El la plej nova numero de Lumo. Verkis Ĵenja Amis…
Ne, ni ne iris ĉi-somere al la Universala Kongreso en Tanzanio — ni vojaĝis pli proksime al la hejmo, ĉe niaj najbaroj en Usono, kaj ni havis mirindan tempon, unue en Georgio por viziti la familianojn kaj esperantajn amikojn, kaj poste ni iris por la Usona Landa Kongreso en Losanĝeleso, al kio, kompreneble, aldoniĝis iom da sudkalifornia feriado.

Post varmega kaj humidega Georgio, seka sudkalifornia klimato sentiĝas paradize. Al mia surprizo, tute ne estis varme — foje, apud la maro eĉ malvarmete, sed la suno estas tre forta — ni elĉerpis plurajn boteletojn da sunkremo kaj mi ricevis kelkajn sarkasmajn “ne timu, ne pluvos hodiaŭ”, dum mi uzis mian sunombrelon (en julio en Kalifornio preskaŭ neniam pluvas). Kaj ho, la floroj, la arboj, la birdoj! Preskaŭ ĉie tra Sudkalifornio akompanas vin citroneca odoro de iu ekzotika planto. Dum ni estis tie, bonŝance, ne estis ajnaj fajregoj kaj la aerkvalito estis tre bona. Tamen mi rimarkis, ke eĉ se ne estas incendioj, foje la objektojn ekstere kovras ne polvo, sed griza cindro — la trista memorigo de la klimata realo.

La kongreso okazis en la kampuso de Ŝtata Universitato de Kalifornio — California State University, Dominguez Hills, en urbo Carson, apud Long Beach — ĉio parto de Granda Losanĝeleso. Mi loĝis en la kongresa hotelo, kiun oni aparte rekomendis por paroj, kaj mi ne konstatis pli-malpi ĝis la ekiro, ke ĝi troviĝas pli ol horon piede de la kongresejo. Ŝajne, normala afero por lokanoj, kiuj kutimas aŭti aŭ “uberi”, sed ne kutima por ni, montrealanoj, kiuj kutimas al malpli grandaj distancoj kaj pli oportuna publika transporto.

Unu el la plej bonaj aferoj pri la kongreso estis kie ĝi okazis — la kampuso de la universitato. La homoj, kiuj loĝis ĉe la universitato, organizis matenan bird-spektadon. Pro la distanco, ni ne sukcesis trafi tiun promenon, sed unu matenon ni mem promenis tra la ĝardenoj de la kampuso kaj estis mirinda sperto — tiom da multkoloraj birdoj kaj zumantaj kolibroj (surprize laŭtaj, malgraŭ sia grando!). Oni povas forgesi, ke oni estas simple sur la universitata kampuso kaj ne eta botanika ĝardeno.

Malsimile al la montrealaj enurbaj universitatoj, Ŝtata Universitato de Kalifornio, Dominguez Hill, estas iom for de la butikaroj kaj manĝejoj. Do la kongresorganizantoj alportis al la universitato ĉiujn manĝojn kontraŭ ridiga (laŭ la kaliforniaj normoj) prezo de $5-10. La manĝaĵo estis absolute elstara, senlima kaj la kvanto de la manĝaĵo komforte kovrus eble dekoblan nombron de partoprenantoj. Mi pensas, ke mia edzo Joel estis aparte impresita per la senlimaj matenmanĝaj buritoj! Apartan dankegon al David kaj Elle Beck kaj ĉiuj aliaj organizantoj pro la zorgo pri la manĝoj kaj ĝenerale pri ni, kongresanoj. Ili faris elstare.

Por mi kaj eble la cetero de la partoprenantoj la plej memorinda parto de la kongreso estis la plaĝa festo en Long Beach, en la restoracio + drinkejo, meze de la plaĝo, kun denove senlima meksik-stila bufedo. Ho, kaj la dancoj! La restoracio fariĝis dancejo amatora kaj preskaŭ profesia, ĉar kelkaj el niaj partoprenantoj estis mirindaj dancistoj. Mi kaj kelkaj aliaj kuraĝuloj naĝis kaj unu esperantisto eĉ permesis al mi uzi sian surftabulon (mi tute fiaskis pri surfado, sed mi ĝuis naĝi, eĉ se la temperaturo
vespere sufiĉe falis al eble 15-16 gradoj).

Mi ofte aŭdis, ke la usonajn kongresojn partoprenas ĉefe “grizharuloj”. Nu, tio tute ne estis mia losanĝelesa sperto. La kvanto de junuloj ĝenerale kaj novaj esperantistoj estis enorma — multaj el ili esperantistiĝis dum la kovimo, kaj nemalmulte el ili jam ĉeestis nian montrealan UK-on en 2022. Tre plaĉis al mi konatiĝi kun tiom da novaj esperantistoj kaj konstati tiun mirindan tendencon de renovigo de la Movado en Usono. La kanadanoj estis sufiĉaj por formi la “kanadan babiltablon”. Estis agrable trovi aliajn “lozajn” kanadanojn, kiuj nun loĝas en Usono.

Garry kaj Ĵeremio prelegis pri la Toronta dulanda kongreso 2025 kaj mi faris du prelegojn: pri kanadaj Zamenhofoj kaj la teatraĵo “1910” kun la helpo de Garry Evans.

Eĉ se ĝenerale la prelega programo de la kongreso ne estis treege abunda, kelkaj prelegoj estis ege interesaj: tre impresis min la prelego pri la Esperanto-kolekto de la arkivoj de la universitato (pri kio mi petis la artikolon, legu ĝin ĉi-numere), aparte ĝia holivuda kolekto. Mi tute ne sciis pri ĉiuj filmoj en Esperanto! Eble mi dediĉos la sekvan numeron al filmoj en Esperanto. Tre plaĉis ankaŭ vizito al la arkivoj de la universitato: la bibliotekistoj bonkore bonvenigis nin, kun gvidado, en etaj grupoj. Ili havis bonegan ekspozicion pri Esperanto, kun aparta sekcio pri Esperanto kaj Holivudo.

Unu el la ekspoziciaj tabloj estis dediĉita al William Harmon, kiu forpasis antaŭ iom da jaroj — li estis unu el la granduloj de la Usona Movado el Kalifornio, kaj mi estis bonŝanca koni lin kaj intervjui lin por Usona Esperantisto antaŭ eble 15 jaroj. Tiu artikolo (je mia grandega ĝojo!) estis ankaŭ montrita. Mi pasigis sufiĉe da tempo foliumante la fotojn, notojn, tekstojn el filmoj kaj teatraĵoj. Mirinda kolekto! Mi ankaŭ ne sciis, ĝis
tiu vizito, ke la elekto de tiu ĉi kampuso estis tute ne hazarda: oni kongresis tie, ĉar ĝi jam havas rilaton kun ni, Esperantistoj, pro la gastigo de tiu ĉi Esperanto-kolekto. Cetere, kelkaj el niaj montrealaj suveniroj (ekzemple, la notlibroj) ankaŭ iris por riĉigi ilian kolekton de Esperanto-memoraĵoj, kaj ili estos feliĉaj akcepti aliajn objektojn el Kanado (legu la artikolon en tiu ĉi numero, kiu donas ĉiujn informojn).
Estis kelkaj aliaj bonegaj prelegoj kaj la ĉiam utilaj diskutoj: jen pri la fortigo de la Movado, jen pri niaj Usona-Kanada kunlaboroj.
Mi devas diri tamen, ke la ejo, kiun oni luis por la aranĝo, ne estis tute taŭga por prelegoj kaj diskutoj… La sola fermita spaco estis la libroservo, kaj ĉio alia estis granda spaco, kun loko por manĝi, la tabloj kaj la du anguloj por prelegi, kun ekranoj (sed sen dividiloj inter ili). Do, se du prelegoj aŭ diskutoj okazis samtempe, estis malfacile mastrumi la spacon, ĉar se oni uzus la mikrofonon, oni ĝenus la aliajn prelegantojn, diskutantojn kaj babilantojn, kaj sen la mikrofono estas malfacile esti aŭdata, kaj la prelega sperto sentiĝis iom kaosa. Ĉar la programo ne estis tro plena de prelegoj, pluraj ĝuis tabulludojn kaj simple senstreĉan babiladon.
Unu el la plej belaj kongresaj spertoj estis konatiĝo kun alia Ĵenja — angle, Jane Shevtsov — kaj ankaŭ same el Ukrainio (Odeso), kaj, same mi, ruslingvano. Ni eĉ havis la saman infanaĝan heroon — Jane Goodall, kies nomon ŝi prenis por sia angla nomo. Por la arta vespero, eble 15 minutojn antaŭ la komenco, ŝi rekrutis min kaj alian kongresanon kanti ŝian tradukon de sovetunia scienc-fikcia filmo “Gasto el la estonteco”. Mi konis la kanton, sed por mia kunprezentanto ĝi estis tute nova. Do, kune ni ekzercis nin eble dum 5 minutoj entute, kaj jen, tute nepreparite, sen la notoj, kun la teksto apenaŭ videbla sur niaj poŝtelefonoj, sed kuraĝe kaj neflankiĝante, duete prezentis antaŭ la publiko ☺ Bonŝance por ni, la publiko estis tre bonkora kaj aplaŭdis.
La arta vespero de la usonaj kongresoj estas ĉiam agrabla sperto: ĝi okazas plejofte tute spontane: jen oni “promenigas” inter la kongresanoj la folion kaj krajonon, la kuraĝuloj indikas la nomon kaj kion oni faros, kaj jen! La ejo por la arta vespero estis aŭditorio de la universitato (estis adekvata, sed, certe, ne ideala) kaj bedaŭrinde, ĝi ne havis la pianon. Do, mi ne povis kanti kun la akompano de nia propra Ĵeremio Bass, kiu mirinde ludas la pianon (sed ni iom provkantis por la Toronta LK en la libroservo, kie ja estis piano dum la cetero de la kongreso).
Mi kantis sen la akompano unu el miaj plej ŝatataj kantoj, Halleluja de Cohen, en la traduko de Ĵomart, kun la vortoj projekciitaj sur la ekrano, kaj mi ŝajne sukcese kantigis ĉiujn aliajn. Kelkaj diris al mi poste, ke ili estis feliĉaj fari ĝin kaj por kelkaj estas plej ŝatata kanto. La spontana arta vespero sukcesis tre bone, ĉar estis pluraj vere bonaj prezentantoj — estis kantoj akompane de registrita muziko kaj akapele, dancoj, fulmrapida tajpado (jes, ĉar tajpi rapide estas jen alia arto!), absolute elstara parkera deklamado de longa poezia peco de William Auld, kaj plej nekredebla ĵonglado per jen du, jen tri, jen kvar objektoj, en plej malsamaj manieroj, kaj eĉ kun klarigoj — tiu estis, eble, mia plej ŝatata ero. Do jen, neplanite, senpiane, sed tamen tute bona kaj malstreĉita arta vespero.
Ni restis en Kalifornio ankoraŭ preskaŭ du semajnoj post la kongresofino, kaj, kiel kutime, mi provis enpaki en la ne tro longan vojaĝon absolute ĉion imageblan: ni faris pli-malpli ĉiujn “rajdojn” en Disneyland kaj Universal Studios, ni promenis laŭ la Promenejo de Famo en Holivudo kaj faris gvidatan ekskurson de la teatro Dolby, kie okazas la Oskaroj, kaj en la Ĉina Teatro. Min absolute impresis tiom da bonegaj kaj absolute senpagaj muzeoj (aparte la muzeo Getty kaj la Observatorio), al kiu oni rajtas eniri eĉ kun siaj hundoj! Ni naĝis en la maro en Long Beach kaj Santa-Monica, kie mi ankaŭ admiris la centojn da kunsportumantoj kaj preskaŭ profesiajn akrobataĵojn surplaĝe. Mi admiris la ŝajne nefiniĝantajn kaliforniajn plaĝojn kaj la enormajn surfondojn (okazis al mi eta akcidento: la maro forglutis miajn okulvitrojn dum
la lasta tago de nia vojaĝo…).
Tamen la plej memorinda el ĉio estis la du tagoj kun mia samnomulino kaj samlandanino, Ĵenja — Jane Shevtsov. Ŝigvidis nin tra la urbocentro de Losanĝeleso, tra diversaj etnaj kvartaloj de la urbo kaj ankaŭ tra Westwood, kie troviĝas la kampuso de la universitato UCLA, kie ŝi instruas matematikon kaj biologion. Ŝi estas bonega rakontisto kaj gvidisto, kaj ŝi montris al ni diversajn lokojn, pri kiuj neniuj turistoj scias, sed kiuj estas ikonaj en la urbo, kaj vizitigis al ni Kalifornian Sciencan Centron (kompreneble, unu el ŝiaj aparte ŝatataj lokoj, estante biologo).
Tiu promeno estis aparta, ĉar Jane Shevtsov estas en la rulseĝo — ŝi havas cerban paralizon. Mi admiris, ke ĉie, kie ŝi iras, Jane prenas la publikan transporton: en Losanĝeleso ĝi estis konstruita relative antaŭnelonge, do, post la efektivigo de la leĝo “Americans With Disabilties Act”, kiu postulas ke ĉiu transporto estu alirebla (malsimile de ni en Montrealo kaj aliaj urboj en la orienta flanko de la kontinento, kie oni konstruis la publikan transporton antaŭ la leĝoj, kiuj postulas la alireblecon). En kelkaj lokoj en la transporto, tamen, estis iom streĉe, ĉar oni ne ĉiam scias, kie ekzakte haltas la trajno, kaj tiam, kiam la trajno jam haltis, oni ofte ne havas sufiĉe da tempo por sekure atingi la pordon.
Ioma malfacilaĵo al la moviĝo estas la ne-ĉiam-aparte-bonaj trotuaroj en la urbo, ĉar tre ofte la radikoj de la arboj en losanĝeleso estas elstarantaj (ĉu eble pro la malprofunda dezerteca tero?), kaj la vojoj estas pavimitaj super tiuj elstaraĵoj, kio faras la piedirajn vojojn iom ondecaj. Mi miris, kiel Jane povas navigi preter aŭ super ĉiu ajna obstaklo. Mi aldonu, ke ĉiuj homoj ĉirkaŭ estis tre komprenemaj, paciencaj kaj ĝentilaj al ŝi, kaj helpis ĉiam, kiam estis necese. Iom iritis min tamen, ke en unu restoracio la kelnerino neniel povis kompreni, ke estas Jane, kiu “estras” nian grupon: mendas la manĝaĵon, ktp, kaj provis konstante paroli al Joel kaj kvazaŭ tute ignoris ŝin… Mi ankaŭ konstatis, kiom foje malfacilas navigi eĉ en la supozeble alireblaj lokoj, kie, ekzemple, la rulseĝo povas pasi, sed kie ne estas aŭtomata pordomalfermiloj.
Ho, kaj ni bonege manĝis! La sudkalifornia manĝaĵo estas nekredeble bona. Ni aparte ĝuis la multajn aŭtentikajn meksikajn restoraciojn dum nia vojaĝo. Jane aparte rekomendis provi la nepran sudkalifornian “poke bowl” (tre malsamas, fakte, de tiuj en Montrealo) kaj trinki la nepran sudkalifornian “bobelteon”: boba tea (estas facile perdiĝi en la plurdekaj gustoj!). Ŝi ankaŭ rekomendis absolute bonegan nuntempan manĝejaron (“food hall”), kie troviĝas eĉ unu meksika restoracio rekonita de Michelin (la sola kun vicego, sed tiu sufiĉe rapide iris). En tiu manĝejaro aliĝis jen plia esperantisto el Ukrainio, Sasha Volokh, kaj liaj infanoj. Li translokiĝis al Usono infanaĝe kaj kreskis en Losanĝeleso, sed nun loĝas en Atlanto. Mi neniam forgesos tiun strangan rekuniĝon de ni tri, ĉiuj naskitaj en Sovetunio-Ukrainio, parolantajn rusan lingvon kiel gepatran lingvon, unuigitaj per Esperanto, enmigrintaj Ameriken kaj kuniĝintaj en Losanĝeleso!
Mi volas reveni al Kalifornio. Pro la vidindaĵoj, la naturo, plaĝoj, manĝaĵoj, muzeoj, sed ĉefe, kompreneble, pro niaj karaj amikoj!

