Aperas nova numero de Lumo, la revuo de la Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Societo Kebekia, ĉe esperanto.ca/lumo.
Kio diable okazas en Usono? Tiu demando estas ne nur retorika, sed tre konkreta, ĉar mi dediĉis tiun ĉi numeron de Lumo al tio, kio okazas en Usono nun. Jen ligilo. Por iom malpezigi la seriozecon de tiu ĉi temo, vi trovos en Lumo plurajn humuraĵojn kaj kontribuojn alitemajn.
Grave! Ne forgesu aliĝi al la Dulanda Kongreso en Toronto en julio (jam aliĝis 23 kanadanojn inter pli ol cent aliĝintoj! Ni povas fari pli bone!) kaj partoprenu aliajn kunvenojn: MeKaRo (ĉi-semajnfine) kaj VARIE (Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj) ĉi-vendrede. Ĉiuj informoj en Lumo!
Dankegon al ĉiuj, kiuj kontribuis, kaj al niaj karaj provlegantoj: Francisko Lorrain, Bob Williamson, Trefleo Mercier kaj Sylvain Auclair. Pensu kontribui al la sekva numero, kiu temos pri Esperanto kaj kinoarto (limdato: 15-an de septembro 2025).
Amike,
Ĵenja Amis, la redaktoro

