🇺🇸 + 🇨🇦 Dulanda Kongreso okazos 11an - 14an de Julio 2025 en Toronto! Vidu toronto2025.net

“Mi tre esperas, ke tio estos la unua kaj la lasta fojo,kiam ne ĉiuj esperantistoj estos bonvenaj partopreni en la urbo kaj lando de la ĉiujara UK”

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Marteno Benoit…

(Unue aperis en Forumo, revuo de LSG, num. 154)


Mi nomiĝas Marteno, kaj mi estas sekretario de LSG, la Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj, kaj la redaktisto de nia bulteno, Forumo. Mi skribas el Montrealo, kie nun okazas la semajno de GLAT-aj fierecaj festoj (Gejoj, Lesboj, Ambaŭseksemuloj, Transgenruloj kaj aliaj). Ĉar nia Universala Kongreso nun okazas en lando, kie la rajtoj de GLAT-uloj praktike ne ekzistas, kie oni diskriminacias kaj enprizonigas nin por nur esti ni mem kaj ami tiujn, kiujn ni sincere amas, pere de ĉi speciala numero mi volas alparoli al la tuta esperantistaro pri GLAT-aj rajtoj.

Ekestis multe da nekompreno, da seniluziiĝo, da kolero ĉe niaj membroj, kiam UEA decidis kongresi en Tanzanio, inkluzive de ni, la estraranoj de LSG. Tial ni decidis bojkoti la ĉi-jaran kongreson, verkante nian reagon al ĝi, kiu troviĝas en tiu ĉi numero. Ni ne povas nek volas riski nian vivon en prizono nek la vivojn de aliaj por partopreni la UK-on, eĉ se la risko povas ŝajni malgranda al kelkaj. Kelkaj dirus, ke ni ja povus partopreni la UK-on kaŝante nian GLAT-econ. Fakte mi scias, ke kelkaj GLAT-uloj ja nun partoprenas ĝin kaŝe. Sed la risko ne estas nulo: nenio malebligas al homoj denunci kaj ĉantaĝi ilin, kaj al policanoj aresti ilin. Tio ne estas nur sonĝo: tio ja okazis multfoje tra la tuta mondo. Ni kolektis la malrekomendojn de deko da landaj registaroj por GLAT-uloj vojaĝi al Tanzanio. (Estas strange al mi, ke tiu grava informo eĉ ne atingis la Kongresan Libron!). Plie, por pluraj el ni, la kaŝiĝo kaj la elŝrankiĝo, montri al la mondo kiel ni vere estas, estis foje konfuzaj foje tre doloraj spertoj. Reenŝkrankiĝi, kaŝi tiun, kiu ni vere estas, estas laŭ principe neeble, pro ne voli revivi la enŝrankajn traŭmatojn. Mi scias, ke pluraj el vi plene subtenas nin kiel GLAT-ulojn, kaj apogas niajn strebojn. Mi scias, ke pluraj el vi tute malaprobas nian vivstilon, ĉu pro religiaj aŭ politikaj kialoj, kiuj kondukas al malkaŝa kontraŭ-GLAT-ismo.

Mi scias, ke pluraj el vi estas iom konfuzitaj aŭ ne bone sciantaj pri kiuj ni estas, pri tio kion ni deziras. Mi diru, ke ni simple volas vivi nian vivon, kiel ĉiuj aliaj povas vivi sian vivon: labori, ami, prizorgi sian familion, trovi feliĉon, havi amikojn, kiuj plene akceptas nin kiel ni estas. Eble vi povas kompreni kiom ŝoka estas por ni, kiam ni konstatas ke niaj samuloj en Tanzanio kaj aliaj landoj estas tiel abomene traktitaj nur ĉar ili volas vivi egale kiel aliaj. Mi plene konscias ke ni, GLAT-uloj, povas iel foje konfuzi vin kun la multaj subsekcioj de nia propra diverseco. Eĉ ni mem foje povas iom konfuziĝi kaj ne plene kompreni unu la aliajn, ĉar ni ne estas unuformaj kaj ĉiu el ni havas siajn proprajn bezonojn kaj zorgojn, sed ni kuraĝe pli kaj pli bone komprenas unu la alian, kiel granda familio, apogante unu la alian. Mi mem eĉ ne scias kiel, kial mi estas gejo, sed mi lernis kiel akcepti min mem, mi scias ke mi neniel kapablas ŝanĝi tiun fakton, kaj mi nun vivas mian vivon plene feliĉa kiel mi mem, akompane de mia kara koramiko Yvan Denys de jam pli ol 11 jaroj.

Al miaj afrikaj kaj tanzaniaj samideanoj, mi volas sendi mian gratulon kaj ĝojon, ke vi nun povas akcepti la esperantistaron el la tuta mondo. Mi ŝatus sperti la afrikan bonvenemon kaj bonkorecon, sed mi bedaŭrinde ne povas ĉi-jare. Mi plene konscias, ke mi havis la bonŝancon naskiĝi en riĉa lando, kaj mi vere sentas malfeliĉon, ke nia mondo estas tiom malegaleca. Nia mondo estas ja tre malproksima de siaj idealoj, sed mi sincere esperas, ke ni fine atingos ilin, malrapide sed certe. Mi laste volas diri, ke mi tre esperas, ke tio estos la unua kaj la lasta fojo, kiam ne ĉiuj esperantistoj estos bonvenaj partopreni en la urbo kaj lando de la ĉiujara UK. La GLAT-aj rajtoj malrapide sed certe progresas tra la mondo, kaj dum la jaroj pasas, fariĝos pli kaj pli maltolereble kongresi en urbo, en lando, kie la bazaj rajtoj de ĉiuj ne estas respektataj. GLAT-aj rajtoj estas homaj rajtoj. Tanzanianaj rajtoj estas homaj rajtoj. Lingvaj rajtoj estas homaj rajtoj. Ni ĉiuj, unuj apogante la rajtojn de aliaj, agu soliderece por krei pli bonan mondon, sen diskriminacioj, sen militoj, sen malriĉeco, sen landlimoj kaj sen lingvaj baroj. Unueco en diverseco!


Afiŝita

en

de

Etikedoj: