Otavaj Esperantistoj invitas vin al MeKaRo 2025, en la ĉefurbo de Kanado,de la 17-a ĝis la 19-a de Majo. Tio okazos dum la Tulipfestivalo kiam la urbo estas plena da florĝardenoj, kiam piediri estas la plej ŝatata okupo.
Programo:
Sabato 17-a
- Akcepto 11:00-14-00. Restoracio Working Title, 330 Laurier Avenuo Orienta
- Posttagmeze: Vizito al la Eksperimenta Farmbieno
- 18:00: Vespermanĝo kaj distra vespero ĉe la Matte-Haltrecht.
Dimanĉo 18-a
- Vizito ĉe la Sinagogo Templo Israel.
- Posttagmeze: Vizito de la tulipĝardenoj piede
- Plia programo decidota depende de la nombro de partoprenantoj.
Bonvolu anonci vin plej frue kiel eble per retpoŝto.