El la plej nova numero de Lumo, intervjuo de Mark Fettes per Ĵenja Amis pri la 1984a Vankuvera UK…
“La Vojmontranto: Kie ajn vi volas iri, tie Mark Fettes (Mirinda Marko) estis antaŭe kun siaj ŝildoj. Inter siaj 5382 1/2 taskoj kiel Kongresej-estro, Mark elspezis centojn da horoj precize desegnante vojmontrilojn, kiujn lia taĉmento de helpantoj pene farbis
pli-malpli bele. Post tio, Mark kun lupeo kaj blanka farbo forigis ĉiujn etajn
malperfektaĵojn. Pro tio li iom strange koloriĝis dum la UK — verdaj kaj blankaj
fingroj, kaj ruĝaj okuloj!” Tiel la Kongresa Kuriero — La Totemo — priskribis Mark-on
Fettes. Eble, unu el la plej konataj esperantistoj, akademiulo, ESF-ulo kaj, eble, plej
konata, kiel antaŭa prezidanto de UEA, Mark ensaltis en la Movadon per tiu ĉi
Universala Kongreso. Bonŝance por ni, li ne nur ensaltis, sed restis aktiva movadano
sian tutan vivon. Ni intervjuis Mark-on, la Vojmontranton!
Kiuj estas viaj plej fortaj (amuzaj, strangaj) memoroj de la kongreso? (pluraj eroj bonvenas!)
Mi neniam antaŭe partoprenis Universalan Kongreson, do ĉio estis nova por mi. Tradiciaj programeroj kiel la Nacia kaj Internacia Vesperoj, la kunsidoj de la Akademio kaj la Komitato, la Internacia Kongresa Universitato posedis allogan misteron. Mi memoras mian miron, kiel Humphrey Tonkin, tiam vicprezidanto de UEA (kaj finante sian 10-an jaron en la Estraro), iel sukcesis aperi ĉie, ĉiam energia kaj kuraĝiga, kvazaŭ li havus unu aŭ du ĝemelajn fratojn. Mi atestis memorindan eksplodon en la Akademio pro la ĉeesto de Karolo Piĉ, la ĉeĥa aŭtoro de la avangarda romano La litomiŝla tombejo aperinta la antaŭan jaron; liaj lingvaj eksperimentoj kaj teorioj vekis furiozan reagon. Jonathan Pool, kiu enkondukis la kongresan temon, impresis min per sia insisto paroli Esperanton kiel eble plej logike, kvazaŭ kiborgo. Vilĉjo Harmon, la usona ĉefdelegito, senceremonie kaperis mian elektran tajpilon en la LKK-ĉambro kaj komencis labori je maŝinpafila rapideco; post mia foriro al aliaj taskoj, li demandis, laŭrakonte, “Kiu estas tiu junulo kiu okulumis al mi tiel strange?”
Kiel vi implikiĝis en la kongresorganizado kaj kion vi faris?
Mi estis kongresejestro – logika elekto, ĉar mi estis tiam doktoriĝa studento pri biokemio en la Universitato de Brita Kolumbio, kies kampuso gastigis la kongreson. Mi devis prizorgi la aranĝojn en la diversaj salonoj, la ŝildojn kaj indikojn por gvidi la homojn, kaj fari amason da specifaj taskoj, foje neantaŭvideblaj. Ekzemple, la pola aktorino Jadwiga Gibczyńska bezonis rekvizitojn por sia sol-luda prezento en la teatra programo (mi svage memoras ke ŝi ludis Klara Zamenhof). Mirakle mi gajnis aliron al la stokejo de la universitata teatra klubo, kaj fiere kondukis ŝin tien — kvankam rapide montriĝis, ke nenio sub la nivelo de La Scala sufiĉus por kontentigi ŝiajn postulojn.
Kia estis rilato — kaj la kunlaboro — inter diversaj teamanoj kaj la LKK-estro?
Mi ŝatis la homojn en LKK. Preskaŭ ĉiuj estis enmigrintoj, el diversaj mondopartoj — Ĉeĥio, Sudafriko, Karibio. La kerna grupo estis prezidanto Wally du Temple, vic-prezidanto Brian Kaneen, kaj sekretario Ted Woodruff. Mi aparte bone rilatis kun Indrani Beharry-Lall, kiu respondecis pri la arta programo, kaj Anne Whittaker (Neave), kiu prizorgis la gazetaran servon kaj kongresan kurieron. La kunsidoj, en la domo de Brian, estis bonhumoraj kaj konstruaj. Wally estis tre entreprenema, kaj nemalofte ni devis iom bremsi liajn pli aŭdacajn ideojn. Iam mi ĉeestis kunsidon kun li kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Diccon Masterman (eksa piloto de la brita aer-armeo, kiu brile personigis tiun karieran profilon), kiam ni intertraktis kun la konferenca servo de la
universitato. Subite Wally deklaris, proksimume, “Se vi ne povas plibonigi vian oferton, ni okazigos la kongreson aliloke!” Mi estis tute konsternita, kaj ankaŭ Diccon surpriziĝis (“vi troigas” li diris milde, kiam ni petis privatan kunsidon por regrupiĝi). Nu, mi ne memoras, ĉu venis pli bona oferto, sed tia estis la gvida stilo de Wally — ĉiam
preta provi novajn direktojn.
Mi legas, ke homoj aparte aprezis la kongresejon. Rakontu iom pri ĝi kaj pri via laboro kiel kongresejestro. Ĉu vere vi redesegnis ĉiujn sagetojn, aŭ estas ioma troigo?
Mi verŝajne estis tro perfektema (kaj Diccon estis ankaŭ tia tipo — mi ankoraŭ memoras liajn ripetajn admonojn, ke estu ĉiam freŝa trinkakvo por la parolantoj!). Verdire la diversaj salonoj ne estis aparte brilaj, nur adekvataj por la kongresaj bezonoj, sed la kampuso estas eksterordinara loko, lokita sur duoninsulo okcidente de la
urbocentro, kun grandeta arbaro kaj bela nudista plaĝo apude kaj mirinda perspektivo al la montoj kaj insuloj pli norde. Do, el tiu vidpunkto mia ĉefa tasko estis zorgi, ke la homoj ne perdiĝu…almenaŭ ne tro.
Kia estis la arta programo? Ŝajne, kelkaj eroj estis aparte ekscitigaj kaj brovlevigaj, ĉu?
Ni multe cerbumis pri la enhavo de la Nacia Vespero. En Vankuvero de la 80-aj jaroj, ne estis entute klare, en kio konsistas “kanada kulturo” kaj kiel oni prezentu tion al internacia publiko. La fina elekto estis, ni diru, eklektika… mi memoras i.a. la ventrodancistinojn (tre ŝatatajn de la pli aĝa kaj vira parto de la publiko!) kaj la rompodancistojn. Tiuj ĉi estis fakte sufiĉe elstaraj, kaj ĉar “breaking” estis tiam ankoraŭ nova modo en Nord-Ameriko, ĝi efektive estis ĝisdata aspekto de la kanada kulturo pri kiu mi mem ne konsciis. Mi ne povas ne mencii la fakton, ke la gajnanto de la ora medalo pri tiu korpa arto en la ĵusaj Olimpikoj estas vankuverano… do nia kongreso kvazaŭ aŭguris la estontecon tiurilate!
Indas mencii mian propran kontribuon al la Internacia Vespero, prezento de fama longa poemo “David” de la kanada poeto Earl Birney en traduko de longtempa movadano Betty Salt. La ideo venis de Wally (kompreneble!), kaj mi do diligente parkerigis la poemon, kiu rakontas pri la montgrimpaj aventuroj de du amikoj kiuj finiĝas per tragika akcidento. La deklamado en si mem ne estis problemo, sed mi ne antaŭvidis la defiojn de mikrofono kun kablo. Mi aktoris la plej ekscitajn partojn, kaj plurfoje la malbenita aparato implikiĝis kun miaj kruroj, malkroĉiĝis de mia ĉemizo kaj brue falis sur la scenejon. Nu, eble tio eĉ alportis plian dimension al la dramo de la rakonto! La finaj aplaŭdoj salutis ne nur arton sed
ankaŭ eltenemon…
Kiom vi memoras pri la acersiropa sagao?
Tio venis al mi nur kiel rakonto pri (mal)gloraj tempoj pasintaj. Mi aliĝis al LKK malpli ol unu jaron antaŭ la kongreso, kiam la acersiropa odiseado estis jam parto de la mitologio de tiu unua kanada UK. Brian ankoraŭ lamentis la perdon de sia poŝkalkulilo, kiu malaperis en la siropon (reboligatan por forigi ŝimon) kiel ŝipo en Karibdon. Sed, laŭ mia memoro, sufiĉe da siropo saviĝis por doti la kongresajn sakojn.
Imagu, estas 1984. La UK ĵus finiĝis. Vi iras al la LKK-ĉambro por iom ripozi, vidi aliajn LKK-anojn kaj dividi viajn sentojn kun aliaj LKK-anoj. Kion vi dirus al ili, aŭ pri kio vi klaĉus?
Mi daŭre memoras la moknomon, kiun Diccon donis al la vankuvera vojaĝagentejo, kun kiu ni laboris: All Destinations Trouble. Fakte mi havis relative facilan taskon en LKK — mi laboris plejparte kun objektoj kaj salonoj, ne kun homoj (kvankam mi ankoraŭ sentas dankemon al Derek Roff kaj Normand Fleury, du junaj homoj kiuj aperis en la kongresejo kaj tuj anoncis sin helpopretaj, savante min de dronado). Aliaj LKK-anoj devis lukti kun obstinaj kaj postulemaj kongresanoj, duonkompetentaj firmaoj, kapricaj artistoj, aŭtobusa striko, kaj tiel plu. Finfine, tamen, oni pardonas ĉion. Nur tiuj, kiuj laboris por la
organizo de UK, komprenos la mikson de ĝojo, malgajo, kaj elĉerpiĝo, kiu ondas ĉirkaŭ la LKK-anoj kongresfine. Verdire tiam jam pasis la tempo por klaĉoj — oni komune festas la travivadon.
Kiu estas sur tiu foto kaj kio okazas?
Ni troviĝas ekster la domo de Brian (dekstre kun la sunokulvitroj), kie mi provdeklamas la poemon “David”, destinitan por la Internacia Vespero. En tiu momento supozeble temas pri la grimpado de unu el la montoj menciitaj en la poemo — kaj ne, laŭ la ridetoj, pri la tragedia fino. Mi estis tiam 22-jara, kvankam oni pardonus la
mistakson, ke temas pri 17-jarulo…