El la plej nova numero de Lumo. Verkis Lottie Ericson…

Soap For Hope – Sapo de Espero – estas karitata organizo, kiu estas nun vere tre konata en Viktorio. En 2017 Anne, la nuna ekzekutiva direktorino, havis la ideon kolekti forĵetotajn sapojn de proksimaj hoteloj, purigi ilin kaj doni al homoj kun bezono. Nun, post sep jaroj, Sapo de Espero ricevas sapojn, ŝampuojn, duŝĝelon kaj diversajn produktojn por hararo kaj korpo de pli-malpli naŭdek hoteloj. Liveristoj kolektas kaj alportas ilin al la butiko senpage. Tie, en la butiko, volontuloj uzas tranĉilojn aŭ senŝeligilojn de terpomoj por forfroti la malpuraĵojn kaj paki la sapon en skatoloj. Multaj el ili estas grandaj kaj apenaŭ uzitaj.

Malgrandaj boteloj estas varmigitaj dum kelkaj sekundoj en mikroondigilo por moligi la enhavon. Poste ni enpremas ĝin en grandajn botelojn por doni al ŝirmejoj, gruphejmoj, manĝbankoj ktp. Ni ankaŭ plenigas malgrandajn botelojn por individua uzo kaj donas ilin al maljunuloj, rifuĝintoj, lernantoj kaj viktimoj de fajroj kaj inundoj. Kelkfoje skatoloj estas eĉ sendataj eksterlanden.

Hoteloj foje devas aĉeti novajn littukojn, kapkusenojn, bantukojn, kaj kiam tio okazas, Sapo por Espero ricevas la malnovajn tolaĵon. Ni inspektas kaj ordigas ilin. Se ili estas ŝiritaj, ni riparas ilin. Se ili estas neripareblaj, ni donas ilin al SPCA (karitata organizo por la bonfarto de bestoj) aŭ ni transformas ilin al ĉifonoj por aŭtomekanikistoj, tubistoj kaj farbistoj. Kelkfoje la butiko ricevas skatolojn de tute bonaj banroboj kaj pantofloj, kiuj estas senditaj al personoj, kiuj bezonas ilin.

Turistoj kaj homoj ĝenerale forgesas vestaĵojn kaj aliajn objektojn en hotelĉambroj, kaj ĉiuj ĉi aĵoj estas donitaj al Sapo por Espero. Do, surloke estas malmultekosta vendejo plena de roboj, jupoj, ĉemizoj, pantalonoj, ŝortoj, bankostumoj, ŝuoj, sunokulvitroj, ŝargildratoj, libroj kaj tiel plu. Ĉio estas tre malmultekosta, aparte por volontuloj kiuj pagas nur duonprezon. Ekde la komenco de Sapo de Espero, la organizo savis multajn tunojn de perfekte uzeblaj vestaĵoj kaj aliaj objektoj de rubdeponejoj. Sapo de Espero havas multajn volontulojn kaj bonvenigas handikapulojn – ili vere ŝatas ĉi tiun tipon de laboro. Oni aŭdas multfoje feliĉajn paroladojn kaj ridojn.

Mi volontulas tie unu fojon semajne. Kiam estas bona vetero, mi biciklas tien; kiam malbona vetero, mi busas. Post du aŭ tri horoj de volontula laboro, mi sentas min bone, ĉar ja sen higienaj produktoj, estas neniu sento de sinfiero.
