MeKaRumi Montreale

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Letisja Bert…


La semajnfinon de la 18-a de majo 2024 okazis MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto) en Montrealo, Kebekio. Tiu tritaga renkontiĝo estis okazo por esperantistoj kune turismi, konatiĝi kaj ekzerci sin pri nia bela lingvo.

Kia plezuro denove sperti tiun Esperantan etoson! Des pli ke por la unua fojo mi partoprenis kune kun mia dujaraĝa filo, al kiu mi parolas nur Esperante. Mi multon atendis de tiu semajnfino por plifortigi lian Esperantan kapablon, kaj tio ja efikis!

Grupa foto en Vego, la unuan tagon

Ni veturis buse el Kebekurbo sabate matene, kaj ni alvenis ĝustatempe por tagmanĝi kun la grupo en la vegetara restoracio Vego, la kutima kunvenejo de la lokaj esperantistoj. Kia ĝojo kaj ĝuo revidi jamajn amikojn kaj renkontiĝi kun novaj! Ni babilis, ludis kaj ricevis librojn menditajn de la biblioteka servo de KEA (dankon al nia bibliotekisto, Martin Morris!).

Post la manĝado Joel Amis ĉiĉeronis nin tra la urbocentro por viziti urbocentrajn preĝejojn. Estis interese spekti la diversajn kristanajn preĝejojn, kaj, kiel anglikana pastro, Joel sciis multon pri la historio de la komunumoj (irlandaj, anglaj, francaj, ktp.) kaj diferencojn inter ili (ekz., rilate al [mal]egaleco de kredantoj, al rilato al spiriteco kaj sociaj klasoj).

Ekskurso “Urbocentraj preĝejoj”

Mi kontentis finfine viziti la preĝejon St. James (Unuiĝinta Eklezio de Kanado), apud la
metrostacio McGill, kiun mi ofte trapasis kiam mi studis en Montrealo. Ĝiaj vitraloj estis aparte interesaj pro la reprezento de la angla flago, kaj ĝia nov-gotika arĥitekturo estis tipe anglo-stila, kun malalta plafono kaj dua etaĝo kun balkono, de kiu la kredantoj povas partopreni la servojn.

Vespere nia grupo disiĝis en diversajn restoraciojn. Mi elektis provi kongan manĝon.

La restoracio, nomita “30-a de junio” honore al la deklaracio de sendependeco de Kongolando, proponis tipajn pladojn (kapran viandon, maniokan rizon, hibiskan sukon ktp.). La manĝo bonis, sed la servo tre malrapidis (mi aparte devas danki al la ĉeestantoj, kiuj tre ĉarme adaptiĝis al malsata, laca infano, kaj aparte al Gari, kiu amuzis lin). Bonŝance, la restoracio situas en la “geja vilaĝo”, kie okazas spektakloj kaj staras artaĵoj. Tiamaniere mia infano povis iom kuri kaj amuziĝi atendante, kaj mi povis spekti spektaklon. Multaj amuze kostumitaj homoj trapasis antaŭ ni kaj salutis. Tio aspektis kiel miksaĵo de karnavalo kaj fierec-parado. Ĉiuj trapasantoj estis ĝojaj kaj ŝercemaj. Transgenraj artistoj dancis sur tegmentoj de kamionoj.

Post la manĝo ni kuniĝis en komunuma centro Saint-Pierre por amikeca Interkona Vespero.

Dimanĉon, la 19-an de majo, ni ekskursis en Biodôme, kiu estis konstruita en eksa biciklo-kurejo, apud la tre rekonebla olimpika stadiono de Montrealo. Tie Normando Fleury rakontis al ni pri la historio de tiu viva muzeo pri la naturo, kiu enhavas 2500 bestojn el 200 diversaj specioj kaj pli ol 800 planto-speciojn! Ene de kelkaj horoj li gvidis nin tra kvin diversaj ekosistemoj el Ameriko kaj rakontis pri ili. Mia filo aparte ŝatis la frostan nordan ekosistemon kaj eltrovi simiojn en la tropika ĝangalo, dum mi ĝuis la ekzotajn tropikajn birdojn.

Posttagmeze Silvano Auclair gvidis nin tra la malnova urbo. Lia granda kono pri la urbo estis impresa. Ni interalie lernis pri la unuaj alvenintoj, la pregêj-konfliktoj kaj pri la rilatoj inter la diversaj komunumoj.

Vizito de la malnova urbo

Dum parto de la grupo vizitis la bazilikon Notre-Dame, alia parto de la grupo iris kafumi kaj spektis stratmuzikistojn en parko. Mi tre ŝatis aŭskulti dulcimeriston, kiu lertege ludis modernajn muzikpecojn.

Vespere mi elektis vespermanĝi en meksika restoracio. Ĝi estis tre tipa, kaj por mendi mi devis kontroli, ĉu mia kono de la hispana ne rustiĝis. Martin konstatis, ke kelkaj klientoj, kiuj bone konas la lokon, mendis apartajn manĝojn ne enskribitajn sur la menuo, kaj tiel mi havis la okazon trinki hispandevenan specialaĵon: ciper-lakton!

Vespere okazis Kultura Vespero en Centre Saint-Pierre. Normando proponis al ni kvizon pri kamelidoj okaze de ilia jaro, kadre de la Unuiĝintaj Nacioj. Ni teame devis respondi, kaj ĝi estis kaj amuza kaj kleriga.

E-a kanto-triopo (Silvano, Jordano kaj Ĵenja)

Poste, ni aŭskultis belan kantadon en Esperanto, fare de Ĵenja Amis, Silvano Auclair kaj Jordano Zero. Eĉ mia filo kunkantis kanton de Leonard Cohen tradukitan en Esperanton.

Teatra improvizado dum la Interkona Vespero

Brandono proponis amuzan teatran improvizaĵon, ni multe ridis kaj ĉiuj partoprenis. Kaj fine li ankaŭ legis al ni faman judan krimromanon, kiun li tradukas en Esperanton.

Tio perfekte finis la tagon kaj preparis la etoson por la sekva kaj lasta tago.

Lundon, la 20-an de majo, ni faris la ekskurson “Juda Montrealo en la tempo de Zamenhof”.

Dum la ekskurso Montrealo Juda

Ĵenja Amis mirinde bone ĉiĉeronis. Tiu ekskurso, jam proponita dum la UK en Montrealo, estis preparita kun helpo de la materialoj el la Juda Muzeo de Montrealo.

Tiel ŝi povis rakonti pri infanaj strikoj pro antisemitismo, interjudaj klaskonfliktoj inter riĉaj industriposendantoj kaj ties laboristoj, ktp.

Malnova montreala sinagogo

Ni ankaŭ vizitis kelkajn “ruelles vertes” (verdajn stratetojn) en Mile-End kaj ni ekskursis tra la nuna kvartalo nomata “Eta Portugalio”.

Tagmeze ni manĝis en fama bagel-restoracio, kiu jam ekzistis en la epoko de Leonard Cohen, kaj tie ni adiaŭis unuj la aliajn.

Bedaŭrinde, mi ne povis ĉeesti la ekskurson “La tomboj de la montrealaj Zamenhofoj” kiu okazis posttagmeze, pro frua enbusiĝo.

Tamen, revenante al Kebekurbo, mi daŭre sentis min en Esperanta etoso. Kaj tio konfirmiĝis la sekvan tagon pro tuja renkontiĝo kaj vespermanĝo kun mondbiciklanta Esperanta paro kaj Brandono, kiu ĝuste tiam vizitis Kebekurbon.

Konklude, tiu Esperanta renkontiĝo denove estis tre bona sperto. Tiu grupeta etoso estas vere agrabla. Ni havis tempon bone konatiĝi, kaj la grupo ne estis tro granda, tiel do ni ĝuis la turismajn ekskursojn. Danke al la konoj de la lokaj ĉiĉeronoj kaj organizantoj ni havis la okazon malkovri la sekretojn de nova loko. Fine, tiu renkontiĝo ebligis al mia filo multe progresi en sia Esperanta ekparolo kaj pli bone apartigi Esperanton disde la franca.

Mi kore dankas la organizantojn, la Kanadan Esperanto-Asocion kaj la ĉeestantojn pro tiu semajnfino.

Fotoj de John HUANG, uzataj kun lia permeso


Afiŝita

en

de

Etikedoj: