🇺🇸 + 🇨🇦 Dulanda Kongreso okazos 11an - 14an de Julio 2025 en Toronto! Vidu toronto2025.net

Decembra Lumeto

Ĉu vi havas pensojn aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin pri tio: informo@esperanto.ca


Lumo

Lumo 2024-2-4 jam haveblis la 1an de novembro. Ĉu vi jam ekrigardis aŭ finlegis ĝin? Bonvolu sendi viajn reagojn al informo@esperanto.ca.

Renkontiĝo Brazila-Kanada (RBK)

La sekva RBK okazos virtuale merkredon, la 11-an de decembro. Brazilanoj gastigos la partoprenantojn, kaj ni interalie frue festos Zamenhof-Tagon 2024. Eventuale trovu la kutiman ligilon al RBK en la fidinda brazila retejo https://pma.brazilo.org/brazilo-kanado/.

Zamenhofa Tago 2024

La 15a de decembro estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), kaj la ĝis nun plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Tradicie, esperantistoj okazigas inform-kunsidojn kaj renkontiĝojn por disvastigi literaturon en Esperanto (pro tio, ankaŭ konata kiel Esperanta Librotago), sed festoj ankaŭ povas impliki manĝon aŭ socian renkontiĝon. Ni volas vidi vian feston! Bv. sendi foton al Ĵenja Amis. 

Speciala Zamenhofa Festo en Montrealo la 14an de decembro

Spektu la ĵus aperintan kebekian mallongan filmon « Himalia » en Esperanto de la kinartistoj Clara Milo kaj Juliette Lossky. Clara Milo ĉeestos dum la vespero! Ne maltrafu ĉi tiun unikan okazon spekti la filmon kaj diskuti kun la reĝisoro pri la projekto!

Bonvolu alporti manĝaĵon por kundividi kun la aliaj partoprenantoj.

La projekcio okazos ĉe la sidejo de la Kebekia Esperanto-Socio (SQE), ĉe nia sekretario Sylvain. Adreso: 6595 rue Briand, Montrealo.

  • 17:00 – Akcepto de la partoprenantoj
  • 18:00 – Projekcio de la filmo, sekvata de interparoloj kun Clara Milo
  • 19:00-21:00 – Daŭrigo de la festo, manĝo kaj aldonita programo laŭ proponoj

GRAVE: Bonvolu skribi al info@esperanto.qc.ca se vi intencas partopreni.

5a Virtuala Kongreso

Hodiaŭ finiĝas la Virtuala Kongreso (28-a de novembro ĝis 1-a de decembro 2024). Partopreno neniom kostas, se oni estas membro de UEA en 2024, kaj oni rajtas spekti registritajn programerojn ĝis la fino de la jaro 2024. Se oni ne estas membro kaj oni aliĝas rekte pere de la VK aliĝilo, oni samtempe povas fariĝi membro por 2024 kaj 2025. Jen la ligilo: https://vk.esperanto.net/2024/aligxilo/

Z-Tago: Metu Eo-Librojn en vian publikan bibliotekon 

Tradicie, la naskiĝtago de Esperanto-kreinto estas festata ĉiujare la 15-an de decembro, kaj foje estas nomata “Esperanta Librotago” ĉar L. L. Zamenhof, ĉiam humila, volis ke la fokuso estu pri antaŭenigo de Esperanto prefere al si mem. Li rekonis la valoron de literaturo kaj libroj pri (aŭ en) Esperanto por la disvastigo de la lingvo.

Kvankam multaj el ni ofte legas rete nuntempe, estas ankoraŭ nenio pli bona ol sidi apud varma fajro kun varma trinkaĵo dum vintra tago, kun bona libro. Libroj daŭre estas tre popularaj, kaj ĉiam ofta maniero, kiel multaj homoj unue malkovras Esperanton. 

En la plej multaj grandaj urboj, tiu populareco estas klare evidenta en la kvanto de homoj kiuj uzas la lokan publikan bibliotekon. Biblioteka pruntado restas forta, kvankam iuj el la legaĵoj ŝanĝiĝas al elektronikaj libroj. Multaj homoj lernas pri Esperanto foliumante la bretarojn – aŭ serĉante Esperanton en sia loka publika biblioteko. Mi certe faris tion, post kiam mi ricevis Esperanto-broŝuron en butikcentro, kiel adoleskanto.

Tial gravas havi, disponeblaj al la publiko, kelkajn librojn pri Esperanto en ĉiu biblioteko. Ĉi tio ne devas esti granda kolekto (kaj ne ĉiam verkita en Esperanto, ĉar ili ankoraŭ ne povas legi la lingvon). Ĉu via biblioteko havas multajn librojn pri nia lingvo? Se vi serĉas, vi eble estos seniluziigita… ofte estas tre malmultaj, aŭ eĉ neniuj.

Kiel ni kuraĝigu niajn bibliotekojn stoki librojn pri Esperanto? Eble vi havas bonegan libron por ili sur via bretaro. Se vi havas Esperanto-librojn hejme – konservu ilin hejme. Vi eble pripensos donaci ilin al via biblioteko, sed plej ofte publikaj bibliotekoj havas libro-akirpolitikojn, kaj malmultaj metos donacitajn librojn en cirkuladon. Ili ofte nur donos vian donacitan libron al la societo “Amikoj de la Biblioteko” (aŭ io simila) por ke estu vendata en librovendo por kolekti monon por la biblioteko. Ĉi tio ne estas tio, kion vi intencas!

Pli bone estas uzi du malsamajn manierojn influi vian bibliotekon por akiri librojn pri Esperanto:

  1. Prunteprenu la Eo-libron, kiun ili havas. Bibliotekoj konservas statistikojn, kaj ili atentas kiom ofte libroj pri ĉiu temo estas elprenitaj. Se ili vidos, ke neniu prunteprenis Eo-librojn dum jaroj, ili eventuale forĵetos tiujn librojn kaj ne akiros novajn. Ili ne havas spacon sur la bretoj por stoki librojn, pri kiuj neniu montras intereson. Sed se ili vidas ke estas intereso… ili akiros novajn Esperantajn librojn.
  2. Skribu al via biblioteko, petante pliajn librojn pri Esperanto. Ĉiu publika biblioteko kutime havos manieron sendi komentojn aŭ sugestojn, ofte per sia retpaĝo. Vi ankaŭ povas demandi ĉe la ĉefa akceptejo. Se sufiĉe da bibliotekaj klientoj petas librojn pri iu temo, ili konsideras akiri librojn pri tiu temo.

Tial, ĉi tiun Zamenhof-tagon, ni ĉiuj povas fari du etajn agojn por helpi Esperanton: 

  • prunteprenu la Eo-librojn, kiujn via biblioteko havas (eĉ se vi jam legis ilin);
  • skribu al via biblioteko sugestante al ili, ke ili ofertus pli da libroj pri Esperanto. Vi povas sugesti specifajn titolojn, aŭ postuli la temon de Esperanto ĝenerale.

La disvastigo de Esperanto dependas de ni ĉiuj. Ni povas ĉiuj fari nian malgrandan parton por helpi aliajn malkovri nian mirindan lingvon kaj komunumon.

Andy Blair

Ŝanĝo de la dato de la 110-a UK en Brno: 26.7. — 2.8.2025

UEA ĵus informis, ke pro neatenditaj cirkonstancoj la dato de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) devis esti ŝanĝita. La UK, antaŭe planita por 19-26 julio 2025, nun okazos la sekvan semajnon, inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto 2025.

La ŝanĝo estis necesa por eviti koincidon kun alia pli granda evento en la regiono de Brno, kio kaŭzus nedisponeblecon de loĝlokoj kaj konsiderindan altigon de ties prezoj dum la kongresa periodo…

Pro tiu ŝanĝo la limdato de la unua plej favorpreza aliĝperiodo estis plilongigita ĝis la 15-a de decembro 2024. UEA invitas ĉiujn, ankoraŭ nealiĝintajn, profiti de la nova limdato, aliĝante ĉe https://uk.esperanto.net.

La dato-ŝanĝo okazis kunlabore kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). La 58-a ILEI-Kongreso, planata por okazi en Beogrado, Serbio, nun okazos la semajnon antaŭ la 110-a UK, kaj oni aranĝos bustransportadon inter la du urboj. Pliaj informoj pri la 58-a ILEI-kongreso, kiel la aliĝilo, aperos baldaŭ ĉe https://www.ilei.info.


Afiŝita

en

de

Etikedoj: