🇺🇸 + 🇨🇦 Dulanda Kongreso okazos 11an - 14an de Julio 2025 en Toronto! Vidu toronto2025.net

Kie la nokto ne rapidas

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Geoffrey Greatrex…


Kun plezuro mi povas raporti pri la plej lasta (119-a) Skota Kongreso, kiu okazis antaŭlonge en Aberdeen la 31-a de majo – 2-a de junio 2024. Notindas, ke temas pri la pli longdaŭra sinsekva serio da Esperanto-kongresoj ie ajn en la mondo (laŭ mia scio). Mi jam partoprenis kelkajn skotajn aranĝojn, kiuj kelkfoje okazas kunlige kun britaj kongresoj. Ĉi-foje la ĉeestantaro ne grandis – ĉirkaŭ 12 homoj partoprenis – sed la programo sendube meritis pli grandan publikon.

La kongreso okazis en la stacidoma hotelo de la havenurbo Aberdeen, je la orienta marbordo de Skotlando. La urbo gravas nun pro la naft-industrio, sed en antaŭaj jarcentoj, pro fiŝkaptado kaj ŝipkonstruado; atestas muzeoj pri ĉi tiu riĉa pasinto. Troviĝas ankaŭ mezepokaj universitato kaj katedralo en la urbo (Sankta Machar). Dum la enkonduka vespero la organizanto – kiu sukcesis ĉion tre efike kunordigi de fora Stowmarket en sudorienta Anglio, kie li loĝas – Peter Cleaves prezentis rapidan historion de la urbo tra la jarcentoj, atentigante nin pri diversaj famaj urbanoj de la nuno kaj de la pasinteco.

La ĉefa prelego de la invitita gastparolanto, Heather Eason, okazis en la sabata mateno. Ŝi lerte parolis pri sia profesio, tradukado, kaj pri sia laboro tradukante tekstojn en la anglan, ĉu de la franca (plejparte), sed ankaŭ de Esperanto (por diversaj kompanioj aŭ registaraj organizaĵoj). Post paŭzo, dum kiu abundis frandaĵoj kaj trinkaĵoj, sekvis interesa prelego pri la albana lingvo de Katarina Murdarasi, glasgovano, kiu lernis la lingvojn kaj proponis utilan enkondukon al pluraj aspektoj de ĉi tiu ne tre konata lingvo. Hju Rid (Hugh Read) daŭrigis la altan intelektan nivelon per prelego pri la kubo de Rubik kaj pri kiel ĝin solvi diversmaniere. Post tiom kleriga mateno, la kongresanoj bezonis ekskurson. Per trajno kaj per taksio ni atingis la kastelon Dunnottar, imponan konstruaĵon, kies nunaj restaĵoj datiĝas ĉefe de la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kaj kie oni gardis la kronajn juvelojn de la skota reĝo dum la (angla) civila milito en la 17-a jarcento. La suno brilis kaj la partoprenantoj plene profitis la promenadon. Kun Duncan Thomson, alia eksa JEB-ano (Junularo Esperantista Brita), mi piede reiris al la apuda urbo Stonehaven laŭ la marbordo por renkonti la aliajn kongresanojn en la stacidomo; survoje ni trovis rimarkinde bonan glaciaĵejon.

La tago konkludiĝis per bankedo en la hotelo, kiun mi mallonge ĉeestis. Pro la sezono taglumis, cetere, ĝis la 11-a vespere; preskaŭ ĉiutage mi surpriziĝis kiam mi rigardis mian brakhorloĝon, ĉiam mi supozis ke estas pli frue ol vere estis, ĝuste pro la lumo (kaj la agrabla kongresumado).

Finiĝis la kongreso dimanĉon la 2-an de junio, kvankam kelkaj ekskursis denove la sekvan matenon. En la dimanĉa mateno mi piediris tra la malnova urbo, kie troviĝas parto de la universitato, kiu fondiĝis en la mezepoko; la kapela turo havas kronan pinton, ĉar nomiĝis ĉi tiu (antaŭe katolika) parto de la universitato la
“reĝa kolegio”. Mi ankaŭ vizitis la belan mezepokan katedralon dediĉitan al Sankta Machar, kiu apudas la universitaton. En la posttagmezo sin sekvis pluraj interesaj eroj: Duncan Thomson prelegis pri ‘la scienco de muziko’ kaj vigligis la paroladon per bela ludado (de trabo kun kordo kaj de gitaro), Heather Eason rakontis pri sia vivo kiel denaska parolanto de E-o kaj Peter Cleaves prelegis pri percepto de koloroj, kaj sekvis kelkaj ludoj. Post la oficiala fermo de la kongreso, la restantaj partoprenantoj kune manĝis en apuda hinda restoracio.

Konklude, aparte notindas la bela etoso kaj gastemo de la skota kongreso, kiel same ankaŭ la skota kompetento pri organizado de kongresoj.


Afiŝita

en

de

Etikedoj: