🇺🇸 + 🇨🇦 Dulanda Kongreso okazos 11an - 14an de Julio 2025 en Toronto! Vidu toronto2025.net

Marta Lumeto 2025

Marto, 2025

Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.

Toronto 2025 Dulanda Kongreso kaj NASK: aliĝu! 

Grava anonco: la unua aliĝperiodo plilonge daŭras!

Anstataŭ finiĝi kun februaro, la unua aliĝperiodo (la plej malmultekosta) nun daŭras ĝis la fino de marto. La organizantoj rekonis, ke la retejo ne donis sufiĉe fruan kaj riĉan informon pri la detaloj. Nun venas pliaj detaloj, ekz. pri loĝado, kaj vi havas plian monaton por fari viajn planojn antaŭ ol, komence de aprilo, la prezoj sufiĉe multe grandiĝos. Vidu toronto2025.net/.

Monhelpo ankoraŭ haveblas al KEA-anoj

Kiel vi jam scias, KEA ofertas kelkajn stipendiojn al KEA-anoj kiuj bezonas monhelpon por ĉeesti la Dulandan Kongreson kaj NASK en Toronto. Kvankam KEA decidis pri limdato de fino de marto por akcepti petojn, kaj ni volas kiel eble plej malavare kaj helpeme donaci, tamen la nia (t.e. via) mono ne estas senlima, kaj ni ne povas promesi monhelpon al ĉiuj petantoj. Evidente ni preferas doni stipendiojn al junuloj kiuj frue petas ilin. Ĝis nun la petoj malmultas.

Se vi bezonas stipendion por helpi al vi partopreni en Toronto, bonvolu kontakti al KEA kun viaj bezonoj kaj planoj. Ni faros nian eblon por helpi vin, kaj poste vi raportos al ni pri viaj spertoj.

Infana Programo dum la Dulanda Kongreso

Vojaĝu al la DK2025 kun la infanoj! Okazos Infana kaj Adoleska Programo dum la Kongreso en tut-esperanta medio. Iom da Esperanto-instruado okazos, tamen estos amuza agad-programo (ne instruada-programo), kaj estus pli bone, ke infanoj jam parolus iom da Esperanto por partopreni. Kontaktu kunordiganton Parker Glynn-Adey parker.glynn.adey@utoronto.ca por aliĝi.

Bezonata: por la Infana Programo

Ĉu vi estas proksime de Toronto kaj havas iun el ĉi tiuj aĵoj, kiujn la Infana Programo povas prunti dum 3-4 tagoj? BV kontakti Parker Glynn-Adey parker.glynn.adey@utoronto.ca 

  • Infan-Mebloj: kusenoj aŭ infanaj seĝoj por sidado, tableto por infanoj.
  • Ludilojn: pilkojn, modela argilo aŭ Play-Doh, diversaj ludkostumoj
  • Artajn-provizojn: desegniloj, farbo, papero, tondiloj, gluobastonoj, glubendo, bidoj, ŝnureto por plekti brakĉenojn.
  • Ekskurs-provizojn: bandaĝoj, antisepsaj viŝtukoj, First Aid ilaro.
  • Instrumaterialon: blanka tabulo aŭ pli-taŭge skribtabulo kiu tenus paperon, LCD-projekciilo.

Bezonata: Helpanto por la Infana Adoleska Programo

Programa Kunordiganto Parker Glynn-Adey bezonas 2 esperantistojn por helpi gvidi, instrui, kaj prizorgi infanojn dum la Toronto2025 Infana Adoleska Programo. Se vi kapablas kaj volas helpi lin, bonvolu kontakti lin ĉe

parker.glynn.adey@utoronto.ca 

EO Klub-Renkontiĝoj tra Kanado 2025 – ĉeestu!

Nia komunumo estas vigla tra la lando. Partoprenu! Ĉeestu renkontiĝon en via urbo. Se ne eblas, multaj monataj eventoj okazas virtuale… kaj ili bonvenigas novajn partoprenantojn de aliaj partoj de Kanado! Vizitu diversajn eventojn tra la lando ĉiumonate, kaj konatiĝu kun viaj samideanoj. Ni kuniĝu tra Kanado:

💻 Viktoria Kafejo de Idejoj (Zoom)

Je la 10a horo PT, ĉiun sabaton

https://eventaservo.org/o/ViktoriaEsperanto

💻 Vankuvero Kultura Kumziko (Zoom)

La 1a jaŭdo monate, je la 18:30a horo PT

https://eventaservo.org/o/EO-Vankuvero

Vankuvera Renkontiĝo

La 3a jaŭdo monate, je la 18:30a horo PT

https://www.meetup.com/vancouver-esperanto

💻 Alberta Kunvenu! (Zoom)

Je la 19a horo MT, ĉiun mardon

https://eventaservo.org/o/Esperanto-Alberta

💻 EO-Prerioj Kumziko (Zoom)

La 3a merkrede monate, je la 19a horo CT

https://eventaservo.org/o/EO-Prerioj

💻 NOEL Ni babilu! (Zoom)

Je la 19h ET, ĉiun trian vendredon monate

https://northernesperanto.blogspot.com

Toronto Socia Kunveno 

Je la 18a horo ET, la 1a merkredo monate (Loblaws Carlton St – Maple Leaf Gardens); poste restoracio je la 19h30

https://eventaservo.org/o/EO_TOR

💻 Toronto Konversacio por komencantoj (Jitsi)

Je la 13a horo ET, ĉiun dimanĉon

https://eventaservo.org/o/EO_TOR

Kitchener-Waterloo & Hamilton – kiel Toronto, supren

Londona Neformala posttagmezo de amuzo kaj konversacio 

Je la 12a horo ET, sabate (Tim’s, Wellington Rd)

https://www.meetup.com/Esperanto-London

💻 Otava Konversacia Rondo Tutmonda (Skype)

Je la 19a horo ET, lasta ĵaŭdo ĉiumonate

https://eventaservo.org/o/Esperanto-Otavo

Montrealo Ni parolu! 

Je la 18:00 ET, la dua kaj la lasta vendrede ĉiumonate (Resto VeGo, rue St-Denis)

https://eventaservo.org/o/ESK

💻 Nov-Skotio Videkunveno (Zoom)

Je la 11a horo, AT ĉiun dimanĉon

https://eventaservo.org/o/EO_Nov-Skotio

Halifakso EO-Kafejo

Je la 14a horo, la 3an dimanĉon ĉiumonate (Ampersand Kafejo, HFX Centra Biblioteko)

https://eventaservo.org/o/EO_Nov-Skotio

💻 = interreta evento

Reklamu vian klubon kaj Esperanton

Helpo disponeblas al lokaj kluboj, kaj materiala helpo (ekz. broŝuroj, afiŝoj, standardoj, retreklamado, flagoj, ktp) kaj nemateriala (ekz. projekta helpo, planado, informado, dezajnado, konsilado). Kontaktu Andy Blair ĉe ahblair@yahoo.com por komenci (aŭ vigligi) vian EO-klubon, aŭ por promocii Esperanton en via komunumo.

MeKaRo 2025

Otavo, la 17-19 majo

Otavaj Esperantistoj invitas vin al MeKaRo 2025, la Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto.

Ĉi-jare MeKaRo okazos en la ĉefurbo de Kanado, de la  17-a ĝis la 19-a de majo. Tio okazos dum la Tulipfestivalo kiam la urbo estas plene da orĝardenoj, kiam piediri estas la plej ŝatata okupo. 

Bonvolu anonci vin kiel eble plej frue al Guy Matte: 

guymatte450@gmail.com

Programo

  • Sabato la 17-an: Akcepto 11:00-14-00. Restoracio Working Title, 330 Laurier Ave. Orienta. Posttagmeze: Vizito al la Eksperimenta Farmbieno. 18:00: Vespermanĝo kaj distra vespero ĉe Haltrecht-Matte. 
  • Dimanĉo la 18-an: Vizito ĉe la Sinagogo Templo Israel. Posttagmeze: Vizito de la tulipĝardenoj piede. Plia programo decidota depende de la nombro de partoprenantoj.  

NOREK 2025

Portlando, Oregono, la 22-24 aŭgusto

Trovu informon (anglalingvan) pri la Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco, bone konata regiona renkontiĝo kiu okazas foje en Kanado, ĉi-foje en Usono.

Bezonata: Esperantista retprogramisto

Serĉata estas programisto kapabla krei skriptojn por Google Chrome. Ĉi tio estas por esperanto-rilata projekto por la Dulanda Kongreso, por ebligi vendadon de libroj per kunsubskribo, modifante ekzistantan komercan POS-sistemon kiu uzas Chrome retumilon. Malgranda projekto kun granda efiko: tio ebligos partoprenantojn en estontaj Kongresoj alporti siajn uzatajn EO-librojn (kaj aliajn objektojn) por vendi, kaj profiti. Ankaŭ permesos veran Bazaron dum kongresoj, kiu helpos pagi por la kongresoj. Kontrakta salajro: $40/hr. Kontaktu Andy Blair ĉe ahblair@yahoo.com.

Ĉu vi havas pensojn aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin pri tio: informo@esperanto.ca


Afiŝita

en

de

Etikedoj: