Februara Lumeto 2025

Ĉiumonata novaĵletero de KEA por Februaro.

Ĉu vi havas pensojn aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin pri tio: informo@esperanto.ca


Membrolisto de KEA, kaj ĝiaj sekvoj:

Postnelonge la nova Membrolisto de KEA estos eldonita kaj sendita retpoŝte al KEA-anoj, kiel kutime en pdf-formato. Ĝi inkluzivos la informon pri ĉiuj KEA-anoj, kiuj donis sian permeson aperigi la surlokan aŭ/kaj retpoŝtan adresojn. Kompreneble temas nur pri aktualaj membroj.

Parenteze, KEA urĝe bezonas la reaniĝon de eksaj membroj (tiuj, kies kotizoj jarkomence eksvalidiĝis), kaj la aniĝon de novaj membroj. Kial ne faru tion, kion jam faris unu el niaj membroj: membrigu la tutan familion. 😃 Ne forgesu, ke viaj infanoj (ĝis 18 jaraĝaj) rajtas senpage fariĝi membroj.

Kiel Landa Asocio de UEA, KEA bezonas 100 membrojn por rajti reteni nian komitatanon A. Dum la pasintaj jaroj, Guy Matte de Otavo reprezentis kanadanojn ĉe UEA. Oni tute ne volas perdi tiun gravan oficon. Jen la priskribo de Guy pri kio temas:

“Universala Esperanto-Asocio estas la plej granda, tutmonda kaj longdaŭra Esperanto organizaĵo. Ĝi estas regata de Komitato nomita de ĉiuj landaj asocioj kiuj havas minimume 100 membrojn. La estraro de UEA nomumis min por la kuranta periodo kiel komitatano A de UEA. Kiel komitatano, mi reprezentas la intereson de Kanadaj Esperantistoj en la internacia instanco sed ankaŭ respondecas pri diversaj kampoj. Mi estras la Elektan Komisionon kiu devas trovi kandidatojn por la 2025-2027 UEA estrara periodo. Mi ankaŭ estas Komitata Revizianto kun respondeco revizii la kontojn kaj elspezojn de UEA. Fine mi ankaŭ estras la Amerikan Komisionon de UEA, kiu devas revivigi la diversajn Esperanto-Organizaĵojn en la Amerikoj.

Miaopinie, gravas ke la Kanadaj Esperantistoj estu reprezentataj en tia internacia organizaĵo.”

Subtenu la georfojn de Goma, DR Kongo

https://www.esperanto.de/de/enhavo/milito-en-goma-nun-krieg-goma-jetzt-war-goma-now

RBK (Renkontiĝo Brazila-Kanada) vendredon, la 21an de februaro, 19h00 ET (Otavo):

Mi rekomendas, ke vi ĉeestu ĉi tiun agrablan retan kunveneton kun brazilanoj, je la Tago de Gepatraj Lingvoj. Ĉi-foje gastigos ĝin kanadanoj, kaj oni prezentos informon inter alie pri la ĉi-somera Dulanda Kongreso kaj NASK en Toronto. La aliĝebleco por la Dulanda Kongreso baldaŭ (aŭ eble jam) troviĝas ĉe toronto2025.net. Poste haveblos pliaj informoj pri RBK ĉe la sekura https://pma.brazilo.org/brazilo-kanado/.

MEKARO ĉi-printempe:

MEKARO (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto) okazos ĉi-jare en Otavo, de la 17-a ĝis la 19-a de Majo 2025. Oni sendos programon en la venontaj semajnoj sed oni esperas ke, intertempe, vi programu vian partoprenon. 

Dulanda Kongreso de Esperanto, 11a ĝis 14a de julio, 2025

Dulanda Kongreso 2025 en Toronto!

Ĉu vi jam planas ĉeesti ĉi tiun plej grandan kongreson en Kanado ekde la UK 2022 en Montrealo? KEA baldaŭ anoncos stipendiojn por KEA-anoj. Aliĝu kiom eble plej baldaŭ, ĉar la unua aliĝperiodo daŭros nur ĝis la fino de februaro. Intertempe, sekvu ĝian retejon kaj la Novaĵojn

NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto), 5a – 11a de julio, 2025:

Ne maltrafu unikan eblon ĉeesti la faman kursaron, ĉi-foje en Toronto, tuj antaŭ la Dulanda Kongreso. NASK okazos en la sama loko kiel la Dulanda Kongreso, kun samaj loĝeblecoj.

La franca esperantista kastelo Greziljono invitas al siaj kursoj en 2025:

2025-apr-18/27: PRINTEMPAS, intensivaj kursoj por ekzamenoj kun 4 famaj instruistoj: gresillon.org/p

2025-jun-30/jul-10: Maratona Esperanto-kurso kun 3 instruistoj, ankaŭ por blinduloj, kun Internacia E-Konferenco: gresillon.org/m

2025-aŭg-24/29: Verda Naturisma Semajno kun E-kursoj: gresillon.org/n

2025-okt-24/nov-02: AŬTUNAS, kursoj kaj FEI-ekzameno kun Renée Triolle: https://gresillon.org/au

Agendo de la sekvaj agendoj: gresillon.org/a  –  kontakto: kastelo@gresillon.org


Afiŝita

en