Marto 2025
-

Jam estas pli ol 60 aliĝintoj al Toronto2025!
Jam estas pli ol 60 aliĝintoj al la kongreso! Vizitu la paĝon aliĝintoj de toronto2025.net por vidi la liston. Restas malpli ol semajno antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo por la Dulanda Kongreso kaj NASK kiuj okazos en Toronto ĉi-somere. La aliĝkostoj altiĝos en Aprilo, do vi aliĝu nun! Vizitu toronto2025.net!
-

Aŭskultu “Usone Persone” podkaston pri Toronto
Aŭskultu “Usone Persone” podkaston pri Toronto — En tre speciala epizodo, la usonaj personoj esploras Toronton, la urbon kie okazos la Dulanda Kongreso kaj NASK en Julio. Ĉiĉeronas por ni Andy Blair kaj Jed Meltzer, du membroj de la LKK.
-

“Usonanoj baldaŭ invados Kanadon”
Ĉu vi vidis la novan artikolon en la Ondo de Esperanto pri la Dulanda Kongreso kaj NASK? “Malgraŭ akraj vortoj kaj komerca milito inter la du landoj, la Esperanto-diaspora komunumo montras, ke la frateco inter kanadanoj kaj usonanoj ankoraŭ vivas en Nordameriko.”
-

Kongresaj Ekskursoj!
Okazos du ekskursoj dum NASK en Toronto: al fama kastela domego Casa Loma kaj la plej granda muzeo en Kanado la Royal Ontario Museum. Ne maltrafu ĉi tiun oportunon!
-
Honoraj Gastoj de la Dulanda Kongreso
Ni tre ĝoje anoncas la honorajn gastojn de la Dulanda Kongreso. Restas semajno antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo por la Dulanda Kongreso kaj NASK kiuj okazos en Toronto ĉi-somere. La aliĝkostoj altiĝos en Aprilo, do vi aliĝu nun!
-

Lumbildoj pri la DLK
Jen lumbildoj pri la venonta Dulanda Kongreso de la Virtuala Kongreso, Decembro 2024.
-

Tagordo de la Estrara Kunveno — 22a de Februaro
Tagordo de la Estrara Kunveno — 22a de Februaro
-

Marta Lumeto 2025
Ĉiumonata novaĵletero de la Kanada Esperanto-Asocio por Marto.
