🇺🇸 + 🇨🇦 Dulanda Kongreso okazos 11an - 14an de Julio 2025 en Toronto! Vidu toronto2025.net

Vere afrikeca Universala Kongreso

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Normando Fleury…


Komence, mi ne certis, ĉu mi iros al Aruŝo por la 109-a UK, sed mi tamen rapide aliĝis. Sed nun, mi ne bedaŭras, ke mi kuraĝis flugi tiom foren.

Andy Blair pretigis por la 109-a UK belan t-ĉemizon, kiun surhavas Normando

Tio estis mia unua vojaĝo al Afriko. Senti sin la videbla minoritato estis nova sperto por mi. Tanzanianoj estas vere afablaj, aparte en gastejo, ili vere provas bonege servi vin. Vi rapide sentas, ke vi estas bonvena en la lando. Turismo estas ja grava fonto de elspezoj por Tanzanio kaj ĝi kreas multajn laborlokojn.

Enirejo al la kongreso

Nu, mi rakontu pri la UK. Unue mi diru, ke mi ĉeestis ankaŭ kvar-tagajn antaŭkongreson kaj postkongreson. Mi estis en Tanzanio dum preskaŭ monato. La antaŭ- kaj postkongresoj estis bonegaj, kun safarioj, vizitoj al etnaj vilaĝoj, spic-bienoj kaj multe pli. Mi multon lernis pri la historio de la lando kaj vidis multajn bestojn kaj birdojn.

La UK mem okazis en tre bona kongresejo, plene taŭga por akcepti nin. Vere agrablas, kiam ĉiuj gravaj programeroj povas okazi samloke (malfermo, fermo,
internacia vespero, ktp). Krome, oni provizis vastan manĝservon, tiel ke tagmeze ne necesis rapidi aliloken por manĝi. Eĉ vegetaranoj havis apartan menuon.

Mi devas konfesi, ke mi aliĝis al multaj tuttagaj ekskursoj ĉar mi konsideris grave, ke mi konatiĝu plie kun la lando. Tio utilis al la Kongresa Fako, ĉar oni bezonis interpretistojn (de la angla al esperanto) dum diversaj ekskursoj. Mi plezure akceptis aparte por la safarioj, ĉar mi ŝategas la naturon, vidi bestojn kaj birdojn.

Dum ekskurso al monto Kilimanĝaro

Mi aldonu, ke pli ol 800 homoj aliĝis, sed ke 600 partoprenantoj sukcese alvenis. El ili pli ol duono estis Afrikanoj. La etoso estis tre afrikeca kaj juna. Mi miris, parolante kun multaj Afrikanoj, pro ilia flueco en Esperanto. Pluraj veturis buse dum tag-noktoj por alveni ĝis Aruŝo. Mi certas, ke por multaj Afrikanoj la UK estis kaj restos mirinda
sperto.

Okazis junulara programo

Mi provis ĉeesti multajn kulturajn programerojn. La talento variis, kaj ofte la kantoj rilatis al paco…kaj la bela lingvo Esperanto. JoMo sukcesis krei la plej dancigan eventon de la UK. Mi ŝvitegis dancante kun cento da aliaj kongresanoj. Afrikanoj ja sendube estas dancemaj.

Belega etoso dum koncerto de Jomo

Mi povas diri, ke la unua afrika UK sukcese okazis. Mi ne dubas, ke la kongresa teamo laboregis tiucele, certe, ne ĉiam en facilaj kondiĉoj.

Mi fine diru, ke mi ne vivus en Aruŝo. La urbo estas brua kun stratoj trafikplenaj. Estas danĝere transiri straton ĉar entute ne estas respekto al piedirantoj. Krome, dum la seka sezono la aero estas tre polvoplena, aldone al la urba poluado. Oni spiras tre malpuran aeron en la urboj. Mi ne povus facile alkutimiĝi al tio.

Sed mi konservas belegajn memorojn rilate la savanajn pejzaĝojn, la bestojn kaj birdojn en la naciaj parkoj kaj la afablecon de la Afrikanoj.

Dum vizito al etna vilaĝo 

Afiŝita

en

de

Etikedoj: