Januara Lumeto 2025

Ĉiumonata novaĵletero de KEA por Januaro.

Ĉu vi havas pensojn aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin pri tio: informo@esperanto.ca


Feliĉan Novjaron!

Feliĉan Novjaron al vi, KEA-anoj kaj amikoj! Ni ĝoju pro tio, ke ni supervivis la pasintan jaron, kaj ni preparu nin por alia interesa kaj eble defia, streĉa jaro. Ni esperu kaj atingu la plejbonan.

Via sekretario de KEA jam sendis mesaĝojn al vi ĉiuj pri tio, ĉu via dujara aliĝperiodo en KEA nun finiĝas aŭ ne, kaj ĝentile petis kotizojn de tiuj, kiuj espereble volos reaniĝi al KEA. Aparte gravegas, ke KEA havu almenaŭ cent membrojn por konservi la rajtojn de Landa Asocio. Li ankaŭ kore dankas al la Dumvivaj Membroj de KEA, kiuj jam esprimis sian fidon kaj subtenon pri nia laboro. Koran dankegon al ili.

Diversaj interesaj eventoj okazos tra 2025, inter ili la Dulanda Kongreso en Toronto, de la 11a ĝis la 14a de julio. Dum la tagoj antaŭe laŭplane okazos NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro, belega oportuno por ĉiu lernanto de la lingvo. 

Ĉu vi volas trapasi Esperanto-ekzamenon en 2025 ĉe la Dulanda Kongreso en Toronto? Bonvolu registri vian intereson ĉi tie. La enketilo fermiĝos jam la 5an de januaro kaj, se ne sufiĉaj homoj ĝustatempe ne registros sian intereson, la surlokaj ekzamenoj en Toronto ne okazos.

Aliajn novaĵerojn vi daŭre trovu en la retejo de KEA sub NovaĵojKontaktu nin se vi havas aliajn novaĵojn por havigi al ni.

Spektinda dokumentfilmo:

Bonan tageron!

Mia nomo estas Gabin. Mi estas 25-jaraĝa esperantisto el Francio kaj aktivulo de JEFO kaj TEJO.

Antaŭ du jaroj kaj duono mi decidis lerni Esperanton por entrepeni grandan aventuron: petveturi tra Eŭropo kaj gastiĝi ĉe Esperantistoj per Pasporta Servo, samtempe pliprofundigante miajn konojn pri la lingvo kaj la movado.

Dum mia vojaĝo, kiu finfine daŭris pli ol ses monatojn, mi trairis 20 landojn, ĉeestis 5 eventojn kaj pasigis 85 noktojn ĉe Esperantistoj. Ĉiun paŝon de mia vojaĝo mi dokumentis per filmetoj. Nun disponeblas longa dokumentfilmo pri mia sperto: https://youtu.be/6m3Ffodblyk

La celo de mia dokumentfilmo estas pruvi, ke Esperanto funkcias kiel internacia lingvo kaj ke ĝi ofertas al junuloj kiel mi fenestron sur la mondo, pere de kiu oni povas vojaĝi, interkompreniĝi kaj amuziĝi. La dokumentfilmo reprezentas mian personan dankmesaĝon al Esperantistoj, kiuj subtenis min dum la vojaĝo, tamen, ĝi celas motivigi ne-Esperantistojn lerni Esperanton kaj konatiĝi kun la movado. Por ke ne-Esperantistoj povu ĝui la filmon, jam disponeblas subtekstoj en 10 lingvoj!

Mi estus ege dankema, se vi povus helpi tiun ĉi projekton per spektado kaj ĉefe per disvastigado al viaj asocianoj kaj lernantoj. Mi ankaŭ disponeblas por prezenti la dokumentfilmon dum viaj eventoj (ĉeeste en Eŭropo kaj rete en aliaj kontinentoj).

Koran dankon kaj ĝis baldaŭ en Esperantujo!

Salutojn el Nanto,

Gabin

Novaj kursoj – New courses, including for English-speaking beginners 

In January, the London Esperanto Club (LEK) will be launching new weekly online Esperanto courses for 3 months, ranging from beginner (A1) to advanced (C1) levels. You can find the list on this page:

https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html

Two of them are for complete beginners. We also have a conversation course with Peter (a native speaker of Esperanto!) on Sundays.

To register, simply fill in the form on the page of the course you are interested in.

Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Register Now!

Atentu, ke la informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem estos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.

Eblas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi scias, ke vi povos ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, bonvolu sciigi ilin pri niaj novaj kursoj por komencantoj. Dankon.

La kursoj estas principe senpagaj, sed por iuj kursoj ni petas libervolan malgrandan kontribuaĵon por helpi nin kovri niajn kostojn.

We do our best to keep our courses free of charge, but for some courses we ask for a small voluntary contribution to help us cover our running costs.

If you have any questions or need more information, please don’t hesitate to contact me.

Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, ne hezitu kontakti min.

Anthony Bodineau

anthony@esperanto.org 


Afiŝita

en