Virtualan Amerikan Renkontiĝon Inter Esperantistoj

Brazilianoj kaj Kanadanoj kune decidis organizi novan eventon: la Virtualan Amerikan Renkontiĝon Inter Esperantistoj (VARIE). La intenco estas ke ĝi okazu ĉiun duan monaton. Ni esperas pliigi interkomprenon kaj amikajn rilatojn inter Esperantistoj el norda, centra, kaj suda Ameriko.

La unua VARIE okazos la 16-an de majo je la 19-a horo laŭ la orienta horzono de Usono/Kanado (la 20-a horo en Brazilo, la 17-a en Meksiko ktp). En la unua VARIE, ni aŭskultos paroladojn pri la Esperanto-movado en multaj landoj de la Amerikoj, kun muzika paŭzo.


Afiŝita

en