodiaŭ aperas la nova kaj plej granda numero de via revuo: Lumo 2024-2-4
Trovu ĝin ĉe https://esperanto.ca/lumo/ aŭ rekte.
La nova, almanaka numero de Lumo estas havebla nun! Se vi bonŝanciis partopreni la Vankuveran kongreson de 1984, vi eble estos aparte ĝoja legi ĝin kaj rememori pri kio okazis antaŭ 40 jaroj ĉi-jare. Se vi ne partoprenis ĝin, jen vi havos la ŝancon partopreni ĝin spirite kaj malkovri la rakontojn pri tiu unika evento en Kanado. Sed la vankuvera UK ne estas ĉio, kion ni preparis! Estas raportoj el Afriko, Skotlando, Usono kaj, kompreneble, el Kanado, pri niaj propraj eventoj. Legu la artikolon pri interesega E-arkivo en la Kalifornia Ŝtata Universitato, kie okazis Usona Landa Kongreso. Kaj pli, pli, pli, en la rekorde ampleksa (111-paĝa!) LumEGo! Fartu bone, kaj ĝis la ĉi-sabata KVaK!
Ĵenja Amis, la redaktorino
Zamenhofa Tago 2024
La 15a de decembro estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Tradicie, esperantistoj okazigas inform-kunsidojn kaj renkontiĝojn por disvastigi literaturon en Esperanto, sed festoj ankaŭ povas impliki manĝon aŭ socian renkontiĝon. Ni volas vidi vian feston! Bv. sendi foton al Ĵenja Amis.
Dulanda Kongreso 2025
KEA kaj Esperanto-USA aranĝas kunan Dulandan Kongreson en Toronto, de la 11a ĝis la 14a de julio, 2025. La LKK jam eklaboris kaj la retejo baldaŭ malfermiĝos. Metu la datojn en vian kalandaron nun! Estus belega oportuno por tiuj, kiuj poste flugos de Toronto al la ĉeĥa UK en Brno, tra Vieno.
Universala Esperanto-Asocio (UEA): Kotizoj, VK, kaj UK
Martin Schäffer, Ĝenerala Direktoro de UEA, atentigas ke la komitato de UEA decidis lasi la kotizojn 2025 denove sen ŝanĝo. Tio kvankam en la lastaj jaroj UEA havis parte altan inflacion. La financa situacio de UEA tamen estas sufiĉe bona por tion elteni kaj oni laboru por havi pli da membroj. Li do petas nian helpon por vaste informi kaj peti membrojn de UEA remembriĝi kaj varbi novajn membrojn. Ni uzu ĉiujn rimedojn, por ke UEA fariĝu pli forta! Aparte valoras al UEA la kategorio MA (Membro-Abonanto), ĉar tio gravas por la eldonkvanto kaj por la financoj. Jen la ligilo: https://uea.org/alighoj/alighilo
Martin speciale atentigas nin pri du GRAVAJ punktoj. Baldaŭ denove okazos la Virtuala Kongreso (28-a de novembro ĝis 1-a de decembro 2024). Partopreno neniom kostas, se oni estas membro de UEA en 2024. Se oni ne estas membro kaj oni aliĝas rekte pere de la VK aliĝilo (Atentu! La oferto Ne validas por aliĝo pere de peranto), oni samtempe povas fariĝi membro por 2024 kaj 2025. Jen la ligilo: https://vk.esperanto.net/2024/aligxilo/
Jen ankoraŭ alia ege grava informo. La UK 2025 okazos en la ĉeĥa urbo Brno! Jen la aliĝilo: https://uea.org/kongresoj/alighilo
ATENTU: La unua aliĝperiodo jam finiĝas 2024.11.30
La plenan kotiztabelon vi trovas ĉe: https://uea.org/kongresoj/kotiztabelo
Renkontiĝo Brazila-Kanada (RBK)
La sekva RBK okazos virtuale merkredon, la 11-an de decembro. Brazilanoj gastigos la partoprenantojn, kaj ni interalie frue festos Zamenhof-Tagon 2024.