Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe. El la plej nova numero de Lumo. Verkis Bob Williamson kaj Ĵenja Amis…
En Montrealo
La montreala Paralela Universo estas ofte la okazo malkovri novajn lokojn. Ĉi-foje “paralel-universumis” deko da homoj kaj unu hundo: tre ĉarma kaj bonkonduta hundo, kiu kutime “laboras” kiel surdula servohundo por Daz, la edzo de Martin Morris. Ni malkovris tute novan muzeon — la Muzeon pri Montrealaj Memoroj (MEM – Centre des mémoires montréalais), kiu malfermiĝis pasintjare. Ni pensis pasigi tie nur kelkajn horojn, sed ni restis tie ĝis la fermo.
La muzeo estis tute interaga, kun multaj filmoj, instalaĵoj kaj projekcioj. Tre plaĉis al mi “paŝi en la ŝuoj” de kelkaj montrealanoj: oni elektas el la skatolo la ŝuojn kaj aŭdas la rakontojn pri la personoj, al kiuj apartenas la ŝuoj (en multaj kazoj la persono mem rakontas pri si). Tre plaĉis al mi aŭdi la rakonton de indiĝena (inua) artisto, kaj porti dum iom da tempo ŝiajn belegajn mokasenojn. Kiel ĉiam, estis ĝuinda sperto, kaj mi aparte ĝojas ke Paralela Universo, kreita por stimuli la Movadon en Ameriko por la Montreala UK okazas eĉ jarojn post ĝi!
Ĵenja Amis
En Halifakso
La 17-a de aŭgusto 2024 estis bela, sunbrila sed ne tro varmega somera sabato en Halifakso, Nov-Skotio. Tri lokaj esperantistoj renkontiĝis urbocentre en la famaj Publikaj Ĝardenoj por partopreni surlokan renkontiĝon. Ni atendis vizitantojn, sed neniu alia alvenis. Ne temis pri longa evento kun multaj diversaj aktivaĵoj kiel en la ŝablono de paralelauniverso.com. Anstataŭe, ni ĝuis senstreĉan promenadon inter belaj floroj, arbustoj kaj arboj ĉirkaŭ la centra lageto de la parko, kaj kafumis sur benko sub arboj kun kelkaj scivolemaj anasoj. Ni ne malkaŝu tiun grandanimulon, kiu iomete manĝigis la avidajn anasojn. Parenteze, la saman tagon halifaksano Andy Blair gvidis Paralelan Universon en Kebeko.
Bob Williamson